ami

  (tr)

  1. Havi seksan inklinon al iu, de kiu oni esperas precipe plezuron: ŝi amis volupte la filojn de Asirio (X); ŝi amis k estis amata (Z); ne bela estas amata, sed amata estas bela (Z); mia plej amata (Z).
    amori, erotika.
  1. Havi koran inklinon al iu, kies feliĉon oni deziras: kiu amas sian filon, tiu baldaŭ lin punas (X); amu domon novan k amikon malnovan (Z); mi ne amas homojn duvizaĝajn (Z); kiu min amas, amas mian hundon (Z); amu viajn malamikojn (N); Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon (N); ĉar homoj estos sin amantaj (N); (f) dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas (Z).
  1. Volonte k plezure uzi ion: li postulis tiajn manĝaĵojn, kiujn li plejmulte amis (Z); mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion (Z); kiu amas honoron, amu laboron (Z); plezuron amantaj pli ol Dion (N); la amata peko de ĉiuj artistoj (Z); (f) mono amas kalkulon (Z).
    ŝati. [VIDU] plaĉi.
  1. (kun inf. aŭ subprop.) Volonte k plezure fari aŭ sperti agon: mi amas vivi alie ol ĉiuj (Z); ili amas danci (Z), fanfaroni pri sia forto (Z); vi amas preni, amu redoni (Z); ami esti laŭdata (Z); mi ŝerci ne amas (Z); la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn (Z); plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu (Z).

  • *teatramanto
    Vd teatro.
    RIM. 2 'am' estas ordinare uzata suf-e post morfemo, signifanta aĵon aŭ vivulon: bestama, muzikama, gastameco.
  • *amo
    1. Seksa inklino al iu: la amo de virinoj (X); refreŝiĝu min per pomsuko, ĉar mi estas malsana de amo (X); la amo estas forta kiel la morto (X); nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, la monaĥinejon (Z); li delogis la reĝinon al la plezuroj de malnobla amo (Z); oni ne forgesas facile sian unuan amon (Z); edziĝo pro amo (Z); amafero, amdeklaro, amletero, amsopiro.
      amoro. [VIDU] amdonantino, amvendistino.
    1. Simpatia inklino al iu: havi, senti, porti (Z) amon al iu; amo al la proksimulo (Z); neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (N).
      korinklino, karitato.
    1. Tre forta emo al io: la amo al la kartludo lin plene ruinigis; edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta (Z); morti pro amo al la libereco, al la paso.
  • ama
    Rilata al amo: amaj rilatoj; ama frenezo; krii siajn amajn plendojn al la eĥo (Z); ame rigardadi, flegi, prizorgi; eĉ monstron admiras, kiu ame deliras (Z).
  • amaĵo (Z)
    Afero, interrilato de seksa amo.
  • amaĵisto, amaĵistino
    (ark.) Tiu, kiu sekse amas, precipe ekster edzoligo; amorant (in)o: ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi la amaĵistino de la princo? (Z).
  • amanto
    1. Tiu, kiu sekse amas: kiel virino, kiu perfidis sian amanton (X); la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas (Z); mi havigis al mi multajn amantinojn (X).
    1. Tiu, al kiu io estas plaĉa aŭ kara: vi ne estas amanto de cigaredoj (Z); eĉ por pomo putranta troviĝas amanto (Z); la amantoj de la libereco.
      amatoro.
  • amataĵo
    La preferata okupo, afero: interrilatoj kun la popolo de Dio ĝenerale ne estas mia amataĵo (Z).
  • amat (in)o
    La amata persono: venu mia amato en sian ĝardenon k manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn! (X); via tutaĵo estas bela, mia amatino! (X).
  • amegi (Z)
    Pasie ami.
    adori.
  • amema
    Inklina al amo pro kora aŭ korpa moleco.
    tenera.
  • aminda
    1. Meritanta amon: eĉ en la plej mizera kriplaĵo povas brili granda, aminda animo (Z); ĉio estas aminda en ŝi.
    1. Agrabla pro aspekto aŭ konduto: kia aminda infano!
      ĉarma, linda, plaĉa.
  • *amindumi (tr)
    Peni plaĉi al iu persono, precipe pro seksaj celoj: mi loĝas ĉe la urbestro, amindumas senlime lian edzinon k filinon (Z); tio estis tre romantika amindumado.
    flirti, koketi.
  • amisto
    1. Amoranto: via nudeco estis malkovrata al viaj amistoj (X).
    1. Amindumanto: la amistoj altrudas sin nur tiam, kiam oni tion akceptas (Z).
      galantulo.
  • ekami
    Eksenti amon: juna oficisto ekamis la belan fraŭlinon (Z); sankta k pura, kiel unua ekamo (G).
  • enamiĝi
    Eksenti fervoran amon por iu: oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min (Z); mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj (Z); adiaŭ, sovaĝa belulino! La vorto montras enamiĝon! (Z).
    RIM. 1 Estas preferinde uzi post tiu verbo la prep. 'al'.
  • geamantoj
    Paro da homoj amantaj unu la alian: geamantoj sin pikas (Z).
  • *malami
    1. Havi kontraŭ iu tian senton, ke oni deziras al tiu malbonon: li morte malamis sian ofendinton; ili min malamu, se nur ili min timas!; sanktfigurojn ornamas k homojn malamas (Z); se iu venas al mi, k ne malamas sian patron k sian patrinon [...], li ne povas esti mia disĉiplo (N); malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo (X); mi ne ripozas, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron! (Z)
    1. Forte malinklini al io: mi malamas societon de malbonfarantoj (X), malvirton (X); sed kion mi malamas, tion mi faras (N); kiel ne malami militon?; tro multaj estas la kisoj de malamanto (X).
      abomeni, antipatii. [VIDU] naŭzi.
  • *malamo
    Sento de tiu, kiu malamas: perforta amo estas plej forta malamo (Z); ho kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj! (Z).
  • *malaminda
    Meritanta malamon: ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si (Z).
  • senama (Z)
    Ne montranta, ne entenanta amon.
    malvarma.
  • memamo
    Amo al si mem.
  • sinamo
    Egoismo.
  • gastama
    kc Vd gasto.
  • homamo
    ĝenerala amo al niaj kunhomoj: mi pro kristana homamo volas, ke [...] (Z).
  • homama
    Montranta aŭ sentanta homamon: 'Inter Blinduloj' estas grava k homama verko (Z); (ironie) klarigo, kiun ŝi aŭskultis tre homame (Z) (virame).
  • hommalamo
    ĝenerala malamo al ĉiuj homoj: ĉiujn idealojn gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon k hommalamon (Z).
    mizantropeco.


  • Esprimoj


    Akordiĝi kun iu.
    Alkroĉiĝi al ŝi kiel lapo.
    Allasi sin al drinkado.
    Ama bileto, frenezo, rilato(j), ekstazo.
    Ame rigardi, flegi, prizorgi.
    Ami danci, promeni, ŝerci, fanfaroni.
    Ami filon, amikon, hundon, kafon, liton, honoron, laboron, ĝuon, la novon.
    Ami plej kore, el la tuta koro, fajre.
    Amike rilati kun iu.
    Amo : al la paco, la libereco, la proksimulo.
    Amu unu la alian.
    Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    Ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ mi.
    Bele tornita knabino.
    Blindigita de pasio.
    Boli de pasio.
    Doni, ricevi kison.
    Eksteredza kunvivado.
    Enamiĝinta ĝis la oreloj.
    Esti inda je.
    Esti je genuoj de virino (ŝia sklavo).
    Fajro ŝprucas el ŝiaj ardaj okuloj.
    Fali en la okulojn.
    Fari al iu la amajn okuletojn.
    Fari deklaron (konfesi sian amon) al dezirinda, fascinanta belulino.
    Fari el iu amuzaĵon.
    Fari la amajn okulojn.
    Favorigi iun al si.
    Flamiĝi, bruli, ardi pro (de) amo (dezirego) al (por) iu.
    Flustri dolĉaĵojn al koketulino.
    For de la okuloj, for de la koro.
    Gajni al si la mimikecon de iu.
    Havi idealan, dian belecon.
    Havi ies favoron.
    Havi plezuron.
    Havi por iu grandan simpation.
    Kapti la atenton.
    Kiom multe mi farus por viaj belaj okuloj.
    Konfesi sian amon al iu.
    Konscii sian belecon.
    Korinklini al iu.
    Korligiĝi al iu.
    Kovri iun per kisoj.
    La amo estas blinda.
    La amo estas tiel forta kiel la morto.
    La bela sekso.
    La viroj ne havas konstantecon (en amo).
    Li amis kaj estis amata.
    Li ne atentas la ĉarmojn de virinoj.
    Li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj.
    Li ĵuradis per la ĉielo kaj la tero, ke li amos ĝis la morto.
    Ludi amon kun ies edzino.
    Nekompareble bela.
    Novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino.
    Okulumi kun iu.
    Oni ne facile forgesas sian unuan amon.
    Paroli pri si mem.
    Per komuna akordiĝo.
    Plej bone rilati kun.
    Pli ol bela : belega.
    Rompi kun sia amatino.
    Senbrida pasio.
    Sensaj rilatoj.
    Senti inklinon por iu.
    Sinki en drinkadon.
    Tiu juna homo estas furioze enamiĝinta en vin.
    Unuavide enamiĝi al iu.
    Virino tiel bela, kiel povis krei nur la naturo.

    Ĉio estas aminda en ŝi
    Ĉiu "li" havas sian "ŝi"
    Ĵeti sur iun avidan rigardon, okulon de deziro.
    Ŝi estis tute alia, ol kiel li ŝin imagis al si.
    Ŝi unuigis en si la ĉarmon kaj la saĝon.
    Ŝiaj okuloj spegulis sian amon.
    Ŝteli kison.
    Ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ mi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ama, amanto, amat(in)o, amataĵo, amaĵistino, amaĵisto, amaĵo, amegi, amema, ami, amimpliko, aminda, amindumi, amisto, amkunveno, amo, amsopira, amtrinkaĵo, amturniro, amvendistino, ekami, enamiĝi, gastama, gastama, gastameco, gastamo, geamantoj, glorama, gloramo, hejmama, homama, homamo, homamo, hommalamo, malami, malaminda, malamo, memamo, negastama, opiniamo, plezurama, profitama, senama, sensama, sinamo, teatramanto, verama, vidama, voluptama, ĝuamo

    El la malnova greka: φιλεω (mi amas)

    Filadelfio, Filadelfo, Filipino, Filipinoj, Filipio, Filipo, Filomelo, Filono, Teofilo, amofilo, bibliofilio, bibliofilo, drozofiledoj, drozofilo, filantropio, filantropo, filatelisto, filatelo, filharmonio, filipiko, filodendro, filologia, filologio, filologo, filosemitismo, filosemito, filozofi, filozofia, filozofii, filozofio, filozofo, gipsofilo, hemofilio, hidrofila, liofilizi, nekrofilio, panikla gipsofilo, skopofilio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    amo
    daŭra
    forta
    fragila
    varma
    blinda
    arda
    fajra
    papilia
    trompita
    sekreta
    senfina

    afabla
    agrabla
    akirema
    amora
    damnita
    delikata
    fanatika
    fidela
    fidinda
    flamanta
    frandema
    hejmeca
    intima
    kara
    karesema
    kompleza
    komplica
    konfuzita
    lojala
    malbenita
    malvarma
    memcerta
    neapartigebla

    plaĉa
    postulema
    sekura
    sendanĝera
    senmanka
    senriska
    sentimentala
    simpatia
    tenera
    trofavora
    valora
    varmkora
    ĉarma

    ami
    fervorege
    frate


    tenere
    tutkore
    volonte
    zorge

    abomeni
    adori
    afekti
    akompani
    alte taksi
    amori
    antipatii
    apreci
    atesti
    cementi
    danki
    deziri
    diboĉi
    ekkonversacii
    entuziasmi
    estimi
    favori
    fortigi
    frandi
    freneze ŝati
    furore admiri
    gluiĝi
    gustumi
    inspiri
    interesegi
    kapti
    kateni
    kolombumi
    komplezi
    konfidi
    konkeri
    kortuŝi
    kulti
    kunigi
    ligiĝi
    meriti
    montri
    naŭzi
    naŭziĝi
    nutri
    okulumi
    papiliumi
    pardoni
    pasiiĝi
    perdi
    perfidi
    plaĉi
    plaĉi
    plejŝati
    plendi
    plezuri
    preferi
    pruvi
    rekomenci
    senti
    sin forlasi
    sin okupi pri
    sopiri
    sperti
    suspiri
    sveni
    taksi
    terurege suferi
    trafi
    troentuziasmiĝi
    ĉagreni
    ĉeni
    ĝui
    ĵaluzi
    ŝati

    firmaj rilatoj
    geamorantoj
    trointimaĵoj

    sin dediĉi al
    sin fordoni al

    agordo
    akordo
    allogo
    alteregoo
    alvokiĝo
    aŭbado
    brakumo
    deziro
    diletanto
    distraĵo
    edzeca ligo
    edzeco
    egoismo
    emo
    emocio
    erotiko
    familiareco
    feliĉo
    fervoro
    furoro
    geedzeca ligo
    graco
    gracostato
    harmonio
    inklino
    interrompo
    kamarado
    karitato
    karulo
    kolego
    kompano
    komplico
    konkordo
    konkubeco
    konsento
    konstanteco
    kontentigo
    kontrakto
    korinklino
    koro
    kunfrateco
    kuniĝo
    kunlernanto
    sento
    kunulo
    Kupido
    logo
    malkonkordo
    oferemo
    orkorulo
    paro
    partnero
    pasio
    plezuro
    protektemo
    repaciĝo
    rilato
    rompiĝo
    sekso
    sento
    senĝenaĵo
    simpatio
    sindonemo
    talento
    tenereco
    troindulgo
    unuiĝo
    volupto
    ĉesigo
    ĉirkaŭbrakigo
    ĝuo

    Ankaŭ vidu:

    amiko, amoro, elekti, preferi, sekso

    Iel rilatitaj:

    -aĉ -em -in Afroditx Anakreonx Astartx Davidx Filadelfix Filadelfx Filipinx Filipix Filipx Filomelx Filonx Kupidx Teofilx abomenx admirx adorx afablx afektx agordx agrablx akirx akompanx akordx altx amikx amofilx amorx antipatix apartx aprecx ardx atestx avx aŭbadx benx bibliofilx biletx blindx bonx brakumx brakx cementx certx damnx dankx danĝerx daŭrx dediĉx delikatx dezirx diboĉx diletantx distrx dolĉx donx drozofilx ebrix edzx egoistx egox elektx emocix entuziasmx erotikx esperx estimx facilx fajrx familiarx fanatikx favorx feliĉx fervorx fidelx fidx filantropx filatelx filharmonix filipikx filodendrx filologx filosemitx filozofx filx finx firmx fiziologix flamx flegx forgesx fortx fragilx frandx fratx frenezx furorx gajx gastx generx gipsofilx glorx glux gracx gustx harmonix hejmx hemofilix hidrofilx homx honorx idealx implikx indulgx inklinx inspirx interesx intimx kamaradx kaptx karesx karitatx karx katenx knabx kolegx kolombx komencx kompanx komplezx komplicx komunx konfidx konfuzx konkerx konkordx konkubx konsentx konstantx kontentx kontraktx konversacix korx kultx kun lasx lernx ligx liofilizx logx lojalx malamikx malamx mankx meritx montrx naŭzx nekrofilix nutrx oferx okulx okupx opinix pacx paniklx papilix pardonx partnerx parx pasix pensx perdx perfidx plaĉx plendx plezurx postulx preferx profitx protektx pruvx pudorx ricevx rigardx rilatx riskx rompx saĝx sekretx seksx sekurx sentimentalx sentx simpatix skopofilix sopirx spertx suferx suspirx svenx taksx talentx teatrx tenerx terurx trafx trinkx trompx turnirx unu valorx varmx vendx venx verx vidx vokx volontx voluptx zorgx ĉagrenx ĉarmx ĉenx ĉesx ĝentilx ĝenx ĝux ĵaluzx ŝatx