konkeri
konker/i (tr) (4)
- Akiri per milito kaj perforte estrigi: (ili) eliris kontraŭ Jerusalemon, sed ili ne povis konkeri ĝin (X); la Romanoj konkeris la tutan antikvan mondon (B); Cezaro estis la konkerinto de Gaŭlujo.
- (f) Akiri per granda penado: konkeri la koron de virino, la publikan estimon, la gloron.
akiri.
konkero - Ago de tiu, kiu konkeras: la konkero de Anglio fare de Normandoj.
- Io, konkerita.
nekonkerebla
Tia, ke oni ne povas tion konkeri: nekonkerebla pozicio.
konkerx
Iel rilatitaj:
amx
atakx
avancx
imperix