kulto

kult/o (1)

  1. Sistemo de ceremonioj, per kiuj la homoj esprimas sian religian respekton al Dio, al diaĵoj aŭ al personoj aparte elektitaj de Dio: privata, publika kulto; la kulto al la Romanaj Imperiestroj, al la Sankta Virgulina; la horoj de la kulto (Vd horo).
    rito.
  1. Ekstera formo de religio: starigi la liberecon de la kultoj; ministro pri la kultoj.
  1. (f) Respektego, kvazaŭ religia adorado: ne amindumadon ŝi postulis, sed kulton; li sentis veran kulton al sia edzino (B); gardi ies kulton; senti kulton por ies memoro, por la vereco, por la arto.
  • kulta
    Rilata al kulto: kulta asocio.
  • kulti (tr)
    Honori per kulto: kulti duondiojn, Heraklon, Zeŭson, Alahon, Budhon, Javeon, Jesuon; la kultantoj de la vera Dio; (f) li kultis sian patrinon.
    adori.
  • kultismo
    [BELETRO] Afekta, rafinita prilaboro de la stilo.
    gongorismo.

    kulto

    REVO: [kulto]
    ceremonio.diservo.fasto.Julo.Kristnasko.kruco.La kulto de la Sankta Virgulino. Li sentis veran kulton por sia edzino.liturgio.meso.Pasko.Pentekosto.Senti kulton por ies memoro.Senti kulton por la arto, por la vereco. Starigi la liberecon de lakultoj.
    katolikismo. libera. religio. vero.

    Iel rilatitaj:

    admirx amx katolikismx liberx preĝx religix templx verx