sperta

*spert/a

  1. (iu) Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado kaj agado, kaj kapabla uzi ilin: homo sperta pri komerco, politiko; sperta kuracisto (B); demandi ian spertan advokaton (Z); pasero sperta ne bezonas averton (Z); se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! (Z); (analoge) sperta mano ne restas sen pano (Z); oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere (Z); la aranĝado de la kongresoj ne trovadu sin en manoj novaj kaj tute ne spertaj (Z); sperta gvidado.
  1. (io) Rezultanta el la akiritaj scioj: la sperta regulo, ke peco da fero fariĝas magneta (Z).
    empiria.
  • sperte
    En sperta maniero: kiu iras sperte, iras certe (Z).
  • sperti (tr)
    1. Lerni per sperto: mi persone spertis la facilecon de E-o; li spertis, kiel facile oni perdas monon; vi rapide spertos, ke oni ne povas fleksi la sorton laŭ siaj kapricoj.
    1. Esti submetita al; suferi aŭ ĝui mem: li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon (Z); la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn (Z); sperti novan seniluziiĝon (Z); mi mem spertis tian malfeliĉon.
  • sperto
    1. Tuto de la scioj, akiritaj per longa praktiko kaj observo kaj uzeblaj por sukcese atingi ian celon: mi havas tro malmulte da sperto en tiaj aferoj (Z); ili estas frukto de 19 jara sperto (Z); mi kunlaboris, por ke ĝi kolektu al si sperton (Z); mi, instruita de la sperto (Z); la opinio, kiun mi aŭdis pri tiu ĉi libro servos al mi kiel sperto por la definitiva formiĝo de mia ideoi; por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno (Z).
    1. Io, kion oni suferis aŭ ĝuis en sia vivo kaj el kio oni povas ricevi instruon: la malfeliĉa sperto kun mia projekto de Ligo (Z); post la indigniga sperto, kiun ni havis kun la Delegacio (Z); ni forgesas averton, ni memoras la sperton (Z); sperto saĝon akrigas (Z).
  • sperteco
    Karaktero de iu sperta.
  • spertigi
    Fari iun sperta.
  • spertiĝi
    Iĝi sperta.
  • spertulo
    Homo sperta: ne demandu scienculon, demandu spertulon (Z); laŭ la atesto de spertuloj.
  • laŭsperte
    Laŭ ies sperto: pri tio li povas laŭ sperte paroli.
  • nesperta, sensperta
    Havanta nenian sperton: mi estas nesperta en tiaj aferoj (Z); fordoni gravan oficon al nesperta persono (Z); sensperta novico.

    sperta


    Antaŭflari, sperti malfeliĉon.ekspertizi.eksperto.Mia opinio baziĝas sur 19-jara sperto.Peti ekspertizon de medicinistoj pri mensa stato de akuzito.spertado.sperti damaĝon.sperti malutilon.sperto.spertulo.tutsperta.
    ami. kvalito. lerni. memori. notario. opinii. scienco.

    Iel rilatitaj:

    amx aposteriorx apriorx bravx gustumx konx kvalitx lernx memorx notarix opinix praktikx sciencx trovx vidx