(tr)

  1. Igi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie: akiri domon; akiri pentraĵon je malalta prezo; ĉu ni ne povus akiri la ŝnuron per kiu oni lin pendigos? (B); rigardi k aspiri ne devigas akiri (Z); peke akirita ne estas profita (Z); kiel akirite, tiel perdite (Z).
  1. Sukcesi ricevi ion petitan: tie vi petos, vi petos, vi nenion akiros (Z); la katolikaj pastroj akiris papan dekreton, kiu malpermesis [...] (Z); vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio (Z).
  1. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron helpon, apogon: akiri amikon, prozelitojn; se ni sukcesos akiri por nia afero unu el la riĉaj amerikanoj, tio ĉi estos por ni tre grava (Z); per flatoj ŝi akiris mian koron (Z).
  1. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo: akiri influon, saĝon, potencon; scion akiru, sed ne ĉion eldiru (Z); kiu malmulte deziras, feliĉon akiras (Z); nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (Z); neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita k la akirota (Z); (f) tiu propono akiris ĉies aprobon; la legendo tiam akiris grandan disvastiĝon.
    atingi, gajni.

  • batalakiro (X), ĉasakiro (X), laborakiro (Z), rabakiro (X)
    Io akirita per batalo ks: la leonidoj krias pri rabakiro (X).
  • akiro
    1. Ago de iu, kiu akiras: akiro k perdo rajdas duope (Z); ŝatu amikon laŭ la dato de akiro (Z).
    1. Io akirita: malsaĝulo en foiro estas bona akiro (Z); ju pli granda la deziro, des pli la akiro (Z); la homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro (Z); leono, kiu avidas akiron (X).
  • akir (it)aĵo
    Akiro 2: li ĵaluze kaŝas siajn akiraĵojn; ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? (X).
    kaptaĵo, predo.
  • akiranto
    Tiu, kiu akiras: li fariĝis akiranto de la plimulto de la akcioj; se (virino) ne trovas por si akiranton, ŝi farigas nulo (Z).
  • akirebla
    Tia, ke oni povas ĝin akiri: ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiuj; neakirebla virino.
  • akirigi
    Fari, ke iu akiru: akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo (X); per mezuro k peso akiriĝas sukceso (Z).
  • reakiri
    Denove akiri ion perditan: en la dormo la lacaj reakiris la fortojn (B); reakiri sian tronon.
  • flatakiri
    Akiri per flatado: li flatakiros vian pardonon (Z).
  • militakiri
    Akiri militante: Holger, la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon (Z).

  • Fari akiron de bieno. La korvo por akiri plaĉon per sia voĉo grakis vante (fablo Kalocsay). Mi akiris -on je malalta prezo. Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron. Ne akirebla virino. reakiri spiron. Rigardi kaj aspiri ne signifas akiri. Ŝajnas, ke la aktoro duiĝas, perdante preskaŭ sian personecon kaj akirante novan. Tiu propono akiris ĉies aprobon. Vi devas por tio akiri la permeson de la eldonisto.
    akiri : ekhavi per faro. atingi. gajni. havigi. intereso : eblo aŭ deziro akiri utilon, profiton aŭ konon el io; graveco (por iu). Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. kapti. konkeri. laborakiri. Militakiro. preni. ricevi. rikolti. sperta : kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭ akiritajn pro travivaĵoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aŭ pro travivaĵoj.
    aĉeti. donaco. doni. gajni. havi. kolekti. komerci. meriti. militi. perdi. preni. prezo. trovi.

    Iel rilatitaj:

    amx atingx aĉetx donacx donx farx gajnx grandx havx kolektx komercx kostx laborx meritx militx perdx praktikx prenx prezx ricevx rikoltx trovx