valoro

*valor/o

  1. Grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: kia estas via laboro, tia estas via valoro (Z); se iu trovos virtan edzinon, sia valoro estas pli granda ol perloj (X); scienculo de alta valoro; laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo (Z); esplori la komparan valoron de ĉiuj religioj (Z); jes, tio havas valoron! (Z); si mem ne atribuas grandan valoron al ansera plumo (Z); ambaŭ floroj de samaj valoroj (Z); koni la valoron de la vortoj; neniu verko E-a eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon (Z); tiam la kontrakto perdas sian leĝan valoron (Z) (
    valida).
  1. Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas nenian valoron en la dezerto (B); la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj; la prezo de tiu maŝino estas 2 000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500; venda valoro; specimeno sen valoro; la ŝipo estis asekurita por sumo tre supera al ĝia valoro; la marksisma teorio de la valoro.
  1. [MATERIISMO] Kristaliĝo de homa laboro, kiu restas el komercaĵo post la abstraktado de uzvaloro, kaj kies fenomenformo estas interŝanĝo.
  1. [MATEMATIKO] Grando, al kiu variablo aŭ funkcio povas egali: absoluta valoro de nombro (la sensignuma valoro); determini la valoron de nekonato en ekvacio; valoro de funkcio (la bildo); alproksimiĝa valoro (ricevita el simpligita kalkulo); proksimuma valoro; [FIZIKO] amplituda valoro (la maksimuma, atingata dum periodo de oscilado); efektiva valoro (la kvadratradiko de la mezo de la kvadratoj de la momentaj valoroj dum unu tuta periodo); momenta valoro (de variigebla grando je difinita momento).
  1. Io, kio iel valoras: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro; la borsaj valoroj.
  1. [FILOZOFIO] Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava: jam de longe la helenoj provis starigi hierarkion de ĉiuj valoroj; la humanismaj valoroj; oni devas peni, ke la veraj valoroj de ĉiu nacio estu konigataj al la mondo; la E-istoj mem ne sufiĉe konscias pri la valoroj, kiuj enestas en la jam historiiĝinta parto de la movado; Niĉeo revis pri ia renverso de ĉiuj valoroj. [VIDU] sistemo.
  • valori (tr)
    1. Esti taksata en komparo kun iu aŭ io: ĉu Vergilio valoras Homeron?; unu pasero alian valoras (Z); pli valoras io ol nenio (Z).
    1. Esti rigardata kiel inda je io, kiel ĝusta kompenso por io: la spektaklo valoris la vojaĝon; la profito valoras la penon; li rigardadis pli longe, se la vizaĝo tion valoris (Z); via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al mi (B); la ludo kandelon ne valoras (Z); la felo tanadon ne valoras (Z); vi ne valoras tian feliĉon (Z); vi konsolis min, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj (X); tiu studento valoras, ke oni speciale zorgu pri li.
    1. (abs) Esti rigardata kiel ŝatinda, kiel havanta ian meriton: kion ni havas, por ni ne valoras (Z); kio multe kostas, multe valoras (Z); ne valoras bofilo, kiam mortis filino (Z); montras parolo, kion cerbo valoras (Z); valoras ne la vesto, valoras la enesto (Z); pli valoras tuj ovo, ol poste bovo (Z); suferinto pli valoras ol lerninto (Z); la vivo valoras tiom, kiom da feliĉo ĝi enhavas (B); ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti (Z); ne valoras paroli pri tio.
    1. Esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro, kvankam ĝi kostas duoble; miliono valoras milionon kaj nenion pli (B); (f) kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras (Z); kiom valoras mia vivo?
    1. Validi: leĝo valoras por poste, ne por antaŭe (Z); la pasporto valoras nur por la daŭro de unu monato (Z).
  • valora
    Havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: valoraj konsiloj; la perloj ne fariĝis pli valoraj (Z); kion devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono mem sin malkonfesas? (Z); libro valora por ĉiuj kaj ĉiu tempo; tia korespondado forrabas de mi tre valoran tempon; la vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en tiaj disputacoj.
  • valoraĵo
    Objekto valora: la meblojn, juvelojn, ĉiujn valoraĵojn li forvendis, por povi daŭrigi siajn eksperimentojn.
  • valorigi
    Fari, ke io estu valora: per kultivado valorigi grundon; la valorigado de la duondezertaj regionoj.
  • laŭvalora
    Varianta laŭ la valoro de la objekto: laŭvalora doganimposto.
  • malplivaloreco
    [PSIKOLOGIO] La stato de individuo, kiu opinias sin malpli valora ol la aliaj: sento de malplivaloreco.
  • multevalora
    Grandvalora: mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo (Z).
  • plivaloro
    [KOMERCO] Prezdiferenco atingita, ĉe la vendo aŭ ekspertizo, inter la antaŭa valoro de objekto kaj ties vendoprezo: la anonco de la malkovro de novaj minoj donis grandan plivaloron al tiuj akcioj.
  • plusvaloro
    [MATERIISMO] Laboro, kiun la kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo 'laborforto'.
  • revalorigi
    Doni denove valoron al io, kio ĝin parte aŭ tute perdis: revalorigi la aĉetpovon de la laboristoj; revalorigi la ideon pri ekumenismo.
  • samvalora
    Havanta la saman valoron, kiel io alia: ambaŭ esprimoj estas samvaloraj; samvaloraj rangoj, titoloj.
  • senvalora
    Havanta nenian valoron: senvalora ŝtono kovras la tombon; li nin traktadis kiel senvalorajn bestojn (Z); tiu Katz, senvalora nulo! (Z); nur senvalorajn poemojn li proponis al ni; la malnova sonorilo staris nun senvalore meze de herbo (Z).
  • senvaloraĵo
    Io senvalora: estas bedaŭrinde, ke la aŭtoro elspezis tioman monon kaj tiomajn penojn por eldoni perfektan senvaloraĵon.
    balaaĵo, rubo, skorio.
  • senvalorigi
    Fari ion senvalora: senrompaj reformoj, kiuj neniom senvalorigus la ĝisnunan literaturon (Z); senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
  • senvalorulo
    Homo sen ia valoro: ne al ĉiu senvalorulo oni povas doni sian protektadon (Z).
    sentaŭgulo.
  • altvalora
    Havanta altan valoron: per sia delikateco ĝi similis al la altvalora felo de nia amata reĝo (Z).
  • grandvalora
    Havanta grandan valoron: ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo (X); grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis (Z); ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo (X); la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnan (Z).
  • hakvaloro
    Vd haki.
  • interŝanĝvaloro
    [MATERIISMO] Interŝanĝrilato de laŭdezire reprodukteblaj komercaĵoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo, en ili entenata: interŝanĝvaloro ekzistas nur en tia socio, kiu produktas komercaĵojn.
  • krestovaloro
    [FIZIKO] La maksimumo de la valoroj de iu grando dum difinita intervalo, ekz. dum unu tagnokto, monato aŭ jaro. SIN. pintovaloro.
  • limvaloro
    Valoro, kiu prezentas limon, trans kiu la fenomeno malaperas aŭ ŝanĝas sian formon, efikon kc.
  • merkatvaloro
    Valoro, difinita per la reago de la postulado kaj proponado sur la merkato.
  • mezvaloro
    [MATEMATIKO] Meznombro de valoroj: la teoremo pri mezvaloro.
  • aritmetika mezvaloro
    La sumo de ĉiuj valoroj, dividita per ilia nombro.
  • penvalori (ntr) (Z)
    Esti peninda.
  • uzvaloro
    Grado de utileco de iu objekto.
  • pintovaloro
    Krestovaloro.

    valoro


    bonа.mal'bona.bela.mal'bela, turpa.facila.mal'facila.kara.mal'kara.kosti.prezo.taksi.aprezi.ŝati.plaĉi.fid'inda.еminenta.ordinara.grandioza.fama.grava.bagatela.kaduka.kvalito.ĝusta.luksa.rolo.grado.perfekta.abomena.nivelo.aprobi.neglekti.preferi.interesa.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ absolutx adorx afidavitx akcix alparx altx amx aprezx aĝiotx aĝix bagatelx biletx bilx bonx brilx brokantx deponx du ekspluatx facilx fidx gradx gravx interesx karakterx karx kostx kvalitx modestx monx nivelx ordinarx orx pagx pensx penx perfektx plaĉx prezx riĉx samx tri unu vendx ŝanĝx ŝatx