* (tr)

  1. [ religio] Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj k gestoj: li faris al si idolon, li adoras ĝin (X); la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito k vero (N); forrabi sanktan, al mi konfiditan k adoratan bildon (Z).
    kulti. [VIDU] adorkliniĝi.
  1. (f) Ami per respektoplena pasio: vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras (Z); kiu sin mem adoras nenion valoras (Z); ŝi estas vidvino, kiu meritas esti adorata (Z); herooj de mi en infaneco adorataj (Z).
    admiri.
  1. Havi pasian emon al io: adori la poezion (B); mi adoras palajn vizaĝojn k sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj (Z); ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton (Z).

  • adorinda
    Tia, ke adoro estas ŝuldata: adorinda knabino, patrino.
  • adoro
    Ago k sento de tiu, kiu adoras: la viro kliniĝis k faris adoron al la Eternulo (X); 'la adoro de la Magoj' estas la temo de multaj pentraĵoj.
  • adoradi
    Regule k tradicie adori: niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto (N); la idoloj, kiujn li faras al si por adorado (X); (f) la ideo meritas adoradon (Z).
  • adorejo
    Loko de adorado.
    preĝejo, templo, sanktejo.

  • Iel rilatitaj:

    abomenx admirx agrablx amx dix honorx meritx pasix preĝx religix respektx sanktx templx valorx ŝatx