(tr)

  1. Esti aŭ iri kun iu: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? (Z); mi akompanos vin al la nova loĝejo (Z); akompani iun ĝis la pordo; li rajdis akompanata de du adjutantoj (B); (analoge) ŝi akompanis la donacon per vortoj (Z).
    eskorti, kompanio.
  1. Aldoniĝi al io, okazi samtempe k ofte interligite kun io: filantropio ne ĉiam akompanas riĉecon; tiun teatran pozon akompanas vizaĝesprimo, kiu signifis ravitecon (Z); ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de seka rido (Z).
  1. [muziko] Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton: akompani kantistinon, ĥoron; ŝi akompanis min per gitaro.

  • elakompani
    Por honoro akompani ĝis la elirejo de la domo.
  • akompano
    Ago de iu, io akompananta:
    1. jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo (Z);
    1. milde, milde! li diris kun akompano de kareseto;
    1. kanti kun akompano de liuto (Z).
  • akompana
    Akompananta: ( [geologio] akompana mineralo; [ekologio] akompana specio.
  • akompanadi
    Regule aŭ konstante akompani: mia beno vin akompanadu! (Z); tiu ĉi ideo akompanadis E-on de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo (Z).
  • akompanaĵo
    Muzikaĵo por akompani.
  • akompanant (in)o
    Iu akompananta: la ministro prezentis siajn akompanantojn; li palpebrumas k montras per la okuloj la akompanantinon (Z); ŝi estas la akompanantino de la fama violonisto.
    kavaliro, servanto.
  • akompanantaro
    Tuto de la homoj, kiuj akompanas iun: la reĝino de ŝeba venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro (X).
    eskorto.

  • Improvize kantistinon akompani per piano. Kanti kun akompano de liuto:. Sekvi, akompani per la okuloj. Sin akompani per gitaro.
    akcesoraĵo, galanterio, rekvizito. akolito. akompani : iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas. ambaŭ. aro. direkti. duenjo, mentorino. elkonduki. en la familieco, la akompanado, la disĉipleco de. eskorti iun. eskorto. esti agrabla kunulo. funebrantaro. gardi. gvidi. ĝentile hejmen rekonduki. honorknabino. iri kunkune. kavaliro, kundancanto, dancparulo. kompanio : komerca aŭ industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, dividaĵo de bataliono. kompano. komplico, krimhelpanto. konduki. konvojo, trajno, vagonaro, kamionaro. kun : [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune. kuniri kun iu. kunludi. kunrestadi kun iu. kunvojaĝi, vojaĝi kune. laŭiri la saman vojon. marŝi tuj post iu, sekvi laŭpaŝe, ŝafi. nedisigebla, neapartigebla, intime unuigita. Papo : Mia beno vin akompanu. paŝi, marŝi, piediri. samtempe. satelito, trabanto. sekvi. sinjorino por kompanio. skipo, deĵorantaro, teamo. sola : sen aliaj; sen akompano; ununura. vartakompanantino. vico.
    ami. ĉe. muziko. sola.

    Iel rilatitaj:

    adjutantx amx konx kun muzikx solx trajnx ĉe