agordi


 (tr)
  1. [ muziko] Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro: la violonisto agordis sian violonon; ĉe cimbal' (zimbalono) du lernantoj agordas nove kordojn, provas ilin zume (G); en la kapo de violono estas agordaj kejloj.
  1. [telekomunikoj] Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco: agordi radioricevilon.
  1. (f) Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero: diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? (Z); ree ŝi agordis la vizaĝon severe (G); tiuj mensogoj agordis vin maljuste kontraŭ li.
  1. [komputiko] Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo: agordi novan programon.
    instali.

  • misagordi
    1. Malĝuste agordi muzikilon.
    1. [telekomunikoj] Tiel agordi cirkviton (ricevilon ktp), ke ĝi ne funkcias laŭ la dezirata frekvenco.
    1. (f) Malbonhumorigi.
  • agordo
    1. [muziko] ĝusta rilato estigita inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: la agordo de via tria kordo estas malĝusta.
      akordo.
    1. [telekomunikoj] Egaleco de frekvenco de la osciloj en du kuplitaj cirkvitoj: akuta agordo (per kiu ĉiu sendostacio estas subtile agordebla inter tre najbaraj limoj sur la staciplato); unuturnila agordo (en kiu la reguliloj por la diversaj altfrekvencaj cirkvitoj estas grupigitaj k moveblaj per unu sola turnilo).
    1. (f) Emo, humoro: doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon (B); tia politika situacio kreas agordojn momente malfavorajn por nia movado.
      tono.
    1. [beletro] Speco de rimo, en kiu samsonas nur la konsonantaj elementoj, ekz. 'ondo/abundo' aŭ 'post festo venas fasto'.
      asonanco.
  • agordiĝi
    Iĝi agordita: lia animo agordiĝis pie (Z).
  • agordilo
    1. Levilo, provizita per ingo por turni la agordostiftojn.
    1. (evi) = sonforko.
  • agordisto
    Tiu, kiu profesie agordas la instrumentojn: agordisto de piano.
  • alagordi
    Igi taŭga per ago simila al agordo: ŝi ne kapablis alagordi sian voĉon [...] al la tonoj de almozpetado (Z).
  • REVO: [agordi]
    agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ĝustigitaj); agordi: ĝustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento Instrumentoj : Violono korpo, sontabulo, ŝelo, kapo, sontruoj, agordkejloj, ponteto, animo, kordoj. La agordo de via tria kordo estas malĝusta. Piano agordita laŭ egala temperado. Post kiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis la kunsidon, oni komencis la tagordon.

    ami ĝusta muziko poemo

    Iel rilatitaj:

    -a -em aliteracix alix amx asonancx butonx etosx forkx frekvencx harmonix humorx instalx instrumentx kejlx kordx muzikx orkestrx parametrx poemx resonancx sonx tonx vibrx violonx voĉx ĝustx