elekti

*elekt/i (tr)

  1. El du aŭ pluraj preni pro prefero: li elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento (X); modestan lokon elektu (Z); la rifuĝejon ŝi por mi elektis (Z); la Komitato ricevis la komision nur elekti lingvon (Z); el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z); elekti inter pluraj ebloj; edzinon elektu laŭ deveno (Z); kun li tri mil viroj elektitaj el Izrael (X); inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn (Z); elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi (X); esti elektita inter du mil (Z); elekti lentojn el la cindro (B); (abs) kiu devas, tiu elekti ne povas (Z); kiu elektas tro multe, ricevas nenion (Z).
    kribri, loti, selekti.
  1. Montri per voĉdonado preferon por kandidato: elekti deputiton, prezidanton, papon; la societoj povas elekti po unu delegito inter siaj propraj membroj (Z); mi elektis lin kiel prezidanton (Z); mi elektis lin prezidanto (Z); Centra Komitato, kiu estas ĉiujare elektata en la kongresoj (Z); institucio, elektita de la tuta E-istaro (Z).
    baloti.
  • RIM. Povas iufoje okazi konfuzo inter la sencoj 1 k 2, kiam temas pri personoj; oni tiam neprigu la duan sencon per 'balote' aŭ 'voĉdone'.
  • elekto
    1. Ago de iu, kiu elektas: li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj (X); ni devas observi plej severan elekton (Z); eĉ inter tiuj perfekteguloj oni ankoraŭ faras elekton! (Z); de elekto tro multa, plej malbona rezulto (Z).
    1. Ago de iu, kiu povas elekti: volu-ne-volu-elekto ne ekzistas! (Z); ni lasas la elekton al la uzantoj; havi la liberan elekton de sia kuracisto; estas bone havi pli grandan elekton el ili, ĉar oni ofte devas ŝanĝi la rimedojn (Z); havi ankoraŭ alian elekton (Z) (eblan).
      alternativo, dilemo.
    1. Elekto de homoj per voĉdonado: malfaciligi la elekton al la grupoj provincaj (Z); rekta, nerekta elekto; estas nepre necese, ke elektoj estu kiel eble plej demokratiaj (Z); kontroli la regulecon de la elektoj.
  • elektado
    Procezo de voĉdonado, kies rezulto devas esti elekto de funkciuloj, deputitoj ks: la periodo de la elektado komenciĝos; unua, dua elektado (
    rebaloto); venko, malvenko de partio ĉe la elektado; la ĉiujara elektado de la Akademio (Z).
  • elektanto
    Tiu, kiu elektas aŭ povas elekti: koncerne la nombron 25 elektantoj por unu delegito (Z); nombro de la registritaj, de la voĉdonintaj elektantoj; primara, sekundara elektanto; oficiala listo de la elektantoj.
  • elektantaro
    Tuto de la laŭrajtaj elektantoj.
  • elektebla
    1. Tia, ke oni povas ĝin elekti: la koloro de la aĉetota aŭto estas elektebla.
    1. Havanta la rajton esti elektita: por esti elektebla, oni devas havi la aĝon de [...] .
  • elektejo
    Loko, kie oni faras elektadon.
  • elektema (Z)
    Malfacile kontentigebla en sia elekto: tro elektema ricevas nenion (Z).
    delikata, postulema.
  • elektilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aŭtomate funkcianta, plurkontakta ŝaltilo.
  • elektinda
    Tia, ke li, ĝi meritas elektiĝon.
  • elektita
    1. Tia, ke ĝi meritis elekton: Eelektitaj Fabeloj de Grimm (B); multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj (N).
    1. Plej ŝatata aŭ plej bona: liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro (X); ŝi estas la elektita de sia naskintino (X); li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj (N).
      elito.
  • elektito
    1. Tiu, kiu estis elektita: ĝi prezentas la nomon de tiuj elektitoj al la Kongreso (Z).
    1. [BIBLIO] Tiu, kiun Dio aparte elektis por misio k eterna feliĉo: jen estas Mia elektito, kiun favoras Mia animo (X); (f) nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! (Z).
  • alelekti
    Elekti nova (j)n membro(j)n, por kompletigi la laŭstatutan aŭ laŭleĝan nombron: se la nombro de la elektitaj membroj estas malpli ol 25, la kongreso alelektas la mankantan nombron (Z); la komitatanoj alelektis en la loko de X s-ron Y.
  • antaŭelektilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aŭtomata aparato en telefoncentralo, kiu ekfunkcias, kiam abonanto levas sian mikrofonon.
  • neelektebla
    Ne rajtanta esti elektita: teorie, mensaj malsanuloj estas neelekteblaj.
  • reelekti
    1. (pp personoj) Denove komisii per balotelekto unu saman funkcion al iu: oni reelektis s-ron X al la posteno de prezidanto; ĉiu Komitato eligas unu trionon de siaj membroj (reelekteble) (Z); post du oficperiodoj la Usona Prezidanto ne estas plu reelektebla.
      rebaloto.
    1. (pp komitato ks) Renovigi, elektante la samajn aŭ aliajn membrojn: institucio, kiu estos periode reelektata (Z).
  • princo-elektisto (Z)
    [HISTORIO] ĉiu el la 7 ĝis 9 princoj, ekleziaj aŭ laikaj, kiuj rajtis elekti la imperiestron romgermanan.
  • senelekte (Z)
    Hazarde; trafe-maltrafe.

    elekt


    antaŭreservi.Anticipi la rezultojn.antologio.apartiĝi.Apogi kandidaton.Aranĝi lojalajn elektojn.Balota afiŝo.baloti.Baloto ne regula.Brila venko.decidi.determini.deziri.diferencigo.distingo.doni la preferon.Doni sian moralan apogon al iu.eleganta.elektitaĵo.Elektokampanjo.elito.eminenta.fideli.floro.gajni.Havi nenian ŝancon esti elektita.Havi plej multe da ŝancoj esti elektita.Intrigi por certigi la elektiĝon de kandidato.Iri al la urnoj (voĉdone elekti).Kalkuli la nombron de registritaj elektantoj, de la voĉdonintoj.Kalkuli la voĉojn.Kiom da kandidatoj realigis sian programon kiam ili estis elektitaj ?.klasifiki.Kolekti voĉojn.kolekto.konsenti.Kontroli la regulecon de la elektoj.La balotado estas sekreta, publika.La elektoj estu kiel eble plej demokrataj.la kremo.La periodo de elektado komenciĝos la ---.la plej valoraĵo.La ŝancoj kreskis, malkreskis.laŭ elekto.laŭ prefero.legolibro.Li havis la kuraĝon voĉdoni "nen" publike.Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sedeĉ kun plena certeco.Listo de kandidatoj.Malfeliĉa kandidato.malkonfuzigi.Mi donas mian voĉon al.Ne valida rezulto.nedeviga.Nuligi la rezulton de baloto pro kalkuleraro.Oni balotos la 8-an de --- pri la prezidanteco.opcio.opcion.poemaro.Por baloti (voĉdoni) oni metas balotilojn (plej ofte paperon) en labalotujon (en la urnon) (plej ofte : skatolo).Por havi rajton de voĉdonado G por esti balotrajta), por estielektebla, oni devas havi la aĝon de ---.prefero.preni.pretendi al.Prognozi.Prokrasti la elektojn ĝis la ---.Rebaloto.rimarkeco.Rompi la indiferentecon de la publiko.selekti.Senrajtigita deputito pro miselekto.Universala voĉdonado.unuaranga.voĉdoni.Zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj.
    ami. kongreso preferi.

    Iel rilatitaj:

    -ebl alternativx amx antaŭ balotx deputx diferencx donx fidx havx kolektx komencx komitatx kongresx konsentx moralx opinix paperx partx periodx preferx prezidx programx rajtx rangx regulx regx rimarkx servx unu uzx volx voĉdonx ŝtatx