kara

*kar/a


I- Tia, al kia inklinas nia koro, kaj kian ni volus plu teni al ni:
  • 1 (iu) kara edzo! (Z); kara infano, vi ploras! (Z); la kara ombro de la patro (Z); mia kara patrino (B); (animo), kiu estas al Li plej kara (Z); ĉiu por si mem estas la plej kara (Z); (subst-e uzata) urbeto, kie loĝas liaj karaj (Z); ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj (Z).
    RIM. Uzata en formulo de ĝentileco, ĝi perdas multon el sia forto: kara sinjoro (Z) (komence de letero); kara sinjorino! (Z) (samloke); karaj samideanoj! (Z) (komence de parolado); ĝi povas eĉ esti uzata ironie: aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, pretigu ion por manĝi! (Z).
    1. (io) por ili la lanterno estis kara kaj valora (Z); kara estas dono en minuto de bezono (Z); sia estas kara pli ol najbara (Z); ne bela estas kara, sed kara estas bela (Z); vi ŝtelis de mi karan horon (Z); karmemora (Z).
      amata, aminda, preferi.
  • II- Kostanta multan monon: loĝejo tro kara (Z); tro kara restoracio (Z); vesto el plej kara ŝtofo (Z); ĉar la tempo estas por mi tre kara, mi volus resti ne pli ol du tagojn (Z); ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro (Z); (analoge) ŝparigi al ili militon, peston, karan tempon (Z) (tempon de kareco); kio kostas malmulte, kostas plej kare (Z); kare pagi (Z); (f) saĝo estas pli kara, ol juveloj (X). SIN. altapreza, multekosta.
  • kareco
    Eco de io kara II, alta prezo: kareco de nutraĵoj, de loĝejoj; (f) tempo de kareco (dum kiu la vivkosto estas alta).
  • karega
    Tre kara:
    I karega amikino; la afero koncernas vian karegan vivon (Z);
    II karega vino, robo.
  • kariĝo
    Altiĝo de la prezo de varo, de la vivbezonaĵoj.
  • karul (in)o
    Persono kara: ho karul', certigu! (Z); karulin', haltigu vian ploron! (Z).
  • malkara
    Kostanta malmultan monon: tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo (Z); havi bonan kaj tre malkaran laborantinon (Z); malkaraj ŝuoj; kosti malkare (Z); (analoge) malkara tempo (Z) (dum kiu la vivkosto estas malalta). SIN. malmultekosta, ĉipa.
  • malkareco
    Malalta prezo: malkareco de la teksaĵoj.
  • malkariĝo
    Malaltiĝo de la prezo de varo, de la vivkostoj.
    deflacio, depresio, kurzofalo.


    Al li flugas mia kara danko. amata. Amiko kara, sed mi mem pli kara. aminda. ĉipa. deflacio. depresio. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. karesi. kurzofalo. malkara, ĉipa. malkara. malmultekosta. mono. multekosta, kara. Por tiu prezo la vesto ne estas kara (estas ĉipa). preferi. Tempo flugas, forflugas, estas kara, gaje fluas, pasas. Tio fariĝis tre kara al lia koro. valora. Vi ŝtelis de mi karan horon.
    amiko. ami. amoro. artikolo. bona. ĉefa. danki. financo. juvelo. komerci. koro. kosti. pagi. patrino. patro. plezuro. prezo. saluti. valoro. varo.

    Iel rilatitaj:

    amikx amorx amx artikolx bonx dankx financx florx juvelx karesx komercx korx kostx pagx patrinx patrx plezurx prezx salutx valorx varmx varx ĉefx ŝatx