simpatio

simpati/o

  1. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj ks: supre (ĉiele), kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio (Z); ili vivis en mirinda simpatio.
  1. Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas: vi havas por li grandan simpation (Z); tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo (Z); ni devas disiĝi: via frato ne havas simpation al mi (Z); homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj (Z); (f) la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando (Z).
  • simpatia
    1. Naskanta simpation: personoj, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia (Z); ŝi ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron (Z); tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi (Z).
    1. [MEDICINO] Karakterizata de reagoj de la malsanecaj perturboj de organo sur unu aŭ plurajn aliajn organojn, ligitajn aŭ ne: simpatia oftalmito; simpatia frenezo.
  • simpatie
    Kun simpatio: simpatie via (fina formulo de letero).
  • simpatii (tr)
    Senti simpation al: ili simpatias nian aferon (Z); mi ne tre simpatias kun li (B); kiel la grandaj spiritoj simpatias! (Z).
  • malsimpatio
    Antipatio.

    simpatio

    REVO: [simpatio]

    antipatii. Havi por iu grandan simpation. Ondo de simpatio kuris tra la lando. Reciproka simpatio. Vivi en mirinda simpatio.
    agrabla. akcepti. amiko. ami. ind. mieno. miri. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    -ind agrablx akceptx amikx amx antipatix mienx mirx varmx ŝatx