pudoro

pudor/o


Fobia evitemo elmontri sian korpon kaj rigardi aliulajn korpojn, aŭ paroli kaj aŭdi pri aferoj, havantaj rilaton kun sekso aŭ kun intimaj sentoj: tiu spektaklo ofendis la pudoron de la puritanaj kongresanoj; sen pudoron plu pretendi, (vi) elliberigis vin de la kalsono (W).
  • pudora
    Havanta, montranta pudoron: pudora sinteno; nia fratineto Klitora, kiu kaŝludas en ombro kun rideto pudora (W).
    ĉasta, pruda, puritana.
  • pudore
    En pudora maniero: ŝi tenis la okulojn pudore mallevitaj.
  • senpudora
    Tute ne havanta pudoron: senpudora sinteno, senpudoraj vortoj.
    obscena.
  • malpudoro
    Konduto de tiu, kiu tute ne havas pudoron.
  • senpudoreco
    Eco de io aŭ iu senpudora: dum la dua mondmilito, la papo protestis kontraŭ la senpudoreco de la virinaj vestoj.

    pudoro

    REVO: [pudoro]
    Ataki la virton de virino. Ĉasta, frigida, virta, deca, virga,pruda virino. Ĉio devas havi limojn.Deflorado (perfingra ĉe certaj triboj komisiita al maljunulinoj).Devojiĝi de la virta vojo. Fanatike persekuti la sekspekantojn.Forĵeti indigne malhonestan proponon. Forlogi virtulon al vojo malbona.Ha! kviete, mi ne amas la palpistojn, la fingrumantojn. Honti antaŭ iu.Konservi, perdi, oferi sian virgecon. La naiveco kaj neniosciado devirgulino. Malkovri, riveli siajn intencojn. Mi kredis, ke vi havas laplej honestan intencon. Neatakebla virto.Ofendi, atenci ies pudoron, la honoron de virino. Perdi sian kroneton.Rigidmora, severmora homo.Ruĝiĝi pro (de) honto. Sekshonto. Ŝia rifuzo estis atendebla. Virinahonoro.
    ami. amoro. honori. malbona. sekso. viro.

    Iel rilatitaj:

    amorx amx honorx kvietx malbonx seksx virx ĉastx