veni

*ven/i (ntr)

  1. Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas: mi vokas la knabon kaj li venas (Z); mi kredeble ne povos veni al vi, hodiaŭ (Z); malamiko venis en nian landon (Z); li venu kaj mi pardonos al li (Z); venu, ni atendas vin (Z); ĉu mi venis tien ĉi por doni al vi trinki? (Z); (f) venos en vian koron diversaj deziroj (X); kiam venos al vi mizero kaj sufero (X).
  1. Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, kaj iras nun al la onklo (Z); li venas de Usono; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de nordo; (f) el Dia buŝo venas saĝo (X); la helpo venas de Dio (X); la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de mi (Z); ĉapelo, kiu venas de Parizo; tiu vorto venas de la rusa lingvo.
  1. Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri: kiam tiu ĉi knabino venis domen (Z); apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis [...] (Z); tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon (X); tiu famo venis ĝis miaj oreloj; tio povas subite veni en la kapon (Z); kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue kaj glate sur la lango; (f) beno venas sur la kapo de tiu, kiu disdonas grenon (X).
  1. Atingi celitan rezulton: poste mi venis al la konvinko, ke [...] (Z); fine ili venis al unuanima decido, ke [...] (Z); la konkludo, al kiu mi venis (Z); veni al interkonsento; veni al erara takso de la situacio; ĉu li fine venos al la temo?; veni en kontakto kun iu, io; (f) al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas (Z).
  1. (io) Esti la rezulto de: ofte leteroj perdiĝas en la vojo, kaj de tio venas neatenditaj malagrablaĵoj (Z); de ili kredeble venis la bruo (Z); tio venas de apartaj cirkonstancoj (Z); de tro da pano venas malsano (Z); de senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo (Z).
    sekvi.
  1. Okazi siatempe: fine venis la horo diri la tutan veron; la tempo venos, ni ĉion komprenos (Z); bona ideo venas post la pereo (Z) (vane); post kolero venas favoro (Z); venko venas per multe da konsilantoj (X); al ĉiu ebleco estas limo kaj nun la limo venis (Z); mi kredeble donados tiun ĉi permeson ankaŭ en la venontaj jaroj (Z); aranĝi en la venonta jaro du kongresojn (Z); la venontan semajnon mi jam povos precize diri al vi mian planon de vojaĝo.
  1. [BIBLIO] Sekskuniĝi kun: k li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis (X).
  • veno
    Ago de iu, io venanta: anonci al iu sian venon; pri mia veno ĝenevon (Z); ĉe la veno de la printempo, de la hirundoj; kiu eltenos la tagon de Lia veno? (X).
  • venebla
    Tia, ke oni povas veni ĝis tio: se al sento kaj prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla (Z).
  • *venigi
    1. Fari, ke io moviĝu al difinita loko: li venigis al si el Berlino multajn librojn (Z); maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo (X); (f) malfeliĉon Mi venigos de nordo (X); ili ne pensis pri la mizero, kiun ili venigis sur la aliajn landojn (Z).
    1. Peti, ke iu venu; inviti, alkonduki: al la sankta Ansgario li ĝin venigos (Z); venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana (Z); la infano, kiu estis venigita al Dio (Z); (analoge) la kaleŝo venigis en si dek du personojn (Z); (f) kio vin venigis ĉi tien? (Z).
    1. Okazigi: ili per malbenoj venigis la koleron de Dio (Z); tio per si mem ne povas venigi ĝeneralan malarmadon; tiaj nutraĵoj povas venigi urtikarion.
  • *venonta
    Manifestiĝonta estontece.
  • alveni (tr)
    Post moviĝo, stari de la celita punkto:
    1. (p) ili ne alvenis en sia loko de destino (Z); Jakobo alvenis bonstate en la urbo de ŝehem (Z); bone akceptu la alvenintojn (Z); alveni al domo, hejmen, ĉi tien (Z); alvenigu la levidojn antaŭ la Eternulon (Z).
    1. (f) li alvenis al tiu ĉi vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj (Z); ni vidos, ke nia komuna celo estos alvenita (Z); la fondo de tiu gazeto alvenas en tre oportuna tempo; la kantosezono jam alvenis (X).
  • alveno
    Ago de iu, io alvenanta: mi iom ekklakos, por anonci nian alvenon (Z); la precizan horon de mia alveno mi ankoraŭ ne scias (Z); paciencu, ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas (N).
  • antaŭveni
    Veni pli frue ol iu aŭ io: li okupis la seĝon, ĉar li antaŭvenis; mi ne antaŭvenos vian decidon (Z); Johano estis la antaŭveninto de Jesuo.
  • *deveni
    1. Veni de ia origino, fonto: el sama tero devenas, saman sukon entenas (Z); ilia reganto devenas el ilia propra mezo (X); la itala lingvo devenas de latino; antaŭe la lumgaso devenis nur de la karbo.
    1. Esti ido de: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo (Z); mi devenas de Tantalo (Z); ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj (X).
    1. Rezulti de: la patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de movado (B). [VIDU] fonti, origini, motivi.
  • deveno
    Origino, de kiu iu, io devenas: elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno (Z); la devenon vian antaŭ mi vi ĉiam kaŝas (Z); homo de alta deveno; mono odoron ne havas, sian devenon ne diras (Z); kia estas la deveno de tiu neologismo?; tiu etikedo atestas pri la deveno de la vino.
  • devenigi
    Fari, ke iu, io devenu de: Mi devenigos de li popolojn (X); [KEMIO] esterojn oni devenigas de acidoj per kombino kun alkoholoj.
    derivi.
  • elveni
    Veni el io: sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas (Z); (f) kion ajn vi penos, nenio elvenos (Z) (rezultos).
  • enveni (tr)
    1. Veni en ion: tien vi neniam envenos! (Z); la virino, kiu envenas en vian domon estu simila al Raĥel kaj Lea! (Z); en ĉiu horo envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn (Z).
    1. [BIBLIO] (pp viro) Sekskuniĝi kun: Jakob envenis ankaŭ al Raĥel (X).
      ekkoni.
  • envenigi
    Fari, ke iu, io envenu: li envenigis la pastron en la konsilejon de la Faraono (B); li envenigis la keston en la tabernaklon (X).
  • interveni
    1. Elpaŝi inter du partioj, kiel peranto aŭ partoprenanto: mi ne volas interveni inter via patro kaj via amanto; interveni en traktadon; oni petis la ambasadoron interveni kiel paciganto.
      enmiksi sin.
    1. Okazi inter aliaj aferoj: negrava akcidento intervenis dum la prezentado.
  • interveno
    Ago de iu, efiko de io intervenanta: lia interveno en la diskuton klarigis ĉion; la interveno de la vorto 'po' en la frazo (Z); la soleno finiĝis sen aliaj intervenoj.
    incidento.
  • intervenismo
    [FINANCO] Sinenmikso, kiun necesigas specialaj cirkonstancoj, de la registaro sur ekonomia tereno.
  • *kunveni
    Veni ien, por esti aŭ agi kune: k kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, oni trinkigadis la ŝafojn (X); diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado! (X); la partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo (B).
    kolektiĝi.
  • kunveno
    Kolektiĝo de personoj por speciala celo, eventuale sen statuta aŭ reglamenta kadro: privata kunveno de pacifistoj; prezenti tiun projekton en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo, kaj en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktoj (Z); ĉu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utila (Z); en la kunvenoj gloru Dion (X).
    asembleo, kunsido.
  • kunvenejo
    Loko, en kiu kunvenas grupo da personoj por speciala celo: la Romana Senato ŝanĝis ĉiufoje sian kunvenejon; la kunvenejo de la Londona klubo.
  • kunvenigi
    Fari, ke personoj kunvenu: iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en ŝuŝan (X).
  • laŭdevene
    Laŭ la naskiĝo, la deveno: li estas nobelo laŭdevene (ne per promocio).
  • nerevenebla
    Tia, ke al aŭ per ĝi oni ne povas reveni: nerevenebla vojo (Z).
  • nerevenigebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin revenigi: la nerevenigebla ora tempaĝo; (juneco) forflugis nerevenigeble (Z).
  • neveno
    Tiu fakto, ke iu ne venas: mia neveno ĝenevon (Z).
  • postveni (tr)
    Veni post iu aŭ io: la Babilona imperio postvenis la Asirian; li neniam povis interkompreniĝi kun siaj postvenintoj.
  • *reveni (tr)
    1. Veni tien, de kie on foriris: mi revenis Varsovion en la pasinta semajno (Z) reveninte hejmen, mi trovis amason da laboro (Z); kie hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon (X); kiu rabi eliras, ofte nuda revenas (Z); la viroj, kiuj revenis el la militiro (Z); ŝi estis nenian revenonta (Z); (f) reveni al sia unua ideo (B); ni revenu al la demando; mi ĉiam revenadis al mia revo (Z).
    1. Denove okazi: kio pasis, ne revenos (Z); Elizeaj scenoj de mia infaneco, ĉu vi neniam revenos? (Z).
      returne.
  • reveno
    Ago de iu, io revenanta: revi pri reveno Palestinon (Z); trankvile nun atendu la revenon de la sendito (Z); la poemoj de l' reveno, el kiuj Odiseado estas la unua.
  • revenigi
    Fari, ke iu, io revenu: kiam la fratinon vi revenigos en la grekan landon (Z); al ĝia fonto riveron neniu povas revenigi (Z).
  • revenpoŝte
    Per la plej proksime forironta poŝto post la ricevo de la koncerna poŝtaĵo.
  • senrevene
    Tiel, ke reveno al antaŭa situacio estas neebla: ni estas senrevene perditaj (Z); ĉu Hektoro volas senrevene iri tien? (Z).
  • altedevena
    Devenanta de nobela familio: penu agi pli bone kun fraŭlino altedevena! (Z).
  • amkunveno
    Kunveno de geamantoj: kiu dum amkunveno observas la horloĝajn montrilojn? (B).
  • bonvena
    Afable akceptata, kiel alportanta feliĉon aŭ plezuron: estu ĉe mi bona gasto!; (f) bravo, bonvena dormo! (Z); ĝi estas al li tre bonvena (Z).
  • bonveno
    Afabla, korgajiga akcepto: bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! (Z); en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! (Z).
  • bonvenigi
    Montri al iu per paroloj aŭ mieno, ke li/ŝi estas bonvena.
  • datreveno
    Reveno de difinita dato: ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo (Z); li antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo (Z); al la unua jara datreveno de la fondo de la Grupo [...] mi sendas mian koran saluton al ĉiuj membroj (Z).
  • miksdevena
    Havanta diversajn devenojn: peco de tiu miksdevena, kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo (Z).
  • tekunveno
    Kunveno, dum kiu oni babilas, trinkante tenon.
    kafoklaĉo.
  • vesperkunveno
    Kunveno de gastoj en vespero: ili havas semajnan vesperkunvenon.

    veni


    Esprimoj

    Abunde venis la protestoj.
    Alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno (de la operejo).
    Alveninta tre ĝustatemp, akurate je la oka.
    Antaŭ ol venis la akuŝistin, ŝi jam estis naskinta.
    Aranĝi kafobabilan kunvenon.
    Atendi ĝis venos tempo pli oportuna.
    Aĉeti bileton por iro kaj reveno.
    Bonvenon al vi!.
    Bonvenon!.
    Dum la manĝado venas apetito.
    Elĵetita tra la pord, li revenas tra la fenestro.
    En la mondon venis nova sento.
    En tempo pasinta ni ĉerpu instruon por tempo venonta.
    Fervoja aviz, pri alveninta pakaĵo.
    Finveni al kompromis, al interkonsento.
    Kial venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino ?.
    Kiam ajn vi veno, mi vin volonte akceptos.
    Kiam li venos?.
    Kio pasi, ne revenos.
    Kio venigis vin ĉi tien 2 Por kio vi venis al mi?.
    Kiu venas plej fru, sidas piej ĝue.
    La akcidento malfruigis mian alvenan.
    La diablo furiozu, se io simila alvenus al liaj oreloj.
    La morgaŭon de lia alven, mi foriros.
    La trajno alvenis tro fru, havas negravan malfruon.
    La vortoj venas flue kaj glate sur la lango.
    Letero sendita el tre malproksim, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.
    Li alvenis tute ne atendite.
    Li alvenos morgaŭ post semajno (= post 8 tagoj).
    Li revenis e, la difinita tago.
    Li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj.
    Lia alveno koincidas kun mia deziro.
    Mi espera, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo.
    Mi sendos venigi la kuraciston.
    Mi telegrafos al vi morga, ĉu mi venos aŭ ne.
    Mi venis al vi por pasigi en via mezo unu semajnon.
    Mi venis por enkonduki ne pacon sed glavon.
    Mono sian devenon ne diras.
    Ne moku mizeron de ali, ĉar baldaŭ venos via.
    Nebul, kiun la vento forrulis.
    Neniam li venu antaŭ miaj okuloj.
    Ni devis akceli nian revenon hejmen.
    Ni povas per kurba vojo al rekta celo veni.
    Ni revenu al la demando.
    Pelu mizeron tra lpord, ĝi revenos tra lfenestro.
    Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita.
    Post la fasto venas festo.
    Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj.
    Proklami siajn principojn en kunveno.
    Provizore bandaĝ, ĝis oni povos venigi la kuraciston.
    Respondu per revenanta poŝto (revenpoŝte).
    Reveni al la vivo.
    Reveni de la tria al la dua.
    Reveni kun plenaj manoj.
    Reven, eskapi senvunda el la batalo.
    Soleni ies venon.
    Stari ĉe la kajo (alven, elira).
    Suferoj ne venas izolitaj.
    Tiuj vortoj venis el la plej profundo de la koro.
    Vi venas en bona hor, frue je la sesa.
    Vorto dirita neniam revenas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    altedevena,alveni,alveno,amkunveno,antaŭveni,bonvena,bonvenigi,bonveno,datreveno,deveni,devenigi,deveno,elveni,enveni,envenigi,interveni,intervenismo,interveno,kunvenejo,kunveni,kunvenigi,kunveno,laŭdevene,miksdevena,nerevenebla,nerevenigebla,neveno,postveni,reveni,reveno,revenpoŝte,senrevene,tekunveno,venebla,veni,venigi,veno,venonta,vesperkunveno

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    asembleo (kunveno)
    atingi
    derivi (devenigi)
    fonti (deveni)
    inviti (venigi)
    kafoklaĉo (tekunveno)
    kunsido (kunveno)
    loko
    moviĝi
    okazi
    okazigi
    origino (deveno)
    returne (revene)
    rezulti
    sinenmikso (intervenismo)
    voki '(venbigi)

    Ankaŭ vidu:

    akcepti, atendi, baldaŭ, eventuala, iri, loko, renkonti, sekvi, trafiko, vojo,

    Iel rilatitaj:

    -os akceptx amx antaŭ asemblex atendx atingx baldaŭ derivx en eventualx eventx fontx importx invitx irx kafx komitatx kongresx lokx memorx miksx movx okazx originx post renkontx rezultx sekvx sidx tex trafikx turnx vesperx vojx vokx vostx