ricevi

*ricev/i (tr)

  1. Ekhavi iun ligitan al si per socia aŭ natura rilato: vi ricevos edzon (Z); ci ricevos mian filinon (Z); Pigmaliono ricevis sian Galateon (Z); la teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke (Z); naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn (Z); ili estis tre feliĉaj kaj ricevis multajn infanojn.
    akcepti.
  1. Ekhavi per natura elkreskado: la bebo ricevis sian unuan denton; ricevi barbon; la arboj jam ricevis verdetajn foliojn; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn (Z); (analoge) ricevi grizan haron (Z), dikegan ventron; mirtelojn ili manĝis, kaj ricevis tute bluajn buŝon kaj vangojn (Z); la arbo ricevis la plej belajn kolorojn! (Z).
    akiri.
  1. Igi posedanto de io per dono, alsendo, aljuĝo ks: ricevi monon de patro (B), leteron de amiko (B); ricevi la unuan premion (Z); ricevi ordenon (Z), oficon de pastro (Z); ricevi profiton, rabaton, renton de bieno; (f) ricevi laŭdon, saluton, bonan akcepton, sian ĝustan lokon; ricevi komision, ordonon, helpon, sakramenton, viziton; kontraŭ s-ro Cart mi konstante ricevas plendojn (Z); en la riĉa domo neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigo pri la filino (Z); (abs) kiu ne petas, tiu ne ricevas (Z).
  1. Igi posedanto de io per interŝanĝo: doni ovon, por ricevi bovon (Z); hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos (Z); por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn (Z); kie oni povas ricevi tiun specon de cigaredoj?; jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan (Z); tian efikon havis la ŝmiraĵo, sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko (Z).
  1. Esti tuŝita de io abstrakta, kaj esti de ĝi iel modifita: ricevi la vivon; de sia promenado li ricevis bonan apetiton; li denove ricevis la konscion (Z); teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn (Z); la lingvo ricevas de tio grandan faciligon (Z); liaj ludoj ricevis tute alian karakteron (Z); ricevi fortan impreson, ies influon; la argilo ricevis formon de telero; ni baldaŭ ricevos ŝanĝon de la vetero.
    sperti.
  1. Esti trafita de io malbona: ricevi fortan puŝon, baton (Z), vundon (Z); ventrodoloron oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo (Z); mi ankaŭ ricevis artriton en unu artiko (Z); ricevi kapdoloron (Z); ricevi muŝon en la cerbon (Z) (frenezetiĝi); (abs. pp puno) prave li ricevas! (Z); ricevos vulpo por sia kulpo (X); ricevis bandito laŭ sia merito (Z).
    pagi, suferi.
  1. [TEKNIKOJ] Estigi al si per sia propra ago: li lerte kunmetis kelkajn tabulojn kaj ricevis specon de kofro; el la gudro oni ricevas per distilado multajn derivaĵojn; (f) se ni aldonas la literon 't' ni ricevas vortojn montrajn (Z).
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Esti kapabla selekti difinitajn elektromagnetajn ondojn kaj transformi ilin en sonondojn: tiu aparato ne ricevas ultrakurtajn ondojn; (analoge) mi facile ricevas Romon, Moskvon; mi ricevas vin malbone.
  • ricevo
    Ago de tiu, kiu ricevas: sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵo (B); saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo (Z); ricevo kaj redono de saluto.
  • ricevado
    Daŭra, longa ricevo: ni certigas la ricevadon de ĉiuj eŭropaj radiostacioj.
  • ricevanto
    1. Tiu, kiu ricevas (kontraste al sendinto, donanto).
    1. [BIOLOGIO] Molekulo, al kiu ligiĝas hormono aŭ peranto, el kio rezultas ŝanĝiĝo de la formo de la ricevanto kaj konsekvence de la ĉela metabolo.
      ligato.
  • ricevebla
    Tia, ke oni povas ĝin ricevi: tiu ĉi eldono ne plu estas ricevebla; riceveblaj stacioj.
  • ricevema
    [MEDICINO] Tia, kia facile ricevas infektajn malsanojn.
  • ricevilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aparato, kiu ricevas telekomunikajn signalojn (radiotelefoniajn, telegrafajn, radiosignalojn ktp) kaj reproduktas ilin en sonojn aŭ skribaĵon: galena, kristala, morsa, superheterodina, transistora ricevilo.
  • ricevujo
    [KEMIO] Ujo, en kiu oni ricevas distilaĵon.
  • radioricevilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Ricevilo funkcianta per elektromagnetaj ondoj.
  • sendricevilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aparato ŝaltebla laŭbezone kiel dissendilo aŭ kiel ricevilo.

    ricevi


    Esprimoj

    Avizi pri ricevo de registrita letero.
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj, kiam la kokinoj ricevos dentojn.
    Intrigi por ricevi postenon.
    La artoj ricevis grandan akcelon dum tiu epoko.
    Li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.
    Li ricevis pli ol kiom lia porĉio.
    Mi malbone vin ricevas.
    Tiu aparato ne ricevas la ultrakurtajn ondojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    radioricevilo,ricevado,ricevanto,ricevebla,ricevema,ricevi,ricevilo,ricevo,ricevostacio,ricevujo,send-ricevilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akiri
    bezoni
    ekhavi
    esti trafita
    posedi
    prunti
    suferi

    aljuĝi
    alsendi
    doni
    elspezi
    pagi

    Ankaŭ vidu:

    ami. doni. havi. mono.

    Iel rilatitaj:

    abonx akceptx akirx almozx amx antenx bezonx donx havigx havx juĝx metx monunux monx pagx posedx prenx pruntx sendx spezx suferx trafx