komuna

*komun/a

  1. Rilata al pluraj samtempe: komuna amiko, ĉambro, letero, tero, kunveno; malfeliĉo komuna estas malpli premanta (Z) ( [VIDU] kompanio); loĝi kun iu en komuna domo (X); ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj.
  1. Rilata al la plejmulto: komuna ideo, opinio, lingvo (kontraste kun la teknika); komuna leĝo; la komuna saĝo (kapablo distingi pravon de malpravo, almenaŭ tiom, kiom povas ĉiu ajn normala homo); la komuna (publika) atento; komunuza frazo (Z).
    banala, ĝenerala, socia, triviala, vulgara.
  • komune
    1. Kune: amo kaj puno loĝas komune Z; lingvo komune-homa (Z) (komuna al ĉiuj homoj).
    1. ĝenerale, ordinare: vorto komune uzata (Z); komune konata (Z).
  • komuno
    1. Tio, kio estas komuna.
    1. Komunumo 2.
  • komunaĵo [VIDU] komunaĵo.
  • komuneco
    Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kultivo kaj de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komuneco (Z).
  • komunigi
    Fari, ke io estu komuna: komunigi la kampojn de vilaĝo; komunigi la uzadon de mastrummaŝinoj.
    alirebla, vulgarigi.
  • komunismo
    1. [SOCIOLOGIO] ĉia ekonomia kaj sociala organizo, foriganta la privatan proprieton kaj anstataŭiganta ĝin per komuna proprieto: la komunismo de Platono, de la Paragvajaj jezuitoj.
    1. [SOCIOLOGIO] Socipolitika doktrino, kiu celas nuligi la kapitalismon, detrui la individuan proprieton kaj bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo.
      anarkiismo, bolŝevismo, kolektivismo, socialismo.
    1. [POLITIKO] (evi) politiko de la komunistaj partioj: la rusa komunismo de 1917; la ĉina komunismo.
  • komunisma
    Karakterizata de la celoj de komunismo 2 aŭ (evi) la metodoj de komunismo 3.
  • komunisto
    1. Adepto de komunismo 2.
    1. Membro de komunista partio.
  • komunista
    Rilata al la komunistoj: la komunista Partio; komunistaj organizoj, internacioj.
  • komunonaj
    [MATEMATIKO] (pp du nombroj) Havantaj racionalan kvocienton.
  • *komunumo
    1. ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj: komunumo de Izrael (Z), de liberkredantoj (Z); la Komunumo (la Budhana eklezio; [VIDU] juvelo); preĝeja komunumo (B); [HISTORIO] la Pariza Komun(um)o (1871).
    1. Kuniĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj ŝtalo (unua paŝo al kreado de Eŭropa Unio); la komunumo de Sendependaj ŝtatoj (komuna organizo de respublikoj de eks-Sovetio).
    1. La membraro de komunumo 1: la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon (Z).
      kunaĵo 2.
    1. Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo.
      magistrato, municipo.
  • komunuma
    Rilata al komunumo 2 aŭ 4: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo; Komunuma juro (jursistemo de la Eŭropa Komunumo).
  • komun (um)ano
    [HISTORIO] Ano de la Pariza revolucia Komun (um)o.
  • nekomuna
    Persona, privata.


    Amikoj komunaj, fidindaj, nedisigeblaj, intimaj, ĉiamaj. komunaĵo. komuniki. komunio. komunismo, komunona. La komuna saĝo, la homa sago diras al mi, ke. La likvaĵo en du komunikiĝantaj vazoj ĉiam serĉas sian nivelon. La paca kunekzistado de kapitalismo kaj komunismo. La plej granda komuna divizoro. La plej malgranda komuna oblo. Labori plu (= daŭrigi la laboron), per propraj fortoj, por malgranda salajro, laŭ la mezuro de siaj fortoj, por komuna utilo. Mi tratranĉas la konekton, la telefonan komunikon. Opinio persona, komuna, populara, tre prudenta, ortodoksa, ne, konforma, rekte kontraŭa al, arte fabrikita, bazita sur, fundamentita. Partio klerikala (la trono kaj la altaro), reakcia, modera, demokrata, popoldemokrata, liberala, komunista. per komuna akordiĝo. plej granda komuna divizoro. plej malgranda komuna oblo. por ies bono, por komuna bono, laŭ sia kapo, laŭ sia bontrovo, laŭ sia oportuneco. Sekta komunumo. Unuafoja komuniiĝanto.
    amiko. ami. bona. ebl. ec. ekzisti. fidi. financo. fiziko. havi. informi. kalkuli. katolikismo. katoliko. kristanismo. kristo. labori. matematiko. materialismo. opinii. paco. persono. politiko. religio. saĝa.

    Iel rilatitaj:

    -ar -ebl -ec amikx amx apartx bonx ekzistx federacix fidx financx fizikx havx informx kalkulx katolikismx katolikx kristanismx kristx kun laborx loĝx matematikx materialx mezx murx opinix pacx personx politikx preĝx proprx religix saĝx