gasto

*gast/o

  1. Vizitanto, amike kaj senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo: gasto en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto (Z); se oni amas la gaston, oni zorgas la paston (Z); gasto, kiel fiŝo, baldaŭ fariĝas malfreŝa (Z); por gasto ne petita mankas kulero (Z); ni havis gastojn (Z); tiam la infanoj ludis 'Ni ricevas (akceptas) gastojn' (Z); estu bonvena gasto!; volu sciigi s-ron Javal, ĉar mi estos lia gasto (Z); (f) la lando, kies gastoj ni ĉiuj estas (Z).
  1. Vizitanto, akceptata kontraŭ pago en pensiono, hotelo, restoracio ks: akcepti pagantajn gastojn; regula gasto de drinkejo.
  • gasti (ntr)
    Esti gasto: ĉe la pastro ni gastas (Z).
  • gastado
    Restado kiel gasto: se vi trovas, ke mia gastado en Parizo povas alporti malutilon al la Kongreso (Z).
  • gastejo
    Negranda, senluksa hotelo aŭ restoracio: en la granda drinkĉambro de la gastejo estis multe da homoj (Z); ili restis en la eksterurba gastejo (Z); tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo (Z).
  • gastejestro
    Mastro de gastejo: li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro (N).
  • gastigi
    Akcepti, loĝigi kiel gaston: mi esperas, ke vi ne rifuzos gastigi ĉe vi ankaŭ mian edzinon (Z).
  • gastiginto, gastiganto
    Tiu, kiu gastigis/gastigas iun: multajn dankojn al liaj afablaj gastigintoj! (Z); ĉu mi povas ion peti de la gastigantino?
  • gastama
    Volonte, afable akceptanta gastojn: la Araboj de la stepo estas tre gastamaj; la urbo pretigis por ni gastaman akcepton (Z); la gastama Krakovo (Z); via gastama domo (Z); la lando, kiu gastame nin akceptis (Z).
  • gastamo, gastameco
    Konduto de gastama persono; afableco kontraŭ gastoj: vi, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso (Z); jam duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon (Z); la gastameco, kiun ĝi montris al ni (Z); dankon por la gastameco, kiun vi proponas al mia edzino (Z); la granda gastameco, per kiu vi zorgis pri ni (Z); la rajto de reciproka gastameco ligu nin ambaŭ (Z).
  • engastiĝi
    Iĝi la gasto de iu: li engastiĝis en hotelo (Z).
  • negastama
    Malafabla al gastoj, ne inklina akcepti ilin: negastama maljuna fraŭlo; negastama kaj dezerta lando (Z).
  • bangasto (Z)
    Malsanulo, kiu venas en banlokon, por ricevi kuracadon per banoj.
  • junulargastejo
    ĉiu el la gastejoj, apartenantaj al internacia organizo, kies celo estas ebligi al la junularo enlandajn kaj eksterlandajn vojaĝojn je tre simplaj, sed higienaj kondiĉoj, kaj je minimuma prezo.


    viziti  amiko pagi hejmo domo, dom mastro pensiono hotelo restoracio resti  akceptx loĝo, bano.html   afabla manĝi tablo ĉambro

    Iel rilatitaj:

    afablx akceptx amx banx bierx bonx domx hejmx hotelx laborx loĝx manĝx mastrx pagx pensionx restoracix restx salonx tablx tegmentx vizitx