rompi

*romp/i (tr)

  1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo: rompi glason (Z), bastonon, vazon; la urso rompis sian ĉenon; rompi panon, ĉokoladan platon; la soldatoj venis kaj rompis la krurojn de la unua krucumito (N); li rompis al si la femuron (Z); (f) rompi lancon kun iu (polemiki); rompi panon kun iu (ekrilati pace); rompi la glacion (malaperigi la ĝenon); kiu rompis, tiu pagu (Z).
    dispecigi.
  1. Perforte kaj subite deloki: rompi al si la kolon, la dorson; ne rompu viajn manojn! (Z); la rivero rompis la digojn; rompi la vicojn post la parado; rompi la malamikan fronton; rompi la malamikojn (B); rompi la murojn inter la popoloi (Z).
  1. Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii: rompi la bankon (ĉe ludo); ha, ĝi ja rompus al mi la koron! (Z); emocio rompis lian voĉon; kiom ajn ni rompis al ni la kapon, iu neniel povis kompreni [...] (Z); rompi ies spiriton (X), kuraĝon (G).
  1. Fari, ke io ne plu havu efikon: rompi sian promeson (Z), sian vorton (Z), kontrakton (Z), negocon; rompi la Fundamenton (Z); rompi la leĝon, la sabaton.
    malobservi, transpagi.
  1. ĉesigi la kontinuecon de io: rompi la silenton (B), la ekvilibron, la monotonecon, la pacon; unu sola voĉo rompis la unuanimecon de la baloto; rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu ŝtato; ĉu estas necese, ke iu rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj? (Z); rompi sian faston; rompi sorĉon.
    nuligi.

RIM. En la kelkaj okazoj, kiam povus estiĝi konfuzo inter la sencoj 4 kaj 5, oni uzu por ĉi tiu lasta la pref-havan formon: rompi strikon kaj interrompi strikon.
  1. Forigi per superforto, venke cedigi: kiu diras al si: mi rompos la baron!-rompos ĝin (B); la popolo rompis siajn ĉenojn; malfacile estos rompi tien obstinon, indiferentecon; (analoge) rompi rekordon.
  1. (elipse) ĉesigi la rilatojn kun iu: se li rompus kun Fenicianoj! (B); ĉar povas okazi io, kio devigos min rompi kun Hachette (Z); la sola, kion iu devas nun fari, estas: tute rompi kun la Delegacio (Z); rompi kun sia amatino; (f) rompi kun la ĝeneralaj kutimoj (Z).
  • rompo
    Ago de tiu, kiu rompas: ŝi konfesis la rompon de la spegulo; rompo de brako; por la mono romp' de leĝo (Z); havi juĝan proceson pri rompo de sia vorto (Z); mi ne vidas ian gravan neceson, por fari rompon en tiu al kutimiĝo (Z); estus pli bone, se mia letero de rompo estus bazita sur [...] (Z).
  • rompaĵo
    Rompitaĵo: rompaĵo de kruĉo, de botelo.
  • *rompebla
    Tia, ke ĝi povas esti rompita: vitro estas rompebla (Z).
  • rompiĝi
    1. Iĝi materiele rompita: la sonorilo fariiĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis (Z); la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris li (Z); granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo (Z); konkoj rompiĝadis sub liaj piedoj (Z); unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la duno, elĵetis korpon (Z); (ironie) oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus (Z); (f) kie maldike, tie rompiĝas; longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas (Z).
    1. Iĝi metafore rompita: rompiĝis lia koro; ĉe tiuj vortoj rompiĝis ŝia voĉo; nenie rompiĝas la kontinueco (Z).
  • rompiĝema
    Facile rompiĝanta.
    fragila, tuŝotima.
  • rompita
    1. Estanta en la stato de io, kio fizike pli-malpli komplete rompiĝis: vazo rompita longe sin tenas (Z); ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas (Z); (f) kvazaŭ kun rompitaj membroj ŝi falis en liajn brakojn (Z); li, rompita de la malsano, ne povis kontraŭstari.
    1. Prezentanta rompon de kontinueco: rompita linio; rompita arko.
  • rompitaĵo
    ĉiu el la pecoj de io rompita: ĝi estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro (Z); rompitaĵoj de ŝipo (Z).
  • derompi
    Apartigi per rompo: se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (Z); li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo (Z); derompi peceton de la pano (N); se vi derompos vian panon por malsatulo (X); la piedo de la glaso estis derompita (Z); li rekonigis sin al ili en la derompo de la pano (N).
  • disrompi
    Rompi en multajn pecojn: kiam ili la ovojn disrompas, elaperas vipuro (Z); li disrompis miajn dentojn (X); la argilan vazon oni disrompu (X); (f) tiu artikolo disrompis la indifereritecon de la publiko.
  • disrompo
    Ago rompi kaj ties rezulto: la disrompo de mangrenado; disrompa eksplodaĵo.
  • disrompiĝi
    Iĝi disrompita: la botelo disrompiĝis, sed ĝiaj pecoj saltis, ĝis ili atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn (Z); (f) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
  • elrompiĝi
    Eliĝi per rompo: ŝaŭmo elrompiĝis el la frakasita botelo; (f) ŝia tuŝiteco elrompiĝis per laŭta plorado (Z).
  • enrompi
    Rompi, por enigi, penetri: ili aliris, por enrompi la pordon (X); fari enrompon en la urbon (Z); li estis kondamnita kiel enrompisto.
  • interrompi
    1. Rompi agon inter la komenca kaj la fina punkto: interrompi elektran fluon (B), ies vortojn (B); interrompi sian ripozon (B), siajn feriojn; ne interrompu vian konversacion pro mi; (f) nur en apartaj lokoj la dunoj estas interrompataj de argilecaj deklivoj (Z); la ludo estis interrompita post tia akcidento; interrompita korespondado.
    1. Mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: Mario interrompis ĝin (Z); interrompi ies paroladon per aplaŭdoj; (analoge) kun ploro la kokino sin interrompis (Z).
  • interrompo
    1. Ago de tiu, kiu interrompas: ĉe la dek-ok-preĝo estas malpermesate fari interrompon (Z); la interrompo estis mallongdaŭra.
    1. [KOMPUTIKO] Signalo al la regilo de komputilo, kaŭzanta salton al difinita adreso anstataŭ plenumado de la sekva instrukcio: malŝalti interrompojn; interrompotraktilo.
      bremso.
  • interrompilo
    [ELEKTRO] Aparato por interrompi elektran kurenton aŭ faskon de radiado (ekz. lumon) je mallongaj regulaj intertempoj.
  • meminterrompilo
    [ELEKTRO] Aŭtomate funkcianta elŝaltilo por regule interrompadi kaj rekonektadi la kurenton en kontinukurentaj sonoriloj ktp.
  • nerompebla
    Tia, ke ĝi ne povas rompiĝi: nerompebla vitro.
  • nerompiĝema
    Ne facile rompebla.
    duktila.
  • senrompa
    Tia, ke ĝi ne rompas: senrompaj reformoj (Z).
    revolucia.
  • seninterrompa
    Tia, ke ĝia kontinueco ne estas rompita: seninterrompa serio (Z); paroladi seninterrompe dum ses horoj.
  • trarompi
    Trairi per rompado: trarompi muron, la malamikan fronton; (f) la unua radio de la suno trarompis la nubon (Z); [ARMEOJ] ekspluati la trarompon; penetri trarompe en la tendaron (X).
  • cirkvitrompilo
    [ELEKTRO] Aparato por malfermi cirkviton: aŭtomata cirkvitrompilo.
  • facilrompa (Z)
    Rompiĝema.
  • glacirompilo
    Speciale konstruita ŝipo, por rompi la glacion de polusaj maroj.
  • ikonrompisto
    Ikonoklasto.
  • ĵurrompo
    Rompo de ĵuro: kia abomeninda ĵurrompo! (Z).
  • kaprompa
    Tia, ke ĝi rompas la kapon: (f) kaprompaj estas la devoj de urbestro (Z).
  • kolrompa
    Tia, ke ĝi rompas la kolon: (f) sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro! (Z).
  • kernrompulo
    [ZOOLOGIO] Kokotraŭsto.
  • maska kernrompulo
    E-Azia sp. de birdo (Eophona migratoria) el la fam. de fringedoj, ordo de paseroformaj.
  • okcidenta kernrompulo
    Sp. (Hesperiphona vespertina) el N Ameriko kaj Meksiko.
  • konstitucirompo
    Atenco al la konstitucio.
    ŝtatrenverso.
  • kontinurompo
    Interrompo de kontinueco.
  • marrompiĝi
    Rompiĝi de la maro: unu tagon marrompiĝis ŝipo (Z).
  • murrompilo
    Milita maŝino, konsistanta ĉefe el tre peza trabego, uzata por rompi muregojn: niaj disciplinitaj soldatoj estas kiel murrompilo (B).
  • nuksrompilo
    Ilo, ofte en formo de tenilo, por rompi la nuksojn.
  • nuksrompulo
    [ZOOLOGIO] Nucifrago.
  • ondrompilo
    ĉe la marbordo antaŭenfarita digo aŭ moleo, servanta por reguli la akvofluon kaj kiel protektaĵo.
  • randrompi (tr)
    Rompi pecetojn de la rando de objekto: randrompita telero.
  • strikrompanto
    Laboristo, kiu laboras malgraŭ la striko.
    flavulo.
  • ŝiprompi (ntr)
    Sperti la rompon de la ŝipo, sur kiu oni veturas: ili ŝiprompis en la Sudaj Maroj; ŝiprompiĝi (Z); oferemeco por la ŝiprompuloj (Z); dum kelke da minutoj la ŝiprompulino estis trankvila (Z).
  • ŝiprompaĵo
    Pecoj de rompita ŝipo: kabanoj, aranĝitaj el ŝiprompaĵoj (Z); ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj (Z).
  • ŝtonrompilo
    Maŝino, por frakasi ŝtonojn en etajn pecojn.
  • tordorompi (tr)
    Rompi, tordante: li alportu turton al la pastro kaj ĉi tiu tordorompos ĝian kolon ĉe la nuko (X).


    Esti kondamnita pro ŝtelo de kasmono, pro enrompa ŝtelo, kiel enrompisto, pro ŝtelo kun brutalaĵoj. Firme starigi, konservi, rompi pacon. Frakasi, rompi, gardi ion en la koro. frakturo. glacirompilo. Havi rompitan brakon. ikonrompisto. Interrompi elektran fluon. Interrompi ies vortojn, parolon. interrompi paroladon per aplaŭdoj. interrompita koito kontraŭnatura. interrompo. kodrompisto. Konstitucirompo. La rivero rompis siajn digojn. Li rompis al si la femuron. Liaj dentoj rompiĝis sur tio. Malaltigi, humiligi, rompi ies fierecon. Malforta volo (kiu rompiĝas sur la cirkonstancoj). Mi estas preta preni, rompi la lancon por la vero. Mi rompos al vi la ostojn, la ripojn. Ne interrompu vian konversacion pro mi. Obtuza, iom rompita voĉo. Ondis seninterrompe ĉeno da veturiloj. Parolon doni, rifuzi, interrompi. Pecoj de ŝiprompaĵo. Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi. rompado; ostromiĝo, frakturo, li rompis al si ripon. rompi al si la kapon. rompiĝema. rompiĝo. rompita linio. Seninterrompa ĉeno de generacioj. Sipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. Ŝiprompaĵa ligno. Ŝiprompulo.
    difekti. frapi. traŭmato.

    Iel rilatitaj:

    abscesx amx aposiopezx arbx bonx deflorx delikatx difektx donx forlasx frakasx frapx interrompx kapx ostx pensx plastx spegulx traŭmatx ĉesx ŝafx