kun

*kun


I- Prepozicio signifanta akompanon, kaj koncernanta:
  1. La personon aŭ aferon, kiu estas en tiu sama loko, kiel iu aŭ io (en akompano de; samloke kiel): esti, resti, vivi, kuŝi, manĝi kun iu; la reĝo mem venis kun siaj korteganoj (Z); kun kiu vi festas, tia vi estas (Z); mi prenas kun mi mian kamaradon (Z); li alportis ilin kun si el Hindujo (Z); kuntreni kun si ian pekon (Z).
  1. La personon, kies ago fariĝas en tiu sama momento, kiel alia (samtempe kiel): ili apartenas al vi sola, sed ne al aliaj kun vi (Z); li deiris kun mi, sed alvenis post mi; la mortiginto mortis kun sia viktimo.

RIM. En tiu senco oni uzas prefere 'kune kun': la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero (Z).
  1. La personon, kiu konkuras al tiu sama celo kiel iu aŭ partoprenas al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia karaktero (samcele kiel): renkontiĝi, edziĝi, amikiĝi, paciĝi, diskuti, batali, komunikiĝi, paroli, ludi, interkonsenti kun iu (Z); artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko (Z); havi juĝan aferon kun iu (Z); Marta renkontiĝis kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj (Z); dividi ion kun iu (Z); kompari, rilati, miksi, kontrasti kun io (Z); tio estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke (Z).
  1. Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore konsideras aparte de la tuto: vorto dirita en ĝusta tempo estas kiel oraj pomoj kun arĝentaj ŝeloj (Z); cervo kun bonaj lumboj (Z); vazoj el kristalo kun arĝenta garnaĵo; kun sia karaktero la sincera, li ne esploros la rapirojn (Z); ĉiu sezono kun sia bono (Z).
  1. Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton: agi kun kolero (Z); paroli kun saĝo (Z); fermi pordon kun bruo; ŝi demandis kun batanta koro (Z); ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝo (Z); la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido (Z); li persekutis kun glavo sian fraton (X); subite venas la reĝido kun disŝirita vesto (Z); li foriras kun longa nazo (Z) (elrevigita); kun (ĉe) la lastaj vortoj ŝi eliris el la salono (Z); kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan (Z); ilia nombro kreskas kun ĉiu horo.

RIM. 1 En kelkaj signifoj de kun 5, oni foje uzas la akuz-on: pendigi kanajlon la kapon malsupren (Z).
  1. Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago; pri, kontraŭ, al: kiel vi estas unu kun (kontraŭ) la dua? (Z); se io okazos kun (al) mi [...] (Z); tiel estos kun (pri) tiu, kiu ektuŝos la edzinon de sia proksimulo; penu agi pli bone kun (kontraŭ) fraŭlino altedevena (Z); liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis (Z); la konsternita ambasadoro ne sciis kion fari kun sia persono (B); vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, li devis cedi kun (pri) sia postulo pri plendo (B); ni devas esti tre singardaj kun (pri) ĉiu superflua decido (Z); ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun (pri) la fajro (Z); esti humila kun (kontraŭ) iu (Z); ŝi hezitis kun la finado de la demando (Z) (fini sian demandon); avaru pli kun via afableco (Z) (vian afablecon); kun konfido (konfidi) neniam rapidu (Z); la singardemo postulas ankoraŭ iom atendi kun (por) la realigo de tiu plano (Z).

RIM. 2 Pli bone estas uzi pli precizajn prep-ojn kiel ni faris interkrampe.
RIM. 3 Oni trovas ankaŭ iufoje la prep-on 'kun' uzatan por montri rimedon aŭ ilon (per). Tiu uzo estas nepre evitenda: knabineto enkuris, tiranta kun si longan lacon, kun (per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn ekzercajn (Z).
  • II- Memstare uzata morfemo, havanta la sencojn 1, 2, 3 de la prepozicio:
  • *kune
    Samloke, samtempe, samcele kiel:
    1. ili foriris kune; vi ne devas puŝi ĉiuj kune; kune vojaĝi, labori (Z); vendi ĉion kune;
    1. la du armeoj atakos kune; patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj (Z); se vi parolas ambaŭ kune, oni vin ne aŭdos;
    1. al ĉiuj kune ni esprimas koran dankon (Z); ni bataladu, kune tenataj per unu bela espero (Z).
      -op.
  • kune kun
    Precize je la sama loko, tempo, celo: oni povas ankaŭ preni la tutan vorton t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo (Z); la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj (Z); oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo (Z); la junulo kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj (Z).
  • kuna
    Kune rilata; komuna; havanta saman lokon aŭ celon.
  • kuno
    1. Kuneco: la tagoj feliĉaj de nia kun'.
    1. Tuto de homoj kunaj: en ŝaŭmantan ĝojon fandiĝis nia kuno (W).
  • kunaĵo
    1. Aro da kunigitaj objektoj.
      aro, fasko, garbo, tutaĵo.
    1. [EKOLOGIO] Grupo de diversaspeciaj vivuloj, kune vivantaj en la sama medio.
      biocenozo, komunumo.
  • kuneco
    Stato de du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj, kiuj estas kune: mi petegas vin per la kuneco de nia juneco (Z).
  • *kunigi
    Fari, ke pluraj personoj aŭ objektoj estu kune: kunigi amikojn, la du ekstremaĵojn de ŝnuro, la brovojn; ŝiaj manoj estis [...] forte kunigitaj inter si (Z); malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin (Z); kunigi utilon kun agrablo; lingvo tutmonda devas esti pretigata per la kunigita laboro de la tuta civilizita mondo (Z); niaj kunigitaj penoj.
    kunligi, unuigi, cementi. [VIDU] ig 3.
  • kunigo
    Ago de tiu, kiu kunigas kaj stato de kunigitaĵoj.
  • kunigaĵo
    [MATEMATIKO] (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiuj apartenas al unu el la du aroj (analoge pri pluraj aroj): la kunigaĵo de A kaj B estas notata A U B.
    komunaĵo, komplemento.
  • surkunigi
    [TEKNIKOJ] Kunigi du objektojn, tiamaniere ke parto de la unua surkovras parton de la dua: surkunige veldita tubo.
  • kuniĝi
    Iĝi kuna: ili (la princoj) kuniĝos inter si (X); kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas (Z); ĉiuvespere ili kuniĝis en mia ĉambro.
  • kuniĝo
    Stato de kuniĝintaj homoj aŭ aferoj: vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj (Z); malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn (Z).
  • kunul (in)o
    Tiu, kiu ordinare estas kun iu alia: kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron (X); bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj (Z); la edzino, kiun vi donis al mi kiel kunulinon (X).
    kamarado, kolego.
  • harmona kunulo
    [MATEMATIKO] (pp punkto A sur rekto, kiam du punktoj C kaj D sur la sama rekto estas donitaj) La reflektaĵo de A en cirklo, kies diametro estas CD.
  • ĉi-kune
    En tiu ĉi loko, kune kun io alia: vi trovos ĉi-kune la ĉekon.
  • malkune
    Aparte, dise.
  • nekunigebla
    Tia, ke oni ne povas kunigi tiun kun alia: tiuj du kondiĉoj estas memkontraŭaj kaj nekunigeblaj; soldato kaj timulo, jen du nekunigeblaj vortoj (B).
  • sekskuniĝi
    (pp bestoj aŭ homoj) Plenumi la kuniĝon de la kunaj organoj: se ia virino alproksimiĝas al bruto, por sekskuniĝi kun ĝi [...] (X); se ia viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe [...] (X).
    koiti, kopuli, fiki.
  • III- Pref. havanta la sencojn 1, 2 kaj 3 de la prepozicio, kaj montranta:
    1. Samlokecon: kunestado (stato de homoj, kiuj estas kune), kunveni, kunsidi, kunpreni, kunporti, kunpuŝi (veni, sidi kun aliaj; preni, porti kun si, puŝi unu alian); kunligi, kunmeti (ligi, meti ion kun alia); kunsufiksa vorto (Z); kuntara (Z).
    1. Samtempecon: kundisĉiplo (kiu lernas samtempe); kunokazi.
    1. Samcelecon: kunmiliti, kunbatali, kunlabori, kunverki.

    RIM. La vortoj, kunmetitaj per tiu prepozicio, povas iufoje esti ne klaraj, ĉar tie la prefikso povas ludi du malsamajn rolojn: aŭ tiun de predikativo (kunveni: veni-ke oni estu-kunaj) aŭ tiun de adverbo (kunveni: veni kune). Plej bone estas, en ĉiuj dubaj okazoj, uzi pref-e la plenan adv-on kaj distingi tiel: kunveni (veni al kunigo) kaj kuneveni (veni ope); kunporti ombrelon (en promenado) kaj kuneporti ĉerkon (en enterigado).

    kun

    PMEG: [kun]

    Esprimoj

    Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno.
    Bujabeso kun ajlitaj krustetoj.
    Disputi kun iu pri io.
    divido kun resto.
    Foriri kun plenaj manoj.
    Identiĝi kun sia rolo.
    Infano kun orelo sensiva por muziko.
    Vesti sin kun gusto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    amkunveno,harmona kunulo,infima kunfaldo,kontraste kun,kun,kuna,kunagi,kunalie,kunaro,kunasekuro,kunaĵo,kunaŭtoro,kunbatalanto,kunbati,kunbekiĝi,kuncementiĝo,kuncerbumado,kundancant(in)o,kune,kune kun,kuneco,kunefiki,kunekzisti,kunenzimo,kunestado,kuneteni,kunfaldaĵo,kunfaldi,kunfaldo,kunfandi,kunfandiĝi,kunfluejo,kunflui,kunforĝi,kunfrapi,kunfrapiĝi,kungluaĵo,kunglui,kungrefti,kungregiĝi,kunhavi,kunhelpi,kunheredi,kuniga histo,kunigaĵo,kunigi,kunigo,kuniĝi,kuniĝkarpela,kuniĝo,kuniĝpetala,kuniĝpetaluloj,kuniĝsepala,kunjungi,kunkalkuli,kunkanti,kunkaptito,kunkonduki,kunkresk(iĝ)i,kunkreskaĵo,kunkrimulo,kunkudri,kunkulpulo,kunkuri,kunkuŝanto,kunlaborado,kunlabori,kunlandano,kunlernanto,kunligaĵo,kunligi,kunligo,kunludanto,kunmanĝanto,kunmeta,kunmeta bulbo,kunmeta frukto,kunmeta grapolo,kunmeta umbelo,kunmetado,kunmetaĵo,kunmeti,kunmetita,kunmetiĝinta,kunmeto,kunmiksitaĵo,kunnaskita,kuno,kunordi,kunordigi,kunordigilo,kunpaki,kunplekti,kunporti,kunporto,kunposedanto,kunpremi,kunpremilo,kunpremo,kunpreni,kunproduktado,kunpuŝiĝi,kunripetado,kunrul(ad)o,kunruli,kunsento,kunsidi,kunsido,kunstreĉi,kuntara,kunteksto,kunteniĝi,kuntiri,kuntiriĝi,kuntordi,kuntreni,kuntriki,kuntuŝiĝi,kunul(in)o,kunurbaĵo,kunvarianca,kunvarianco,kunvartito,kunvenejo,kunveni,kunvenigi,kunveno,kunveturi,kunvivant(in)o,kunvivi,kunvojaĝanto,kunvoki,kunvolvaĵo,kunvolvi,kunĉenado,kunĵuri,kunŝnuri,kunŝovi,kunŝuti,laborkunsido,malkune,nekunigebla,nekunmezureblaj,sekskuniĝi,surkunigi,tekunveno,vesperkunveno,ĉi-kune

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    biocenozo
    cementi (kunigi)
    en akompano de
    fasko (kunaĵo)
    fiki (sekskuniĝi)
    garbo (kunaĵo)
    kamarado (kunulo)
    koiti (sekskuniĝi)
    kolego (kunulo)
    kompano (kunulo)
    komplemento
    komunumo
    kopuli (sekskuniĝi)
    kunligi (kunigi)
    samcele (kune)
    samloke; en la sama loko (kune)
    samtempe (kune)
    unuigi (kunigi)

    Ankaŭ vidu:

    prepozicio, prefikso, sola.

    Iel rilatitaj:

    adaptx aglomerx aglutinx agregx agx akompanx akumulx amx apartx biocenozx celx cementx faskx federacix fikx garbx kamaradx koitx kolegx kompanx komplementx komunumx komunx kopulx ligx lokx partoprenx parx prefiksx prepozicix solx tempx unu veturx