kontrakti

*kontrakt/i

  1. [JURO] (pri) Interkonsenti, per interŝanĝo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj kaj devoj de la respektivaj partioj: kontrakti kun iu pri io; kontrakti pri rajtoj de komercado.
  1. [JURO] (tr) (evi) Aranĝi en formo de kontrakto: kontrakti liveradon por la armeo (B).
  • kontrakto
    Jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn kaj devojn: kontrakto pri vendo, pri farmoluo, pri donacoj, pri edziĝo.
    konvencio.
  • kontraktanto
    Persono aŭ organizaĵo kiu subskribas kontrakton: la Altaj Kontraktantoj (ŝtatoj, partoprenantaj en traktato).
  • kontraktaro
    La tuto de kontraktoj, ekz. de asekuristo.
  • laborkontrakto
    Kontrakto, laŭ kiu la laborprenanto devontigas sin fari laboron en la servo de la labordonanto kontraŭ salajro.

    kontraktx


    Iel rilatitaj:

    abonx adjudikx amx asekurx laborx ĉartx