flegi

*fleg/i (tr)

  1. Prizorgi iun malsanan aŭ malfortan: tage kaj nokte ŝi flegis la malsanan infanon (Z); virgulino flegu lin (maljunan Davidon) kaj dormu ĉe lia brusto (X); li estis tre atente flegata.
    kuraci, varti.
  1. Prizorgi ion kun amo: siajn florojn ŝi ne flegis (Z); nobeloj flegantaj grandajn lipharojn (G); flegi siajn versojn; (f) flegi sian popularecon; tiu teatro flegas la klasikan arton.
    bonteni.
  • flegado
    Agado de iu, kiu flegas.
  • flegant (in)o
    Tiu, kiu flegas pro helpemo, amo, kompato: ŝi fariĝis flegantino de la reĝo (X); la Morto levis sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantinon (la patrino).
  • flegist (in)o
    Tiu, kies metio estas flegi: hospitala, privata flegistino. [VIDU] fratino.
  • manflegi
    Manikuri.
  • piedflegi
    Pedikuri.

    flegi


    ambulanco, flegisto, sanetaristo.prizorgi.flegi la brutaron.noktoflegi.Nutri, dorloti, flegi (belan) esperon.
    ami. gardi. malsana. medicino. sana. zorgi.

    Iel rilatitaj:

    amx azilx gardx harx kombx kulturx malsanx medicinx sanx zorgx