frato

*frat/o

  1. Virseksa ido, rigardata rilate al la aliaj idoj de la samaj gepatroj: pli juna, pli maljuna, postnaskita frato; ĝemelaj fratoj; al ĉiu frato lian parton (Z); Jozef vendita de siaj fratoj; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (Z); li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato (Z); (f) mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj (Z).
  1. (vs) Viro rigardata rilate al la aliaj anoj de la homa familio: ĉiuj popoloj estas fratoj; frat' fraton atakas ŝakale (Z); homfratoj, kiuj vivos plu sur tero (K); elserĉi makulojn sur sia frato kaj esti blinda rilate sin mem (Z); Miaj fratoj! komencis la predikisto; venis mizero-helpu min, frato!, pasis mizero-for, malamato! (Z).
  1. Voknomo uzata interne de malvastaj komunumoj (ekz. unuaj kristanoj, esperantistoj ks): ili diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? (N); se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon (X); forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero! (Z); kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj! (Z); en danĝeroj de rabistoj, danĝeroj inter falsaj fratoj (N) (perfiduloj; lupo).
  1. Titolo donata al la anoj de kelkaj religiaj ordenoj, aŭ de kelkaj societoj: fratoj predikistoj (dominikanoj); la fratoj vizitantoj (framasonaj); la servantaj fratoj (ĉe monaĥoj); mi estas povra frato Lippo, simple.
  1. (f) Persono, amata kvazaŭ per frata amo: amiko fariĝas frato en mizero (X); mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan! (X).
  • frata
    1. Rilata al fratoj: frata amo.
    1. Tia, ke ĝi similas al rilato inter fratoj: esprimi fratan dankon al niaj belgaj samideanoj (Z); al frata la celo ni iru obstine (Z); ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate (Z).
  • frataro
    Tuto de la fratoj de ordeno aŭ societo.
  • frateco
    1. Parenceco inter fratoj.
    1. Ama, helpema, kvazaŭfrata sento al iu, aŭ ĝenerale al la tuta homaro, homamo: vivu la frateco de l' popoloj! (Z); finiĝi per ia danco de internacia frateco (Z); fratece sin ligi kun iu (Z).
  • frateto
    1. Karesa alnomo al pli juna frato. SIN. fraĉjo.
    1. Titolo de la franciskanoj.
  • fratiĝi
    Sin ligi kun iu fratece: mi trinkis kun li fratiĝon (Z).
  • *fratino
    1. Ina ido, rigardata rilate al la aliaj idoj de la samaj gepatroj: vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn (X); konsilu la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco (N); la naŭ Fratinoj (la Muzoj).
    1. Titolo donata al la aninoj de kelkaj religiaj ordenoj: fratinoj de la bonfarado, de Sankta Vincento de Paŭlo; en kelkaj landoj, oni vokas la flegistinojn fratino, eĉ se ili estas laikaj.
    1. Persono amata kvazaŭ per fratina amo: vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino! (X).
  • fratina
    Rilata al fratino: fratina amo (Z).
  • fratineto
    1. Karesa alnomo al pli juna fratino. SIN. franjo.
    1. Titolo de kelkaj monaĥinoj: la fratinetoj de la malriĉuloj.
  • fratulo
    Frato 4.
  • *bofrato
    Nomo, per kiu edzo montras la fraton de sia edzino, edzino la fraton de sia edzo, aŭ frato la edzon de sia fratino, aŭ edzo la edzon de la fratino de sia edzino.
  • *bofratino
    Nomo, per kiu edzo montras la fratinon de sia edzino, edzino la fratinon de sia edzo, aŭ fratino la edzinon de sia frato aŭ edzino la edzinon de la frato de sia edzo.
  • *bogefratoj = gebofratoj.
  • duonfrato
    Vd duonfrat.
    vic-.
  • *gefratoj
    La frato (j) kaj fratino(j) de iu persono: Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj (Z).
  • gebofratoj
    Bofrato kaj bofratino.
  • interfrata
    (milito) Okazanta inter homoj, kiujn oni povas konsideri fratoj.
  • interfratigi
    Interamikigi: la historio de la estonta interfratigita homaro (Z).
  • interfratiĝi
    Interamikiĝi fratece: interfratiĝa skirestado en Tirolo; la interfratiĝado inter armeo kaj la ribelantoj estas nepra kondiĉo de sukceso de revolucio.
  • vicfrato
    Vd vic-.
  • laktofrato, mamfrato
    Ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al la propraj idoj de ĉi tiu lasta.
  • militfrato
    Tiu, kiu militadis en intima kamaradeco kun iu.

    frato


    Esprimoj


    Amiko fariĝas frato en mizero.
    Farigi per sia frato sian malfacilan laboron.
    Frato fraton atakas ŝakale.
    Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bofratino, bofrato, bogefratoj, duonfrato, frata, frataro, frateco, frateto, fratina, fratineto, fratino, fratiĝi, frato, fratrio, fratulo, gebofratoj, gefratoj, interfrata, interfratigi, interfratiĝi, kunfrateco , laktofrato, mamfrato, militfrato, nutrofrato, vicfrato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ama
    bona
    helpema
    intima
    samutera

    amiko
    framasono
    fraĉjo
    homo
    ido
    kamarado
    persono
    ĝemelo

    ami
    familio
    gepatroj
    heredi
    titolo
    voknomo

    Eble rilatitaj:

    familio , framasono , frato , ĝemelo , homo , intima , kamarado , kompati , kuzo , nepo , nevo , onklo , patro , titolo ,

    Iel rilatitaj:

    -id agapx amikx amx bonx familix framasonx fratx helpx heredx homx internacix intimx kamaradx kompatx kuzx laktx monaĥx muzx nepx nevx nomx onklx ordenx patrx personx titolx uterx ĝemelx