fidela

*fidel/a

  1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon: fidela servisto (B), disĉiplo, edzino, partiano, hundo (Z), sendito (Z); amiko fidela estas trezoro plej bela (Z); fidela al siaj kolegoj, al siaj principoj; fidela estas Dio (N).
    lojala, fidinda, sindona.
  1. Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj: mi starigos por mi pastron fidelan (N); vi trovis lian koron fidela antaŭ vi (N); venkos tiuj, kiuj estas vokitaj, elektitaj kaj fidelaj (N); kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! (X).
  1. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta: fidela traduko (B), rakonto, raporto, memoro, bildo, portreto.
  • fidele
    En fidela maniero: stari fidele ĉe siaj principoj; fidele ripeti la komisiitajn vortojn; mian religion mi plenumadis fidele (Z).
  • fideli
    Konduti fidele.
  • fidelaĵo
    Ago, parolo de fidela homo: fari fidelaĵon al iu (Z).
  • fideleco
    Eco de iu, io fidela: konservi fidelecon al iu (Z); ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto (Z); la ringo, garantiaĵo de via fideleco (Z); fideleco de raporto, de traduko; fideleco de telekomunika transsendo; ricevilo, magnetofono de alta fideleco.
  • fidelulo
    1. Persono fidela: ne fidu fidelulon, fidu propran okulon (Z); li kunvokis siajn fidelulojn; ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon de fidelulo! (Z).
    1. Fidela kredanto: miaj okuloj estas turnataj al la fideluloj (X); muezino alvokas la fidelulojn al la preĝo.
  • malfidela
    1. Ne plenumanta siajn promesojn: la malfidela servisto (N); ĉu vi ankoraŭ dubas pri lia malfideleco?; malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? (Z); la kondukantoj de la E-ista movado neniam malfideliĝos al nia armeo (Z).
      apostato, perfida.
    1. Ne konforma al la vero, al la originalo: malfidela traduko, interpreto.



    fidela : kiu ĉiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraŭ tiu aŭ tio; precize konforma.
    Malestime, abrupte, malfidele turni la dorson al iu.
    malfidela memoro.
    aktoro. ami. bona. ĉiam. digno. edzo. estimi. falsi. fidi. forgesi. hundo. konstanta. preciza. principo. promesi. stari.

    Iel rilatitaj:

    aktorx amx bonx dignx edzx estimx falsx fidx forgesx hundx konstantx memorx precizx preĝx principx promesx spegulx starx ĉiam