filozofo

filozof/o (1)

  1. Scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion: pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj (Z).
  1. Praktike saĝa kaj trankvilanima homo, kiu pacience toleras la malfeliĉaĵojn: praktika filozofo (Z); ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? (Z).
  • filozofi (ntr)
    1. Pensi, paroli aŭ konduti kiel filozofo: rezonado kaj filozofado panon ne donas (Z); sen ia filozofado ĝi (la lingvo pola) metis la akcenton sur [...] (Z).
    1. Saĝe kaj trankvile vivi, tolerante kun pacienco la malfeliĉaĵojn.
  • filozofio (1)
    1. Scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado: la filozofio de Kantio, de Sartro.
    1. ĝenerala koncepto pri la mondo: tio ĉi estas la filozofio de via malespero (Z).
  • filozofia
    Rilata al filozofio.
  • filozofii (ntr)
    Esplori kaj pritrakti problemojn de filozofio.

    filozofx


    Iel rilatitaj:

    Abelardx Anaksagorx Aristotelx Averoesx Avicenx Bergsonx Dantx Demokritx afekcix akademix akcidencx amx antinomix antitezx cinikx konceptx moralx