distri

*distr/i (tr)

  1. Malhelpe deturni la menson de ĝia okupigo: la lernantojn distris zumado de muŝo; la urba bruo tro distras min.
  1. Deturni la menson de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin: mi provis min distri en la societo (Z); la kuracisto diras, ke mi distru min.
    malstreĉi, malenuigi.
  1. (ark.) Disigi: en la ĉambro estis distritaj multe da seĝoj (Z).
  • distra
    Kapabla distri: distra tempopasigilo.
  • distro
    Ago de io, kio distras, aŭ de iu, kiu distras.
  • distraĵo
    Tio, kio distras, amuzas: televidado estas pasiva distraĵo.
  • distriĝi
    1. Esti senatentigita.
    1. Esti amuzata: kiel oni distriĝu k la vivon al si agrabligu (G); bonhumore li per iliaj ŝercoj distriĝis volonte (G).
    1. (ark.) Disigi: ili distriĝis en la tutan landon (Z); la espero distriĝis kiel fumo (Z).
  • distriĝo, distriteco
    Stato de iu distrita.
  • distriĝema
    Ne kapabla fiksi sian atenton aŭ neatenta pro tro profunda medito: la grandaj sciencistoj estas ofte distriĝemaj.

    distri


    Iel rilatitaj:

    almanakx amx atentx bufonx feliĉx forgesx ludx ĝardenx