fervoro

*fervor/o

  1. Kora kaj arda penado por iu afero aŭ ies helpo: per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro (Z).
    entuziasmo, febro, pasio, flameco.
  1. Arda diligenteco, kaŭzata de religia kredo: al vi ni ne venas kun dogmoj de blinda fervoro (Z); pastro-monaĥo, kun fervoro (Z); fervoro pri via domo min konsumis (X); en la fajro de mia fervoro (X); li penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Judoj (X).
    fanatikeco.
  • fervora
    Arde, pasie diligenta: mi eĉ estis fervora sionisto (Z); fervora adepto (B); li ĉiam montris sin fervora por nia ideo; la Eternulo fariĝos fervora por sia lando (X); ilia morto estis kaŭzita de tro fervora enmiksiĝo (Z).
  • fervore
    En fervora maniero: ili plantis la kernon en florpoton, ili ĉe tio fervore laboris (Z); ili fervore remis (Z); preĝu kore kaj laboru fervore (Z); li fervore laboris por igi la registaron enkonduki [...] (Z).
  • fervori (ntr)
    1. Esti fervora pri afero, helpo: tro fervori estas danĝere (Z).
    1. Esti pasie sindonema al religia celo: li fervoris pri Mi inter ili (X); mi fervoris pro la Eternulo (X).
  • malfervora
    Tute ne entuziasma, malvarme rilatanta al io.
  • senfervora
    Akceptanta ion sed ne aktive apoganta ĝin: senfervora partiano.

    fervoro


    Iel rilatitaj:

    admirx amx apostolx ardx aspirx bigotx bolx fajrx penx rapidx varmx volx ŝatx