varma

*varm/a

  1. Estiganta la karakterizan sensaĵon, kiun produktas fajro: varma forno, plado, supo, suno, klimato, ĉambro, vetero; la animaloj kun varma ŝanĝo; havi varman lokon (Z); ĉu hodiaŭ estas varme? (Z); ĉi tie estas varme kaj komforte (Z). -ej/ 2.
  1. Perceptita de konscio kiel sidejo de la interna natura brulado (pp korpo aŭ korpopartoj): havi varman haŭton, varmajn manojn; senti sian kapon varma (pro febro); teni al si la piedojn varmaj.
  1. Konservanta la efikojn de la interna brulado kaj ŝirmanta kontraŭ ekstera vetero: varma lano, vesto, kovrilo; teni al si varme la stomakon (Z).
  1. (f) Plena de fervoro, de entuziasmo, de simpatio: varma amiko (Z), admiranto, partiano; (analoge) varma akcepto, danko, gratulo; homo kun mola kaj varma koro (Z); ŝi eldiris sian aflikton per varmaj vortoj (Z); lia manpremo estis varma kaj kora (Z); varma temperamento (inklina al amorado); li nin varme salutis.
  1. Plena de ekscito, de inciteco, de batalemo: varma disputo, batalo; (analoge) tio estis varma angulo (sur batalkampo); varma tago.
  1. (pp la odoro de ĉasata besto) Ankoraŭ freŝa, signifanta, ke la ĉasaĵo tie pasis antaŭ nelonge: varmaj spuroj; (analoge) [LUDOJ] vi estas varma (proksima al la serĉata objekto de la ludo).
  1. [BELARTOJ] Donanta impreson de varmo pro la viveco de la flavaj kaj ruĝaj koloroj: la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj.
  • varmo
    1. Sento, kiun kaŭzas la proksimeco de fajro, la elmeto al sunradioj ktp: ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn (Z); la varmo de febro; la varmo jam tute forlasis la mortanton.
    1. Alta temperaturo: ili sidis ĉe la varmo de hela fajro; la varmo de la ĉambro kaj la bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo (Z); mi amas la varmon de la nordlandaj someroj; la animala varmo (produktata en vivantaj korpoj per la interna katabolo); varmofrapo.
    1. [FIZIKO] Energiformo rilata al moviĝoj de la atomoj en materio: formiĝa varmo (varmoefekto ĉe formiĝo de unuo, ekz. molo, da substanco el la elementoj pritraktataj); specifa varmo (kvanto da varmo necesa, por altigi je unu varm-unuo la temperaturon de unu mas-unuo de difinita substanco;
      varmokapacito).

    RIM. En tiu senco oni konservas ĉe la kunmetaĵoj la 'o' de 'varmo', por eviti konfuzon: varmobedo, varmodomo, varmokapacito, varmokonduka, varmomaŝino, varmoondo ktp.
    termo/.
  • varmeco
    Eco de io varma: la varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo (Z); (f) la varmeco de liaj sentoj kontraŭ mi, de lia akceptado, de lia parolo min surprizis; meti en la diskuton multe da varmeco.
    ardo.
  • varmeca
    Rilata al varmo 2: la varmeca povo, valoro de materialo.
  • *varmega
    1. Tia, ke ĝia temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo: forĝu feron, dum ĝi estas varmega (Z); en la plej varmegaj landoj la suno faras el ili negrojn (Z); estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson! (Z).
    1. (f) Tre fervora, pasia: varmegaj kisoj; varmegaj lipoj kun malica koro (X); tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon (Z); la ofico estas unu el tiuj, kiujn mi plej varmege deziris ricevi (B).
    1. (f) Plena de tre forta ekscitiĝo: jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo-k nur unu homon ni perdis (Z); varmega disputo; (analoge) varmega pipro.
  • *varmege
    En varmega maniero: tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon (Z).
  • varmego
    1. Tro alta, malsaneca varmo de nia korpo: ŝian korpon bruligis varmego, naskiĝinta de malsato, sendormeco (Z); sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego (Z).
    1. Tre alta temperaturo de fizika korpo: en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni (Z); la varmego premis (Z) (sufokis).
    1. (f) Tre forta koremocio: brakumoj kaj kisoj de surpriza varmego.
  • varmejo
    Hejtata flordomo: varmejo por malsanemaj kreskaĵoj (Z).
  • *varmeta
    Iom varma; apenaŭ pli varma, ol nia korpo: lavi vundon per varmeta akvo (B); la forno estis nur iom varmeta (Z); (f) ĉar vi estas varmeta (nek favora, nek malfavora), mi elsputos vin el mia buŝo (N).
    tepida.
  • varmiga
    Kapabla havigi varmon: antaŭ ol la suno estos bone varmiga (X); la neĝo kuŝis varmige super la semitaĵo (Z).
  • varmigi
    1. Igi varma: ŝi varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn (Z); la limako ricevis la permeson varmigi sin en la suno (Z); varmigi al si la piedojn; la suno varmigas la teron (Z); varmigi sur brulilo la provtubon; varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton (Z).
    1. (f) Igi ekscita: la diskuto varmigis la kapojn; tiuj, kiuj sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino (X).
  • varmigilo
    Aparato, por varmigi la piedojn, la manojn ks: litvarmigilo.
  • varmiĝi
    1. Iĝi varma: la birdo estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis (Z); la ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmiĝi interne (Z).
    1. La aksoj varmiĝas dum la veturado (B).
    1. ĉe tiu penso lia koro varmiĝis.
  • varmumi (ntr)
    Eksenti doloran iritan sensaĵon, kiel per frotado de la vesto sur la haŭto: la gluteoj de bebo facile varmumas.
  • varmoeliga, varmoprodukta
    [KEMIO] (pp kemia reakcio) Produktanta varmon. SIN. ekzoterma.
  • varmoeniga, varmokonsuma
    [KEMIO] (pp kemia reakcio) Konsumanta varmon. SIN. endoterma.
  • varmeltena
    Tia, ke ĝi kapablas rezisti tre altan temperaturon: eltena plado, vitro.
  • varmoestiga
    [BIOLOGIO] Estiganta varmon en la organismo: lipidoj estas varmoestigaj.
    varmoproduktado, varmoreguligo.
  • varmokonduka
    Tia, ke ĝi bone kondukas la varmon: varmokonduka materialo.
  • varmoondo
    [METEOROLOGIO] Subita altiĝo de la aera temperaturo en tuta regiono.
  • ekvarmiĝo
    [MEDICINO] Subita kaj pasema varmosento, kiu iradas de la korpo al la kapo: la ekvarmiĝoj de la klimaktero.
  • *malvarma
    1. Estiganta la karakterizan sensaĵon, kiun kaŭzas glacio: malvarma marmoro, ĉambrego, lando; en la malvarma matena horo (Z); estis terure malvarme (Z); estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj (Z).
      frida.
    1. Perceptita de konscio kiel sidejo de nesufiĉa interna brulado: havi malvarmajn fingrojn; muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron (Z); kun blue malvarmaj lipoj ŝi preĝadis en la malplena preĝejo.
    1. Senemocia, senpasia, senpartia: kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco!; malvarma rezonado, diskutado (Z), prudento, stilo; malvarma oratoro; malvarme kaj trafe juĝi aferon.
    1. Ne montranta fervoron, favoron al iu aŭ al io: malvarma protektanto, akcepto; Ludovikino Z. akceptis ŝin multe pli malvarme kaj oficiale, ol antaŭe (Z).
      glacia.
  • malvarmo
    1. Sento inversa al varmo 1 kaj kiun kaŭzas la manko de fajro, la proksimeco de neĝo ktp: li tremis de malvarmo (Z).
    1. Malalta temperaturo: estis akra malvarmo; la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton (Z); tia malvarmo, ke ĝi fendas la ŝtonojn; la birdo certe mortis de malvarmo (Z); ŝi eksentis, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo (Z); el sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon (Z) (pf).
  • malvarmeco
    Eco de iu aŭ io malvarma: li montris al ni plenan malvarmecon.
  • malvarmega
    Ekstreme malvarma: Siberia malvarmego (B).
  • malvarmeta
    Tia, ke ĝi donas ne tro fortan malvarmon: malvarmeta blovo de la zefiro.
  • *malvarmeto
    Stato de tio, kio estas malvarmeta.
  • malvarmetigi
    Fari malvarmeta: la vento malvarmetigis liajn varmegajn vangojn (Z); ĉu vi neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? (Z).
  • malvarmigi
    Fari malvarma: malvarmigi trinkaĵon per pecetoj da glacio; (f) (la falo de Volapük) malvarmigis la mondon por ĉiu arta lingvo (Z); ili povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn (Z); tio malvarmigis lian fidon (B).
  • malvarmigilo
    Aparato por malvarmigi ĉambron, nutraĵojn kc.
  • malvarmigujo
    Fridujo.
  • malvarmiĝi
    Iĝi malvarma: li malvarmiĝis de longa atendo sur la strato; (f) mi esperas ke la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos (Z); ŝia amo jam malvarmiĝis; la okuloj de Ludovikino nun malvarmiĝis (Z).
    indiferenta.
  • *malvarmumi (ntr)
    Esti trafita de malsaneto pro elmeto al malvarmo.
  • *malvarmumo
    Tia malsaneto.
  • nevarma
    Tia, ke oni ĝin ne varmigis: bano en nevarma akvo; kunporti nevarman manĝon.
  • privarma
    Termika.
  • revarmigi
    Denove varmigi: tiun pladon oni devas ne revarmigi.
  • supervarmigi
    1. Trovarmigi.
    1. [TEKNIKOJ] (pp tre pura likvo) Varmigi ĝis super la boltemperaturo.
  • trovarmigi
    Varmigi trans la santaŭga temperaturo. SIN. supervarmigi 1.
  • brulvarmo
    [FIZIKO] La varmokvanto, kiu liberiĝas ĉe la forbrulo de certa kvanto da substanco.
  • fandovarmo
    [FIZIKO] La varmokvanto, necesa por fandi certan kvanton da substanco.
  • mezvarma
    1. Nek tre varma nek tre malvarma: mezvarma akvo, klimato.
    1. Havanta mezvarman klimaton: mezvarma Azio.
      milda.

    varma


    Esprimoj

    La animaloj kun varma sango.
    Lia manpremo estas varma kaj kora.
    Ĉi tie estas varme kaj komforte.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    varma,varmbakterioj,varmeca,varmeco,varmega,varmegbakterioj,varmege,varmego,varmegsanga,varmejo,varmeltena,varmeta,varmiga,varmigi,varmigilo,varmizola,varmizoli,varmiĝi,varmo,varmobanejo,varmobedo,varmobotelo,varmoeliga,varmoeniga,varmoestiga,varmokapacito,varmokonduka,varmokonsuma,varmoondo,varmoprodukta,varmoproduktado,varmoreguligo,varmoterapio,varmsanga,varmumi,brulvarmo,ekvarmiĝo,fandovarmo,malvarma,malvarmeco,malvarmega,malvarmeta,malvarmetigi,malvarmigilo,malvarmigujo,malvarmiĝi,malvarmo,malvarmsanga,malvarmsange,malvarmumi,malvarmumo,malvarmigi,mezvarma,nevarma,privarma,revarmigi,supervarmigi,supervarmigita likvo,trovarmigi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    agrabla
    ama
    arda
    ekvatora
    ekzoterma (varmoeliga, varmoprodukta)
    endoterma (varmoeniga, varmokonsuma)
    energidona
    entuziasma
    ekscita
    fervora
    frida (malvarma)
    glacia (malvarma)
    kara
    katabola
    kora
    milda (mezvarma)
    pasia
    ruĝa
    simpatia
    tepida
    termika
    tropika
    ĝentila

    boli
    bruli
    estingi
    fandi
    flagri
    hejti

    Siberio
    Suno
    alumeto
    cindro
    fajro
    fajrobrigado
    febro
    flamo
    fulgo
    fumo
    hejtoforno
    incendio
    kameno
    karbo
    klimato
    koremocio
    mazuto
    pipro
    radiatoro
    stovo
    temperamento
    temperaturo
    vetero
    ŝtipo

    Ankaŭ vidu:

    apartamento, domo, fenestro, konstrui, kuiri, meblo, pordo, vetero

    Iel rilatitaj:

    -uj Arsonvalx Siberix Sunx adiabatx aglomerx agrablx akceptx akvx alumetx amx antracitx apartamentx ardx asbestx aŭtoklavx banx bolx botelx brilx brulx cindrx degelx domx ekscitx ekvatorx ekzotermx emocix endotermx energix entuziasmx estingx fajrx fandx febrx fenestrx fervorx fizikx flagrx flamx fornx fridx frostx fulgx fumx glacix hejtx incendix kamenx karbx karx katabolx klimatx konstrux korx kuirx litx lumx malvarmumx mantelx mazutx meblx meteologix mildx olex pasix piprx pordx radiatorx rigardx ruĝx saŭnx simpatix somerx stovx temperamentx temperaturx tepidx termikx termometrx tropikx vestx veterx vintrx ĝentilx ŝtipx