fini

*fin/i (tr)

  1. ĉesi fari; ne daŭrigi plue ian agon: li finis beni (X), paroli (Z), raporti (X), trinki (Z); kaj li serĉis: de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis (X) (sk. serĉi); se mi legos en ĉiu tago po 5 paĝoj, mi finos (sk. legi) la tutan libron en 4 tagoj (Z); la reston vi poste al mi finos (Z) (sk. rakonti); (abs) finu do, mi petas! (Z); kiu komencas tro frue, finas malfrue (Z).
  1. Konduki ian aferon ĝis la punkto aŭ tempo, kiam ĝi estas kompletigita: kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon (Z); por ke ni povu fini la aferon kun la kontrakto (Z); fini sian vivon (Z); fini libron, poemon, raporton, leteron; li ne finis sian penson kaj silentiĝis (Z); la kurso, kunsido, meso estas finita; la dorna vojo de la honoro estas finita! (Z); unu, du, tri, kvar, finita la far'! (Z); (analoge) mi eniris en la universitaton, kiun mi finis en 1879 (Z); li nur finu la ok klasojn de la gimnazio! (Z).
  1. Uzi ion kiel finan parton de ago: komenci per Dio kaj fini per diablo (Z); oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj (Z); per tio ni finos (Z).
  1. Konsistigi la lastan parton de io: komuna kantado finis la kunvenon; tiu konkludo finas inde vian paroladon; Machiavelli finas la vicon de tiuj grandaj homoj (Z).
    fermi, kroni.
  • fino
    1. ĉeso aŭ ĉesigo de ago: la fino de ĝojo estas malĝojo (X); elektadis sen fino (Z); meti finon al bela sonĝo (Z), al la demando pri ŝanĝoj (Z); fari finon al la konstanta stato de necerteco (Z); al lia vivo estis farita fino (Z); ĉio havas finon (Z); (speciale pp ĉeso de vivo) vi havos tre malbonan finon (Z); infana inklino restas ĝis la fino (Z).
    1. Lasta parto de ia ago aŭ daŭro: disputu komence, vi ne malpacos en fino (Z); ĝemu, kaj ploru sed ĝis fino laboru (Z); post la fino de la batalo (Z); la fino kronas la verkon (Z); morto estas la fino de ĉiu homo (Z); en la fino de 1889 mi restis sen kopeko (Z); la fino de kanto, de promeno; venis fino al mia latino (Z) (farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el embaraso); bona vino al la fino (Z) (plej bona venas la lasta); ĝis la fino de la monato.
    1. Lasta parto de objekto; plej malproksima parto de loko: la fino de libro, de kajero; fino de vorto (Z); la anĝelo etendis la finon de la bastono kaj ektuŝis la viandon (X); ŝi kunprenis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko (Z); loĝi en la fino de la mondo (Z), en la fino de sia kampo (X); en la fino de la dezerto (Z); ĉe la fino de la orienta strato (Z), ĉe unu fino de la strateto (Z); ili ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj (Z); finetoj de la piedoj (Z).
      ekstremaĵo.
    1. [MATEMATIKO] (pp intervalo) Unu el la ekstremaj punktoj de la intervalo (finpunktoj): la finoj de la intervalo (a,b) estas a kaj b.
  • fina
    Konsistiganta finon: la fina bato (Z) (finofara); la finaj tonoj de ario, en la fina parto de lia parolado.
  • fine
    1. ĉe la fino (tempe aŭ loke); laste: unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro kaj fine la kongresanoj; fine, sed certe ne malplej grave (Z).
    1. Post longa atendado: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos (Z); kiam li fine enlitiĝis, li ordinare [...] (Z); sed fine, dank' al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti pli favora (Z).
  • finfine
    Insista formo por fine 2: ĉu finfine vi decidiĝos?
  • finado
    Ago de finanto.
  • finaĵo
    [LINGVOSCIENCO] En E. , morfemo, devige markanta la finan limon de vorto (finaĵo nula en 'ĵus', finaĵo 'o' en 'dormantino', finaĵo 'is' en 'naskiĝis' ktp).
    postfinaĵo.
  • finigi
    1. Fari, ke io finiĝu: li finigis iliajn tagojn en vanteco (X).
    1. Fari, ke iu finu ion: li finigis la interrompitan romanon per kolego de la mortinta aŭtoro.
  • finiĝi
    1. ĉesi: kiam finiĝis tiu jaro (X); nun finiĝas mia klereco (Z); kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos (Z); finiĝanta vivo, ceremonio, epoko, eklipso.
      agonii, morti, pasi, velki, estingiĝi, ruiniĝi.
    1. (+ per) (pp daŭra ago) Havi kiel lastan parton: per tio ne finiĝas ankoraŭ la fleksebleco de la lingvo (Z); la unua kunsido finiĝis per la E-a himno; kaj eĉ l' eterna statutbatal' finiĝas per la plej harmonia bal' (ŝ); la entrepreno finiĝos per pura fiasko.
    1. (+ per) (pp objekto, spacaĵo ks) Havi kiel ekstreman parton: ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto (Z); prepozicio, kiu finiĝas per vokalo (Z).
  • *finiĝo
    1. Alveno al la fino: ĉe la finiĝo de tiel longa vojaĝo; la finiĝo de la mondo (Z) (kiam ĉio vivanta mortos).
    1. = finaĵo.
  • finita
    1. Tute preta, definitive elfarita: finita kaj glatigita (Z) (oni ne plu parolu pri ĝi!); finita verko.
    1. (evi) = [MATEMATIKO] finia.
  • finulo
    Tiu, kiu staras ĉe la fino: la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj (X).
  • finizi
    [MATEMATIKO] Provizi per finoj: la finizita rekto (la intervalo (- 0, + 0)).
  • finofara
    Faranta finon al, definitive ĉesiganta: doni la finofaran baton al iu (Z); finofara decido.
  • alfinigi (Z)
    Konduki ion al ĝia fino: kion vi komencis vi povas facile alfinigi (Z).
  • misfino
    [KOMPUTIKO] ĉesigo de la plenumado de komputila programo pro eraro.
    kolapso.
  • nefinita
    Tia, ke ĝi ne atingis sian finon: nefinita simfonio, letero; (la frazo) haltis nefinita (Z).
  • postfinaĵo
    [LINGVOSCIENCO] En E. , morfemo, kiu povas sekvi finaĵon: 'j' kaj 'n' estas la du postfinaĵoj de E.
  • senfina
    Ne havanta limon, mezuron: senfina ĝojo (Z), amo (Z), sopiro (Z); li ŝerce respondis per senfinaj riverencoj (Z); la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco (Z).
  • senfine
    Tiel longe, ke oni ne vidas finiĝon: la tuta societo senfine kriis kaj bruis (Z); melku bovon senfine, li lakton ne donos (Z); se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos (Z).
  • linifino
    [KOMPUTIKO] Stirsigno indikanta la finon de linio en teksta dosiero aŭ datena transsendo.
    Askio.
  • mondfino
    Finiĝo de la mondo: en la tago de la mondfina juĝo (Z).
  • semajn (o)fino
    La du lastaj tagoj de la semajno, kiel ripoztempo.
  • monatfino
    La lastaj tagoj de monato, en kiu oni i.a. reguligas la kontojn.
  • velkofino
    [MUZIKO] Fino de registrita muzikpeco, en kiu la muziko iom post iom mallaŭtiĝas ĝis kompleta silentiĝo.
  • RIM. 'fin' estas uzata pref-e, por esprimi la plenumitecon de la procezo: la militoj ruinigis nian landon, sed la ora komerco finmortigos ĝin (B); mi finteksis mian vivon (X); mi havas la intencon komenci (post la fintraduko de la Biblio) longan serion da artikoloj (Z).
    el III. 2.

    fini


    Esprimoj

    Benzino finiĝas.
    El la lernantoj nur malmulta elcento finas la studadon.
    Ili geedziĝis kaj ili kunvivis feliĉa] por ĉiam (fino de fabeloj).
    Kalkuli la kasmonon en la fino de la tago.
    Kalkulo algebra, infinitezima, diferenciala.
    Laboro finita, ripozo merita.
    Meti finan punkton al la polemiko.
    Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.
    Nombro para, nepara, finia, nefinia.
    Okupi la honoran lokon ĉe la tablo, la supran finon de la tablo.
    Oni komencas per ŝteletoj, oni finas per ŝtelegoj.
    Oni plu serĉas, kion li diris, kiam li finis paroli.
    Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj.
    Senfina estas la nombro de stultuloj.
    Senfina litanio da plendoj.
    Submetiĝo, senfina cedado al la edzino.
    Surtabligi la fruktojn (en la fino de la manĝo).
    Tiu unua sukceso estas bona auxguro por la fina venko.
    Venis fino al lia gloro.
    Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
    Via abono finiĝas en majo.
    Ĉio havas finon.
    Ĝis la fino de la proceso,la akuzito malkonfesis la krimon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alfinigi,fina,finado,finaĵo,fine,finfine,fini,finigi,finita,finizi,finiĝi,finiĝo,fino,finofara, finspurto, finstacio,finulo, linifino,misfino, monatfino, mondfino,nefinita,postfinaĵo, semajn(o)fino,senfina,senfina ŝraŭbo,senfine, trakfina baraĵo, velkofino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    agonii
    ekstrema
    estingiĝi
    finalo
    finia vico, finilonga vico
    finia
    fermi
    kroni
    finialo
    finio
    infinita
    infinitezima kalkulo
    infinitezimo
    infinitivo
    infinito
    kompletigi
    lasta
    malfinia, nefinia
    malfinio, nefinio
    morti
    pasi
    ruiniĝi
    semajnfino
    velki
    ĉesi

    daŭri

    Ankaŭ vidu:

    finalo finia finialo finiŝo finitivo infinito infinitezimo infinitezimo fermi. kalkuli. komenci. kvanto. pli. preta. punkto. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -a -as -e -i -is -n -o -os -u -us adiaŭ aferx agonix amx apendicx apokalipsx apokopx daŭrx definitivx ekstremx estingx fermx finalx finialx finitivx finix finiŝx flankx fojx infinitezimx infinitivx infinitx interrompx kalendarx kalkulx komencx kompletx kronx kvantx lastx limx linix monatx mondx mortx pasx pli pretx punktx ruinx semajnx sen spurtx stacix tempx trakx velkx vostx ĉesx ĉiam