frandi

*frand/i (tr)

Manĝi (ion delikatan) ne pro malsato, sed nur pro plezuro: la infanoj frandis peceton de torto (B); ŝi ĉiam frandas bombonojn aŭ ĉokoladajn trufetojn; la vermoj frandu lin! (Z); (f) la tiutempaj Helenoj frandis la pirataĵojn.
drinki, ĝui, delektiĝi.
  • franda
    1. (io) Delikate loganta la guston.
    1. (io) (f) Tre alloga: la promeso de tiel franda titolo logis multajn (Z).
  • frandado
    Ago de frandanto.
  • *frandaĵo
    Delikataĵo, kiu logas la guston: glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo (Z); li liverados frandaĵojn al reĝoj (X); kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, senfortiĝas nun pro malsato (X); salitaj frandaĵoj (ĉipsoj, salitaj ternuksoj, krakenoj ks).
    lekaĵo.
  • frandema
    Havanta inklinon al delikataj bongustaĵoj: bona kuiristo devas esti frandema; dika, frandema parokestro.

    frandx


    ŝati

    Iel rilatitaj:

    agrablx amx bonx kukx manĝx sukerx ĉokoladx ŝatx