preferi

*prefer/i (tr)


Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia: la viroj preferas la blondulinojn; mi preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno (Z); sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn! (Z); mi preferis tion ĉi ne fari (Z); tion mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj (Z); preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintaj (X); preferi morti ol senhonoriĝi; aŭ eble vi preferas, ke mi publikigu miajn projektojn en ia gazeto alia? (Z); ŝi ĉiam estis lia preferata infano; mia preferata libro.
  • prefero
    Opinio de tiu, kiu preferas: doni sian preferon al unu projekto; havi preferon por iu.
  • prefera
    Stariganta preferon por iu (j): prefera tarifo; prefera voĉdonado (en kiu la voĉanto povas indiki interne de listo sian preferon por unu elektoto).
  • prefere
    En maniero prefera: prefere neniigi nian domon per fajro, ol permesi, ke ili mizere pereu (Z); uzu aviadilon prefere al ŝipo.
  • preferinda
    Tia, ke oni devas ĝin preferi: skriba respondo estas preferinda (B); ĉio estus preferinda al tia submetiĝo; preferinde estus, se vi mem ŝin akceptus.
  • preferindeco
    Eco de io preferinda: la loko havas tiun preferindecon, ke ĝi ebligas [...] .
    avantaĝa, favora, profita.

    preferi


    ami, aprezi, doni la preferon al, elekti, frandi, kerubo, laŭprefere, mi bonvolaskredi ke, mi dezirus ke, mi emas kredi ke, mi esperas ke, pli boneestas ke, pliamo, preferi ol, prefero, ŝati,

    Iel rilatitaj:

    abomenx amx biasx bonx donx elektx esperx karakterx volx voĉdonx ĝentilx ŝatx