atesti

  • (iu) Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: mi atestas al vi mian indignon (Z); atesti la subskribon de iu; mi atestas, ke estas neniu dio krom Alaho, k Mohamedo estas la profeto de Alaho (kredkonfeso de la islamanoj); Paŭlo [...], atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo (N).
    aserti, konfirmi, aŭtentikigi.
  • [juro] (iu) Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto: mi atestos pri vi (X); mi atestas, ke la akuzito ĉeestis la kunvenon; (f) la signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili (X); atesti favore al iu.
  • (io) Esti la signo, la pruvo de io: la egalmezura spirado de la infano atestas dormon trankvilan (Z); griza barbo saĝon ne atestas (Z); via hezito mem atestas, ke vi mensogas.
  • atesto
  • Ago, vortoj aŭ skriboj de iu, kiu atestas: alvoki la ateston de ĉiu, kiu partoprenis (Z); fari ĉe la juĝejo sensacian ateston; doni al iu bonegajn atestojn; ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston (X); elmeti atestojn kontraŭ iu (Z).
  • Signo, pruvo de io: ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro (Z); unua atesto estas la vesto (Z); la statistiko liveras pri tio elokventan ateston.
  • Dokumento, per kiu respondeculo atestas pri io: atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado); vi eble posedas ateston de trapaso de iu el la plej altaj lernejoj (Z); dankatesto, deponatesto, naskiĝatesto, ricevatesto, sanatesto, ŝuldatesto.
  • atestaĵoj
    Tuto de la atestoj en proceso: pruvi per atestaĵoj.
    indikaĵoj.
  • atestanto
    Persono, kiu, vidinte aŭ aŭdinte okazaĵon, povas atesti pri ĝi: ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua ekbato kontraŭ tiuj muroj (Z); vi estas atestantoj, ke mi aĉetis [...] (Z); lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano (X); li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto (X).
  • atestigi
    Alvoki iun kiel atestanton: mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon, ke vi rapide pereos (X).
  • atestilo
    Atesto 3.
  • deponatesto
    Dokumento donata al deponanto, por ebligi al tiu ĉi poste depreni la deponaĵon.
  • kulpatesto
    Pruvo de kulpeco: sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto (Z).
  • pagatesto
    Kvitanco.
  • ŝarĝatesto
    Konosamento.
  • ŝuldatesto
    Dokumento, per kiu iu persono deklaras sin ŝulda al iu je io.
    akcix , amx , -ant , certx , ekzemplx , kondamnx , pagx ,

    Iel rilatitaj:

    -ant akcix akuzx amx aŭtentx certx depozicix dokumentx ekzemplx garantix juĝx kondamnx konfirmx konosamentx kulpx kvitancx mensogx pagx pruvx tribunalx verx ŝuldx