okulo

*okul/o

  1. Organo de vidkapablo: [ANATOMIO] ĉe la mamuloj okulo konsistas el okulbulbo (SIN. okulglobo), la bazo de opta nervo, kaj akcesoraj organoj (palpebroj, okulharoj, brovoj, motoraj muskoloj, glandoj, ligamentoj k.a.); levi (Z), mallevi, movi (Z) la okulojn (Z); li fermis duone la okulojn (Z); rigardi per larĝe malfermitaj okuloj (Z); sablero enfalis en mian okulon (Z); vi ricevus polvon en la okulojn (Z); teni la okulojn malfermitaj (batali kontraŭ dormemo); en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo (Z); okulon pro okulo, denton pro dento (X) (egala repago); (f) kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas (Z) (ambiciulo malsukcesos). SIN. oftalmo.
    iriso, korneo, kristalino, retino, skleroto, vitreo, okulbulbo, okulglobo. [VIDU] okulfundo, orbito.
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel parto de la fizionomio: havi bluajn, nigrajn, verdajn okulojn; lacaj, ruĝrandaj, bluringaj okuloj; kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! (Z); ĉu estas io, kion mi ne farus por viaj belaj okuloj?
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de atento kaj intereso: al la okulo prezentiĝas vasta dezerto (Z); tuj falis, en la okulojn tute nova fortepiano (Z); ili povas kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj (Z) (
    blinde); streĉi la okulojn (Z); direkti siajn okulojn al iu (Z); mi turnas la okulojn de la amikoj sur tiuj ĉi punktoj (Z); okulo ĉion pririgardas (Z); sekvi iun per la okulo; verkante la regularon, mi havis antaŭ la okuloj (priatentis) la specialan situacion de la afero (Z); foriru de antaŭ miaj okuloj!; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis (Z); kovri al si la okulojn kontraŭ (por ne vidi) la ekzistanta danĝero (Z); malfermi la okulojn al iu (forigi la iluziojn kaj montri la efektivan realaĵon;. [VIDU] vualo); tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojn (Z); ( [VIDU] frapi 4); ŝuti polvon en la okulojn (Z); iafoje oni devas okulon fermeti (Z) (ne esti tro severa); fermu la okulojn kontraŭ negravaj plendoj (Z); ne kredu al orelo, kredu al okulo (Z) (ne onidiron, sed propran observon); okulo de mastro, pli ol beno de pastro (Z); en la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas bone alaspekta (Z); vi jam aspektas kiel doktoro almenaŭ en miaj okuloj (Z); (f) antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis vido (Z).
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: malgajaj okuloj (Z); ŝiaj okuloj radiis (Z); iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj (Z); la steloj lumis kiel la okuloj de amantaj paroj (Z); du okuloj plenaj de amo rigardis lin (Z); Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj (Z); el la ĝis nun sekaj okuloj de M. ekfluis larmoj (Z); kun okuloj de juneco ĝi rigardas alia mondvojo (Z); avidege ĵeti okulon al io (Z); tuta jam sata, sed okulo malsatas (Z); timo havas grandajn okulojn (Z) (gravigas ĉion); havi okulojn pli grandajn ol la ventro (Z) (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi); de l' koro spegulo estas la okulo (Z); ne iru okuloj super la frunto (Z) (ne fieru); ĝi plaĉis al liaj okuloj (X) (li ekamis ĝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo (X).
  1. [AGRIKULTURO] Burĝono.
  • okula
    Rilata al okulo (j): okula malsano, atestanto.
  • okuli (tr)
    [AGRIKULTURO] Grefti, uzante greftaĵon konsistantan el okulo 5. SIN. burĝongrefti.
    inokuli.
  • okuladi (Z) = okulumi.
  • okulero
    Omatidio.
  • okuleto
    1. Okulo kun aparta ĉarmo: tiuj bubetoj, kun la ĝojaj ridantaj okuletoj (Z); fari al ŝi la amajn okuletojn (Z).
    1. Eta truo por laĉo, ŝnureto: okuletoj de korseto, de velo.
  • okulisto, okulkuracisto
    Oftalmologo.
    optikisto.
  • okulumi (ntr)
    ĵeti rigardon, eventuale amdeziran, al iu.
    palpebrumi.
  • okulbulbo, okulglobo
    [ANATOMIO] (bulbus oculi) La globa parto de la okulo, sen la opta nervo kaj la akcesoraj organoj.
  • duokuleca
    Rilata al la opa agado de du okuloj: la duokuleca vidado.
  • senokula
    Ne havanta okulojn: senokulaj fiŝoj.
  • unuokula
    1. Perdinta la kapablon uzi unu el siaj okuloj: Hanibalo estis unuokula.
      blinda, straba.
    1. Havanta nur unu okulon: la Ciklopoj estis unuokulaj.
  • unuokuleca
    Rilata al la agado de unu okulo: unuokuleca vidado.
  • aglokula
    Havanta tre akrajn okulojn.
  • bovokulo
    Ronda malgranda fenestro.
  • grasokulo
    [KUIRARTO] Grasglobeto, flosanta sur supo aŭ buljono.
  • katokulo
    Var. de kvarco kun ŝanĝiĝemaj blanketaj rebriloj pro enteno de asbestaj fibroj.
  • malicokula
    Havanta, laŭ vastigita superstiĉo, la kapablon sorĉe misefiki nur per la rigardo.
  • migdalokula
    Havanta okulojn, kies ekstera angulo estas pinte eltirita.
  • nudokule
    Per la nura rigardo, sen helpo de optikaj instrumentoj.
  • talpokula
    Tre miopa aŭ preskaŭ blinda.

    okulo


    Esprimoj

    Avidege ĵeti okulon al iu.
    Blanko de l'okuloj.
    Blinda de naskiĝo.
    Buŝon kaj okulojn disstreĉi pro miro.
    En fremda okulo ni vidas ligneron (spliton), en nia ni trabon ne vidas (ne rimarkas).
    Esti vigla kaj bonvida.
    Fali en la okulojn.
    Fari la amajn okulojn.
    Fermi la okulojn.
    Fidu propran okulon.
    For de miaj okuloj!
    Gardi ion kiel la pupilon de siaj okuloj.
    Havi bluaĵojn sub la okuloj ; blue kadritajn okulojn.
    Havi fremdan korpon en la okulo.
    Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro.
    Havi malbonajn okulojn.
    Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
    Iriso (kun la pupilo).
    Kapti la atenton de iu.
    Kovri al si la okulojn.
    Kredu al mi, tielajn (ratojn) mi neniam vidis.
    Kuntiri, kunŝovi la brovojn.
    Kuraĝi rigardi iun en la okulojn.
    La bildo formiĝas sur la retino.
    La flama brilo de liaj pupiloj.
    La flava makulo de la retino.
    La povo de akomodo de la homaj okuloj.
    Lia okulo brilis per ekstazo.
    Liaj okuloj ronde malfermiĝas.
    Miopa, presbiopa, hipermetropa, anastigmata.
    Morti de envio (ĉar) : ju pli da havo, des pli da pravo.
    Ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
    Ne kredi al siaj okuloj.
    Neniam li venu antaŭ miaj okuloj.
    Neniam plu lin mi vidu.
    Observi kun atentaj okuloj.
    Okulisto (oftalmologo).
    Okulo al okulo, vizaĝo al vizaĝo.
    Okuloj nigraj, bluaj, verdaj, ametistaj, brilaj (brila okulparo),
    Okuloj radias, haltas sur io, gluiĝas al io, ĵetas fulmojn, ronde
    Okulojn levi, mallevi, fermi, direkti al, streĉi levi petege, bendi (al iu).
    Okulon pro okulo - denton pro dento.
    Okulon pro okulo, denton pro dento.
    Okulvitroj senkadraj.
    Oni ne vidis unu la alian.
    Pentritaj brovoj.
    Perdi la lumon (blindiĝi).
    Pli da okuloj, pli da certeco.
    Propraokule konvinkiĝi pri io.
    Ridas blindulo pri lamulo.
    Rigardi malafable, de proksime, malantaŭen, ĉirkaŭen, kun riproĉo, tra la seruro
    Rigardi per ambaŭ okuloj.
    Sablero enfalis en mian okulon.
    Skribi brajle.
    Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro (kiu) ŝutas polvon en la okulojn (por blindmirigi).
    Strabismo (diverĝa, konverĝa).
    Surmeti kontaktlensojn.
    Surmeti, alŝovi okulvitrojn proksime al la okuloj.
    Teni la okulojn en streĉo.
    Tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojn.
    Trabori iun per la okuloj.
    Trafita de blindeco.
    Vindi, kovri al si la okulojn (por ne vidi).
    Ĵeti fulmojn per la okuloj.
    Ŝuti pulvon en la okulojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aglokula, bovokulo, duokuleca, gazelokula, grasokulo, katokulo, malicokula, migdalokula, nudokule, okula, okuladi, okulakvo, okulario, okulblanko, okulbulbo, okuldento, okulero, okuleto, okulfajro, okulfrap(ant)a, okulfundo, okulglobo, okulharoj, okuli, okulisto, okulkavo, okulkroĉa, okulkuracisto, okullenso, okulmezure, okulo, okultrompe, okulumi, okulvidebla, okulvitroj, okulŝildo, okulŝirmilo, senokula, talpokula, unuokula, unuokuleca

    El la malnova greka ὠψ (okulo, vido)

      akromatopsia, ampelopso, anopsio, aŭtopsio, biopsio, ciklopo, dioptrio, dioptro, feroca, hemianopsio, inokuli, katadioptriko, nekropsio, okulario, , optiko, opto, rodopsino,

    Partoj de okulo


    blanko
    brova arko
    brovo
    iriso
    komisuro
    konjunktivo
    kornea makulo
    korneo
    koroido
    kristalino
    larmodukto
    lenso
    malsupra (infra) palpebro
    okul-globo
    okulharo
    okulo-motoraj muskoloj
    orbito
    palpebro
    prunelo
    pupilo
    retino
    skleroto
    supra palpebro
    uveo
    vida (opta) nervo
    vida (opta) papilo kun blinda punto
    vitreo
    ĉambro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    blinda
    daltonismo
    evidenta
    lakrimala
    miopa
    niktalopa
    okulfrapa
    okuloj arogantaj, lacaj, bluringaj, larme humidaj, ruĝaj (de ploro), dilatitaj (de teruro)
    okuloj klaraj, malklaraj, flamaj, ardaj, inteligentaj, parolantaj, revantaj
    okuloj malfermitaj, ŝvelitaj
    okulvidebla
    presbiopa
    okulmezure
    senpage
    admiri
    akomodi
    blufi
    celi
    fermi
    flankrigardi
    foti
    gapi
    gvati
    inokuli
    malfermi
    observi
    okule fulmi
    palprebrumi
    plori
    rigardi
    rimarki
    speguli
    strabi
    sveni
    vidi
    ŝtelrigardi
    albugo
    amaŭrozo
    bildo
    burĝono
    ciklopo
    diplopio
    ekstazo
    ektropio
    ekzoftalmio
    fistulo
    fotografio
    glabelo
    glaŭkomo
    hordeolo
    kapo
    katarakto
    kisto
    kolirio
    koloro
    korpo
    kseroftalmio
    larmo
    leŭkomo
    linko
    lumo
    nazumo
    nervo
    oftalmo
    okulbanilo
    okulharoj
    okulmuko
    okulvitroj
    okulŝirmilo
    optika nervo
    optikisto
    optiko
    retina disiĝo
    stafilomo
    talpo
    uveito
    vero
    vitro
    vitrokulo
    vualo

    elŝoviĝas el la kavoj

    Iel rilatitaj:

    Argusx Daltonx admirx akomodx akromatopsix akrx albugx amaŭrozx ambliopx ametropx ampelopsx amx anizometropix anopsix aŭtopsix bildx biopsix blankx blindx blufx bovx brajlx brovx bulbx burĝonx celx ciklopx dioptrix dioptrx diplopix direktx ekstazx ektropix ekzoftalmix evidentx fenestrx fermx ferocx fistulx flavx fotografix fotx fulmx gapx glabelx glaŭkomx globx gvatx hemianopsix hordeolx inokulx irisx kapx katadioptrikx kataraktx katx kistx klarx kolirix kolorx komisurx konjunktivx kornex kornx koroidx korpx kristalinx kseroftalmix lakrimalx larmx lensx leŭkomx linkx lumx miopx nazx nekropsix nervx observx oftalmologx oftalmx okularix omatidix optikx optx orbitx organx palpebrumx palpebrx plorx presbiopx proksimx prunelx pupilx retinx retix rigardx rimarkx rodopsinx sklerotx spegulx stafilomx strabx svenx talpx uvex verx vidx viglx vitrex vitrx vizaĝx vualx ĉambrx