-in¹

*-in/¹


I- Sufikso montranta:
  • A. estaĵon, apartenantan al la sekso organizita por gravediĝi kaj naski, kaj almetebla:
    1. al bestonomoj: bovino (Z), kokino (Z), katino, hundino,

    azenino, kamelino; virŝafoj kaj ŝafinoj ktp.
    1. al homaj parenconomoj: patro kaj patrino (Z); filino (Z), fratino

    (Z), kuzino, onklino (Z), avino (Z); infanoj kaj infaninoj (Z).
    1. al nomoj esprimantaj kvaliton, funkcion ks: amatino, belulino,

    karulino, virino; reĝino, princino, kuracistino (Z); posedantino
    (Z); instruistino (Z).
    RIM. 1 Kiam la rad. mem signas virinan individuon, oni ne uzas la suf-on (amazono, subreto, matrono, Madono, muzo ks) malgraŭ kelkaj kontraŭaj ekz-oj de Z.
    RIM. 2 Oni renkontas en poezio formojn resumajn, en kiuj 'in' ligiĝas senpere al ec-morfemo (belino, virgino (G)), sed tio estas tolerebla nur, se tiuj morfemoj estas tradicie ligitaj kun la ideo de persono.
    1. al propraj nomoj, por devenigi viran nomon el vira: Paŭlino

    (Z); Johanino (Z); Ludovikino ktp.
  • RIM. 3 Nomoj de virinoj aperas ankaŭ sub nacilingva formo: Marta (Z), Helmi.
    njo.
  • B [TEKNIKOJ] pecon, en kiun oni enmetas alian pecon: ŝraŭbino.
    ining/, ĵako.
  • II- Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
  • ino
    Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj kaj iliaj inoj (Z); la plej danĝera homo-malbona in' en domo (Z).
    femalo, masklo.
  • ina
    1. [KOMUNUZO] Havanta la sekson de ino: inaj organoj; inaj floroj.
    1. [BELETRO] (pp rimo aŭ verso) Finiĝanta per senakcenta silabo (ekz. oro/koro).
      vira ².
  • -in/²
    [KEMIO] [FARMACIO] Sufikso , uzata por tradiciaj nomoj de substancoj:
  • 1 eltiritaj el la respondaj aĵoj: johimbino, kokaino, kolĉikino, inulino, penicilino, insulino ktp.
    1. devenantaj el karakterizaj ecoj: globino.
  • -in/³
    [KEMIO] Sufikso , montranta la ĉeeston de unu triobla ligo ĉe nesaturitaj hidrokarbonoj: etino, propino, butino, pentino ktp.

    -in

    PMEG: [in]

    Bato de patrino ne longe doloras. Dilatiĝo de vagino ĉe la akuŝo. Kokino metas, demetas, ellasas ovojn, kovas. Por la Hinduoj bovino estas sankta. Vidvino post homo, kiun mi konis.
    femalo. masklo. sekso.
    ami. amoro. edzo. filo. infano. lakto. naski. patrino. sinjoro. viro.

    Iel rilatitaj:

    -ul amorx amx bovx edzx filx infanx laktx naskx patrinx sinjorx virx ŝi