danki

*dank/i (tr)

  1. Atesti per vortoj, ke oni ricevis de iu bonon k ŝatis tiun favoron: mi dankas vin por la prunto (Z); mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro (Z); mi vin tre dankas (Z); ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj (N); estu dankata, ho Sinjoro!; danki al iu pro io (B). Vd por RIM. 4.
  1. Esprimante sian ŝaton pri io proponata, tamen rifuzi ĝin akcepti: ĉu iom pli da kafo?-Mi dankas (ne!); por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas (Z).
  1. Konscii, ke oni havas la moralan devon reciproki al iu ricevitan bonon: ni neniam povos sufiĉe danki por tia favoro; ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi estas viro? (Z); al la hetmano mi devas danki por la libereco k vivo (Z); (f) al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon (Z).
  1. Reciproki la ricevitan bonon: ŝi dankis lin per amebria rigardo; (plejofte uzata ironie) kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj (Z); danki per perfido (B); (la vipuro) revivige dankis per dentpiko (K).
  1. (evi) = ŝuldi 2: la tutan nian civilizon ni dankas nur al la posedado de lingvo (Z).
  • dank' al
    Neregula prepoziciaĵo, uzata ekde 1891 k esprimanta la kaŭzon de bona efiko; ĝi signifas, laŭ la kuntekstoj, 'per', 'pere de' aŭ 'danke al': dank' al Dio! (Z); dank' al la supre montritaj reguloj la lingvo fariĝas eksterordinare facila (Z); la vortaro, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda (Z).
  • danko
    1. Vortoj de dankanto: danko de iu al iu pri, pro io; volu akcepti de mi k de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion vi faris por ni (Z); volu transdoni nian koran dankon al (Z); koran dankon al vi pro la komplezo (B); publika danko (Z).
    1. Ago de dankanto: ĉu tio estas danko por la loĝejo? (B); jen mizera danko por via nobla gesto!
    1. Konscio, ke oni devus reciproki la ricevitan bonon: mi akceptas kun danko lian inviton (Z).
  • danka
    Konscianta, ke oni ŝuldas al iu reciprokecon pro ricevita servo k preta esprimi per vortoj aŭ pruvi per faroj sian dankon: al s-ro Javal mi estas tre danka por la intenco inviti min al si (Z); sendi ian dankan leteron al (Z); danka rigardo.
  • danke
    1. En danka maniero: la cirkuleron mi danke ricevis (Z).
    1. (+ '-n' aŭ 'al') Pro la efiko de: danke la intervenon de tiu vorto (Z).
  • dankema
    Ema reciproki la faritan bonon; nature inklina al dankado: li havis noblan k dankeman karakteron; dankemeco estas malofta virto; ĉu tio estas infana dankemeco por patra malsevereco? (Z).
  • dankinda
    Meritanta dankon: dankinda donaco; ne dankinde! (ĝentila formulo, por ŝparigi al iu la dankojn).
  • fordanki
    1. = danki 2.
    1. = abdiki.
  • nedankema
    Ne inklina rememori la faritan bonon k ĝin reciproki.
  • sendanka
    1. Ne atestanta sian dankon: sendanka al iu pro io; mi enpoŝigis la monon, malvarme k sendanke; tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis (Z).
    1. Ne rekompencanta la faritan penon: sendanka laboro (Z), grundo.

    danki

    danki


    Adresi sian dankon al.Al li flugas mia kara danko. Al ĉiuj kune mi esprimas mian dankon.Danki pro la speciala afableco, via komplezo. Ĵuri a1 iu eternandankon. Mil dankojn. Montri tre konkrete sian dankon.Morala ŝuldo. Ne dankinde! .Pagi al iu per dankemo. Profundan, koran dankon por (por = danko donatakvazaŭ interŝanĝe). Ŝuldi dankon. Tio ne meritas dankon. Turpamaldanko.

    Iel rilatitaj:

    abdikx amx donx favorx karx konkretx meritx preĝx rigardx ĝentilx ŝuldx