kamarado

kamarad/o (1)

  1. Tiu, kiu familiariĝis kun alia, dividante ties loĝlokon aŭ okupojn aŭ distrojn ktp: infanon malboniĝas ne petolado sed malbona kamarado (Z); kamarado de lernejo, ĉe la universitato; ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado (Z); sekvu min, kamaradoj! (Z); kamarado de malsaĝulo suferos doloron (X); li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj (Z); dormokamarado (Z), ludkamarado (Z), vojkamarado (Z), vojaĝkamarado (Z).
    kompano, kompaniano, kunulo.
  1. Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata en la laboristaj organizaĵoj (mll: k-do): kamarado Lanti; kamarado prezidanto.
    frato, kolego, sinjoro.
  • kamarada
    Rilata al kamarado: kamarada helpo, invito.
  • kamaradi
    Esti kamarado: mi kun li delonge kamaradas.
  • kamaradeco
    Familiara sento, ligo inter kamaradoj: kunvivado naskas kamaradecon; ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera (Z).
  • kamaradino
    Virina kamarado 1 aŭ 2 (mll: k-ino): la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj (Z); ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino (X); kamaradino Lilio.

    kamarado


    Iel rilatitaj:

    amx fratx kun