oferi

*ofer/i (tr)

  1. [RELIGIO] Laŭ difinitaj ritoj donaci al diaĵo ion vegetaĵon aŭ animalon, kiun oni iamaniere detruas aŭ parte sorbas, por komuniiĝi kun tiu diaĵo aŭ ĝin pacigi al si: ili al la altar' min tiris kaj oferis ĉi tiun kapon al Diano (Z); Abraham prenis la virŝafon kaj oferis ĝin (X); oferi fruktojn de la tero, spikofaskojn; li estis oferota sur la ŝtono de sango (Z); (f) fari rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon (Z).
    dediĉi, konsekri, diservi.
  1. Fordoni ion valoran, por akiri alion, kion oni rigardas kiel pli valoran: mi devis oferi la agrablan pro la utila (Z); ni devas oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono (Z); al malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, estas oferitaj la principoj plej gravaj (Z); mi esperas, ke ili oferos siajn personajn gustojn kaj opiniojn pro la bono de nia afero (Z); nun, por eviti grandegan malfeliĉon, vi ne volas oferi eĉ vorteton de malvero (Z).
  1. Fordoni ion valoran por la servo, utilo de io aŭ iu: al la afero, kiun mi nun proponas al la publiko, mi oferis miajn plej bonajn jarojn (Z); oferi sian tempon al (E.) (Z); oferi iom da pacienco al la afero (Z); oferi sian vivon al la scienco; montru al li dankon, se pli oferi vi al li ne povas (Z); la urbo Bulonjo bonvole oferis gastamon (gastigon) al nia kongreso (Z); al knabino nekonata tro multe vi oferas (Z) (edzinigon).
    dediĉi, proponi, prezenti. [VIDU] oferdoni.
  • ofero
    1. Tio, kio estas oferata: la oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi (X); alporti oferojn sur la altarojn; (f) espero postulas oferon (Z); la lernado de kiu ajn nacia lingvo postulas grandajn oferojn de tempo kaj mono (Z); nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (Z); multaj suferoj kaj oferoj (Z).
    1. Oferado: rapidu, ho pastrin', kun la ofero! (Z); (laŭ la maniero aŭ la celo de la oferado) brulofero (X), buĉofero (X), verŝofero (X), dankofero (X), pacofero (X), pekofero (X).
  • ofere
    Kiel ofero: farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon (X); multego da laboroj iris ofere por tia ideo (Z).
  • oferado
    Ceremonie, dum kiu oni faras oferon: fari oferadon al Baal (X); obeado estas pli bona ol oferado (Z). SIN. oferfarado.
  • oferaĵo
    1. Objekto, kiun oni oferas.
    1. Viktimo.
  • oferema
    Volonte oferanta (pp sian monon, tempon ks).
  • foroferi
    Memvole perdi por utilo aŭ bono de iu aŭ ie, iun aŭ ion tre valoran: foroferi siajn amikojn por sia sendanĝereco; sin foroferi por la publika utilo.
  • sinofero
    Virto de tiu, kiu oferas sian tempon, komforton kc, por helpi al aliaj: sinoferema kamarado.
  • buĉofero
    Buĉo de homo aŭ besto kiel ofero al dio.
  • mesofero
    [KRISTANISMO] La simbola renoviĝo de la morto de Kristo per rompo de la hostio kaj verŝo de la vino.
  • monofero
    Donaco de mono, kiel kontribuo al bonfarado, servado ks.
  • taŭrofero
    [RELIGIO] Ofero de taŭro en la mitraismo.
  • votofero
    Ofero, farita sekve de voto.
  • RIM. Ne uzu 'oferi' en la senco de 'proponi', 'oferti' aŭ 'donaci'.

    oferx


    Iel rilatitaj:

    abnegacix abstinx altarx amx aĉetx bonx buĉx dediĉx donx kostx preĝx proponx vendx