*

  1. (tr) ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: afekti solenan sintenadon, gravan mienon, modestecon, interesiĝon; ili afektis ne scii sian nacian lingvon.
    hipokriti.
  1. (ntr) Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: ne afektu, infano, k ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! (Z); ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie k jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo! (Z); ĉu vi jam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon? (Z).

  • piafekta, sanktafekta
    Bigota.
  • afekt (ad)o
    Konduto de tiu, kiu afektas: morala, bigota afektado.
  • afektul (in)o
    Tiu, kiu kutime afektas: hipokritulo ŝajnigas por kaŝi, afektulo por paradi.
  • senafekta
    Tute natura en siaj manieroj: la vere grandaj homoj estas senafektaj.
    naiva, sen arta.

  • Iel rilatitaj:

    amx arlekenx artifikx artx bigotx hipokritx kondutx manierx naivx simplx verx ŝajnx