okupi

okup/i (tr)

  1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie: la libroj okupas la tutan skribotablon (B); okupi sen celo lokon sub ĉielo (Z) (nenifaradi); la bieno okupas 10 hektarojn; nia gramatiko okupas nur unu paĝon (Z); la raporto okupis tri horojn (B); tio ne okupos multe da tempo (Z); (f) okupi postenon (B), oficon; en la evoluo de la civilizo la Helenoj okupas gravegan pozicion.
  1. = ekokupi: malamikaj trupoj okupis la urbon kaj la havenon (B); (f) la paseroj okupis la neston de la cikonioj (Z); ĉiuj lokoj (de la kaleŝo) estis okupitaj (Z).
    akiri, kapti, preni.
  1. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu: du demandoj okupis lian spiriton (B); je kio li okupas liajn servistojn? (Z); la foiro okupas 300 oficistojn; tiu ĉi laboro lin profunde okupas (Z); libro pri silikoj okupis liajn pensojn (Z); Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn (Z); mi malhelpis vin: vi estis okupata de gravaj aferoj (Z); ili estis tre okupitaj je glatigado de la plumoj (Z); miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi vidis (Z); li estas okupita nur de sia propra persono.
    obsedi, zorgi, pritrakti.
  • sin okupi, okupiĝi
    Dediĉi sian atenton aŭ aktivecon al iu aŭ io: ne estas peninde okupi sin pri ili (Z); kiu sin okupas je ĥemio estas ĥemiisto (Z); je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj specialaj (Z); sin okupi pri arto, politiko; multaj artikoloj [...] sin okupas de la komenco ĝis la fino je komparado (de E.) kun Volapük (Z); kial vi okupiĝas pri tiaj bagateloj?
    klopodi, posedi, zorgi.
  • okupo
    Tio, kio okupas: havi nenian okupon (B); la kantado estas agrabla okupo (Z); kio estas via okupo? (X) (respondo: brutedukistoj).
    ofico, rolo, tasko.
  • okupado
    Ago de tiu, kiu daŭre okupas lokon: la efektiva posedo rezultas de konstanta okupado; la okupado de la lando far la malamikaj trupoj.
    okupacio.
  • okupanto
    Tiu, kiu okupas: la leĝo de la unua okupanto.
  • okupateco
    Stato de loko, kiu estas daŭre okupata: imposto pro ne sufiĉa okupateco de loĝejo.
  • okupiĝo
    Tio, pri kio oni estas okupita: mia tuta okupiĝo fariĝis skribado de leteroj (Z); eliras homo por sia okupiĝo, por sia laboro ĝis la vespero (X).
  • okupiteco (evi) = okupateco.
  • ekokupi
    Preni en posedon iun lokon.
  • senokupa
    Havanta nenian okupiĝon.
  • ŝatokupo
    La preferata okupo, ekster la profesia.
    ĉevaleto, hobio.

    okupi


    Esti absorbita de sia okupo.Ĝui tempeton de neokupiteco.Havi neniun okupon.Ili okupis la ponton per plena surprizo.Kio estas via okupo?.La dua "buroo" de la armeo okupiĝas pri spionado kaj kontraŭspionado.La leĝo de la unua okupanto.Lukra okupo, posteno.mi okupiĝas pri tio.multokupata.okupiĝi.Pandona okupo.Por kiu okupo vi sentas vin kapabla?.Pri kio vi okupiĝas?.retrokupl(ad)o.retrokupli.senokupulo.Signalo de okupiteco.Sin okupi pri arto.Sin okupi pri politiko.ŝatokupo.Tio ne okupas multe da tempo.
    arto. kapabla. labori. loko. politiko. tekniko. telefono. tempo. urbo. uzi.

    Iel rilatitaj:

    absorbx aferx amx artx atentx forlasx kapablx laborx lokx loĝx politikx teknikx telefonx tempx urbx uzx