- Granda en vertikala k suprenira direkto: alta arbo, monto, domo, turo; alta homo.
elstara.
- Havanta difinitan dimension en tiu direkto: muro duonmetron alta; hometo alta je iom malpli ol unu klafto.
- Troviĝanta je granda distanco super la tero: altaj nuboj; alta ĉielo (X).
- (f) Superanta la ordinaran nivelon, intensa, ega: alta premo, varmo, temperaturo; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo (Z); en plej alta mizero al Dio esperu! (Z); mia alta estimo por vi; la alta saĝo de la rabeno.
- Supera al aliaj samspecaj aferoj: alta ofico, rango (Z), deveno (Z); alta lernejo; la Alta ĉambro (ekz. ĉambro de la lordoj en Britio [...]); la alta matematiko; la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo (Z); la altaj latitudoj (pli malproksimaj de la ekvatoro).
- Morale supera, nobla: altaj pensoj, sentoj; nia alta celo; li estis alta figuro en ĉi tiu proza jarcento; la Alta Kanto (Z).
majesta, sublima.
- Konscianta pri sia supereco: de rigardo tro alta malsaniĝas la okulo (Z).
fiera, orgojla.
- Havanta altan frekvencon: altaj tonoj (Z); la lasta tono de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
akuta.
tonalto
Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento aŭ voĉo: la plej kutima tonalto de A estas 440 Hz; levi la tonalton. SIN. piĉo ². alt
[matematiko] Vd eksponento 1. alte
En alta pozicio aŭ situacio: - rokmuroj staris alte (Z); la neĝo kuŝis alte ekstere (Z); sabla monteto estis amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo (Z);
- allogis la vinbero, sed estis iom alte (K); la luno estis alte supre (Z); ĵeti alten en la aeron (Z); Vi supreniris alten (X);
- alte ŝati, taksi, favori;
- generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn (X); ne tenu vin alte, sed timu (N); rigardi iun de alte (Z).
alto - Vertikala dimensio en la suprenira direkto: kvarangula estu la altaro k ĝia alto estu tri ulnoj (X); ĝi havis la alton de 90 metroj (Z); ĝia alto atingas la ĉielon (X).
- [matematiko] Distanco inter la bazo k la supro.
- [matematiko] Rekto ortanta al latero de plurangulo k trapasanta verticon, aŭ ortanta al faco de pluredro k trapasanta verticon.
- [matematiko] La streko de alto 3 inter la vertico k la latero aŭ faco.
- = altitudo.
- Altaĵo aŭ alteco: Dio en la alto! (X).
*altaĵo - Ia alta loko: ĉe la bazo de la altaĵo staris domo (Z); la altaĵoj de Romo; anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo (X); mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj (X); (f) la tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn (Z).
- [Biblio] Kultejo de paganaj dioj, aranĝita sur montosupro: li forigis la altarojn de fremdaj dioj k la altaĵojn (X).
*alteco - Eco de io alta: la alteco de turo, de monto (Z) alteco de prezo salajroj la alteco de tiuj kostoj estas difinita per [...] (Z) timi la altecon de la nombro (Z) ho, alteco de la Diaj juĝoj! (kortega titolo) Via Reĝa, Serenega Alteco ĝi (najtingalo) jam atingis la altecon de grandimperiestra kantisto (Z)
- a) = alto.
b) = altitudo: en la loko Kalaveraso sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro (Z). absoluta alteco = altitudo. altejo = altaĵo 2. altigi
Fari ion, iun alta: altigi la manon super iu; altigi la tonon, la prezojn; (f) per tio ni mem tre altigos la sensignifan Delegacion (Z); kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio (N); altigado de la valoro de la Delegacio (Z).
levi. altigilo
[armeoj] Ilo, servanta por altigi la celfendon de pafilo laŭ la pafdistanco.
celgrajno. altiĝi
Iĝi alta: altiĝas la nebulo, baldaŭ ni povos vojiri; altiĝos la kornoj de virtuloj (X); (f) precipe dank' al la lingvo la homoj altiĝis super la bestoj (Z); altiĝo de rango (
avanci, promocio). altometro - [fiziko] Iu ajn instrumento, por mezuri alton.
- [fiziko] [aviado] Instrumento, lokita sur aviadilo, por mezuri ĝian alton super la tero.
altometrio
Parto de la geodezio koncernanta la mezuradon de altaĵoj, alireblaj aŭ ne. *malalta - Ne atinganta la ordinaran nivelon: malalta pordo, fenestro, kabano, seĝo, plafono; malalta reliefo; la malaltaj teroj de Skotlando; la akvo en la baseno estis malalta.
basa, profunda.
- Troviĝanta ne tre malproksime de la ternivelo: malaltaj nuboj; malaltaj branĉoj de arbo.
- (f) Ne atinganta la normalan nivelon aŭ intenson: malalta tensio; malalta sangopremo; regiono de malalta aerpremo; malalta temperaturo; vendi je malaltaj prezoj.
- (f) Socie aŭ morale malsupera: homoj de malalta nivelo; la malaltaj klasoj; la malalta nobelaro, ekleziularo (kontraste al la pli honorata parto).
- [muziko] Havanta malaltan frekvencon: malalta tono.
malalte - En malalta pozicio aŭ situacio: la suno staris malalte sur la horizonto; la hirundoj malalte flugadis; malalte klinigi (Z).
- Malalte edziniĝi.
malalto
Stato, eco de iu, io malalta. malaltaĵo (Z)
Ia malalta loko. malaltigi (Z)
Fari iun aŭ ion malalta: malaltigi la nivelon de likvo en vazo; (f) malaltigi ies fierecon; malaltigi la voĉon.
humiligi, mallevi. malaltiĝi
Iĝi malalta: li ne timas malaltiĝi je tiaj etaj detaloj; malaltiĝi al iu (Z). plialtigi
Igi pli alta (ekz. prezon). plialtiĝi
Transiri al stato pli alta (ekz. pp prezoj). Plejalta
Epiteto de Dio: antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo (X). dikmalalta
Denskorpa. kurzaltiĝo
[komerco] Plialtiĝo de la prezo de borsa valoro. prezaltiĝo
Plialtiĝo de la prezo de varo.
inflacio. rangaltiĝo
Promocio.
Esprimoj
Agronomia altlernejo.
Akvo alta ĝis la genuoj.
Allogis la vinberoj Sed estis tro alte (fablo : Kalocsay).
Altrangaj ŝtatoficistoj.
Amplekso de la tajdo (malaltmaro).
Atendante vian respondon, mi restas altestime via.
Atentu! Nebulas en malaltaj lokoj de la vojoj.
Debuti en tre malalta posteno.
Delikata, transversa deklivo ( altigo de la pavimo por faciligi la venkon super la centrifuga forto).
Desalti. ĝibo, kroni
Descendigi iun de lia alta ĉevalo.
Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata.
Fulmo : trafita de la fulmo ; altan arbon batas la fulmo.
Gloraltigi ĝis la ĉielo.
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
Kalkulante plej alte (maksimume).
Korsaĵo : dekolta, altkoluma (neĉifebla nilona korsaĵo).
La Plejaltulo (= Dio).
La cifero de la mortintoj estas alta.
La luno pendis alte en la ĉielo.
La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn, malkviete ĵetigas sur la teron.
La tono, de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
La vivtenaj kostoj plialtiĝis.
Laboristo simpla, specialigita, alte kvalifikita.
Leviĝi ĝis kapturna alto.
Li "descendos" de sia alta piedestalo.
Li alte taksas sin.
Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro.
Ludi pri alta sumo.
Malalte edziniĝi.
Malaltigi, humiligi, rompi ies fierecon.
Malaltiĝi al iu.
Malŝate rigardi iun de alte.
Mi akiris ion je malalta prezo.
Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon.
Mia alta estimo por vi.
Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron.
Muro du metrojn alta.
Ne pli alta ol averaĝo.
Ne pli alta ol boto.
Nuboj malaltaj.
Okupi altan situacion.
Paroli el alta selo.
Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li.
Regiono de malalta aerpremo.
Ricevi la plej altan noton.
Sensi fetorun, sonaltecon, malvarmon.
Strebi, aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj.
Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas.
Trakti iun de alte.
Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi.
Ĝi havas la alton de 300 metroj.
Ĝia alto atingas la ĉielon.
Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (= esprimi altajn ideojn antau malkleruloj).
Kelkaj kunmetaĵoj
Plejalta, absoluta alteco, alta, alta etlingero, alta tajdo, altaj kalkanumoj, altamara, altangulo, altapreza, altastatura, altaĵo, alte, alte taksi, altebenaĵo, alteco, altedevena, altejo, altfluga, altforno, altfrekvenco, altgermana, altgrada, altigi, altigilo, altiĝi, altiĝrapido, altklasa, altkreska, altkvalita, altmonda, altnivela, alto, altocentro, altometrio, altometro, altoteno, altranga, altreliefo, alttemperatura, alttensia, altvakuo, altvalora, dikmalalta, kurzaltiĝo, malalta, malalta tajdo, malaltastatura, malaltaĵo, malalte, malaltgermana, malaltigi, malaltiĝi, malalto, malaltstata, plialtigi, plialtigo, plialtiĝi, prezaltiĝo, rangaltiĝo, riveraltiĝo, tonalto
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
akuta
aroganta
basa
eminenta
fiera
granda
intensa
laŭta
mampinta
orgojla
plej supra
profunda
supera
supra
vertikala
atingi altajn
esti supera al
hisi (per ŝnuro)
kontraŭstari
kulmini
levi
nomumi
stari
starigi
superi
supreniri
suprenlevi
Alta Adiĝo
akmeo
akropolo
altano
altarkandelo
altaro
altimetro
altitudlimo
altitudo
altnivela teretaĝo
amaso
apogeo
ascendo
balkono
bazo
belvedero
belvidaĵo
deklivo
digo
dimensio
distanco
dominanto (tono je kvina distanco de la toniko)
duno
elfluokvanto
elstaraĵo
erekto
eĝo
firsto
flanko
fundo
gruo
kampanilo
kapo
klifo
kontralto
kontraltulino
korbelroko
krestlinio
krutaĵo
kulmino
la Plejaltulo
levilo
levstango
lifto
minimuma rivernivelo
monto
nadlo
nivelo
pinaklo
pinto
piĉo
pozicio
pulio
respondumo
retroklina krutaĵo
ripozaltaro
situacio
spino
stako
subtegmentejo
super
supera lernejo
superdominanto
suprenirado
suprenirejo
supro
ŝvelo
taluso
tumulo
turo
vinĉo
vogeza monto
zenito
Ankaŭ vidu:
aĝo.
ambicia.
bazo.
ĉielo.
dimensio.
fiera.
filosofio.
geografio.
granda.
grundo.
humila.
kapo.
korpo.
kvalito.
kvanto.
matematiko.
monto.
pli.
riĉa.
temperaturo.
Iel rilatitaj:
-ec
Vogezx
akmex
akropolx
akutx
altanx
altarx
altimetrx
altitudx
amasx
ambicix
amx
angulx
apogex
arogantx
ascendx
atingx
aĝx
balkonx
basx
bazx
belvederx
centrx
deklivx
devenx
digx
dimensix
distancx
dominx
dunx
ebenx
elektrx
elstarx
eminentx
erektx
etaĝx
etlingerx
eĝx
fierx
filosofx
firstx
flankx
flugx
fornx
frekvencx
fundx
geografix
germanx
gradx
grandx
grundx
grux
hisx
humilx
intensx
kalkanx
kampanilx
kapx
klasx
klifx
klinx
kontraltx
korpx
kostx
kreskx
krestx
krutx
kulminx
kurzx
kvalitx
kvantx
laborx
larĝx
laŭtx
levx
liftx
marx
matematikx
metrx
modestx
mondx
montx
nadlx
nivelx
nomx
notx
orgojlx
pendx
pinaklx
pintx
piĉx
plej
pli
pozicix
prezx
profundx
pulix
rangx
rapidx
reliefx
respondx
ripozx
riverx
riĉx
rokx
simplx
situacix
socix
spinx
stakx
starx
staturx
statx
super
suprx
tajdx
taksx
talusx
tegmentx
temperaturx
tensix
tenx
tonx
tre
triangulx
tumulx
turx
vakux
valorx
vertikalx
vidx
vinĉx
zenitx
ĉielx
ŝajnx
ŝvelx