entuziasmo

*entuziasm/o

Emocia fervoro k arda emo al io: montri kun plena entuziasmo sian simpation (Z); la mondo aplaŭdos kun entuziasmo (Z); kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? (Z); varmigi en ni la amon k entuziasmon por la ideo pri la kongreso (Z); ni venados al niaj kongresoj kun ĉiam freŝa k neniam malfortiĝanta entuziasmo (Z); entuziasmo ofte forprenas la kritikan kapablon; blinda entuziasmo (Z). [VIDU] vibri, ekzaltiĝi.
  • entuziasma
    Posedanta aŭ montranta entuziasmon: ĉiuj konservis pri la kongreso la plej entuziasman memoron (Z); ili esprimis al mi plej entuziasmajn gratulojn (Z); amaso da homoj, kiuj entuziasme bruas k kantas (Z); fratoj entuziasme k sindone ligitaj per unu amata ideo (Z).
  • entuziasmi (ntr)
    Esti plena de entuziasmo.
  • entuziasmigi
    Plenigi per entuziasmo: vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro (Z); en nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? (Z); entuziasmigita amaso (Z).
  • entuziasmiĝi
    Plenigi per entuziasmo.
  • entuziasmulo
    Facile entuziasmiĝanta homo: la entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.

    entuziasmx


    Iel rilatitaj:

    admirx agrablx amx aplaŭdx varmx ŝatx