ĉarma

*ĉarm/a

Delikate plaĉa k alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kaŭzo: ĉarmaj trajtoj de vizaĝo (Z); per Dio, kiu tage k nokte meditas nur pri nova kreado de ĉarmaj virinaj figuroj (Z); nur vi per via ĉarma afableco, per sorĉa ligo min katenis (Z); la belan peton, tiun ĉarman branĉon, en mano de virino pli potencan ol glavo (Z); kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! (X); ŝi estas ĉarma kiel cervino (X); al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas (Z); ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj (Z); ĉio sia estas plej ĉarma (Z); ĉarma ornamo (Z), trezoro (Z), vesto, rakonto, kamparo.
linda.
  • ĉarme
    En ĉarma maniero: ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme (Z); kiel bone k ĉarme estas, se fratoj vivas kune! (X); dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto (Z); el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj (Z); tio aspektis nepriskribeble ĉarme (Z).
  • ĉarmo
    1. Allogo de tio, kio estas ĉarma: (desegno) plena de profunda sento, simpla ĉarmo k kvieta harmonio (Z); ili estas nur pli modestaj, k tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon (B); tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro (Z).
    1. (ordinare plurale) Allogaj belaĵoj de virino: kiel sentema li estas por la ĉarmoj de ia Frine! (Z); tial, Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon (B); tra ĉiela vualo la sun' per la palo revigus min pri la ĉarmoj de via okulo perfida (K).
  • ĉarmi (tr)
    Delikate plaĉi k allogi, iom mistere aŭ sorĉe: ŝi ĉarmis ĉiujn per sia spriteco; ĝi (la pipo) koron ĉarmas (K); vi, ĉarmu k silentu! (K); la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco (X); ĉarmanta fluto.
    ravi, ensorĉi.
  • ĉarmaĵo
    Tio, kio ĉarmas: Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj (X); la lipoj ridetadis el la nigra barbo, kvazaŭ ili volus rakonti multe da ĉarmaĵoj (Z).
  • ĉarmeco
    Eco de io ĉarma: ĉarmeco estas trompo (X).
  • ĉarmigi
    Fari (ion, iun) ĉarma: kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li (X); matena roso ĉarmigis la ĝardenon.
  • ĉarmul (in)o
    Persono ĉarma: ĉarmulo estis vi, ĉar mulo estis Vi (JB).

    Iel rilatitaj:

    admirx agrablx amx feliĉx magix plaĉx sorĉx vizaĝx