pruvi

*pruv/i (tr)

  1. (iu) Montri per rezonado aŭ per faktoj, ke io estas vera: pruvi la ekziston de Dio estas io logike neebla; pruvi sian senkulpecon (B); pruvi geometrian teoremon (B); ŝi estis tre fidinda: tion ŝi pruvis, kiam Kala malsaniĝis (Z); ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi (Z); nun lia krimo estas pruvita.
    demonstri.
  1. (io) Esti la pruvo de io: tio pruvas la facilan lerneblecon de E.; tiu ekspozicio elokvente pruvas pri la progresoj faritaj; larmoj pravecon ne pruvas (Z); nigro sur blanko (skribaĵo) pruvas sen manko (Z); nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio (Z).
    dokumenti, ilustri, ekzempli.
  • pruvo
    Argumento aŭ fakto, per kiu oni povas montri la verecon de io: alporti la pruvon de io; komparo ne estas pruvo (Z); suspekto pruvon ne egalas (Z); tio estis donaco de la libristo, kiu [...] deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato (Z).
    atesto. [VIDU] pruvobjekto.
  • pruve
    Adv. montranta, ke la sekvanta frazo estas la pruvo de la antaŭa.
    nome, ĉar.
  • senpruve
    Ne prezentante pruvojn: senpruve akuzi ion.

    pruvi


    Absolvita kun benefico de dubo (se la pruvoj ne estas sufiĉe fortaj). Akumuli pruvojn kontraŭ la akuzito. Alporti la pruvon de io. Aserto ne estas pruvo. Havi materialan, nerefuteblan pruvon en la mano. kio estis pruvota. La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. Larmoj ne pruvas. Malprave, senpruve akuzi. materia pruvo, Nun lia krimo estas pruvita. pruvo de ekzisto. pruvo per (redukto al) absurdo. pruvo per indukto. Via senkulpeco ne estas pruvita, do neadebla, neigebla.

    abstrakta. absurdo. alporti la pruvon. analizi. apliki. apogi. argumentadi. argumento. bazi sur. certigi. ĉar. decidiga. dedukti. dedukto. demonstracii. demonstri. demonstro. dokumenti. dokumento. dosiero. ekspliki. erari. esplori. establi. evidenta. fakte. ĝusta. ilumini. ilustri. indukti. indukto. kialo. klarigi. konfirmi. konjekti. konkreta. konvinki. kriterio. liveri la pruvon. logiko. malkovri. matematiko. mmiliti. montri. motivo. nedikutebla. okulvidebla. persvadi. pledi. pravigi. rajtigi. redukto al absurdo. refuti. regulo. rezonado. signifa. solvi. subteni. supozi. suspekto. teoremo. trafa. valoro. vera. vidigi.


    ami. aserti. dokumento. dubi. esplori. honesta. juro. justa. justico. kontraŭ. krimo. kulpa. manki. matematiko. mensogi. opinii. prava. puni. rezoni. scienco. solvi. supozi. trakti. vero.

    Iel rilatitaj:

    alibix amx argumentx asertx atestx dokumentx dubx edukx ekzistx esplorx evidentx honestx intencx jurx justicx justx konkretx kontraŭ konvinkx kredx krimx kulpx mankx matematikx mensogx montrx opinix pravx punx regulx rezonx sciencx solvx sufiĉx supozx suspektx traktx verx