interesi

*interes/i (tr)

  1. Tenadi ies atenton, vekante scivolon: la lingvaj demandoj interesas multajn E-istojn (B); pasie interesi iun (Z); oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron; la fabeloj ĉiam interesas la infanojn; de post la morto de lia edzino, li estas interesata de nenio.
  1. Tenadi ies atenton, ĉar grava por ties utilo aŭ profito: ni facile forgesas, kio nin ne interesas (Z); la nova leĝo interesas ĉiujn iudustriajn laboristojn; interesus min ekscii rapide pri lia decido; ili min tute ne interesas (Z); kio (pri kio) ĝi min interesas? (Z); la interesatoj en la konkurso sin turnu al [...] .
    koncerni, tuŝi.
  • intereso
    1. Sento de tiu, kies scivolo estas vekita: la gazetoj memoras antaŭ ĉio pri la intereso de siaj legantoj (Z); la projekto ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj, sed la intereso estis por tiel diri pasiva kaj ne aktiva (Z); li ĉie renkontis grandan intereson; tiu aktiva metodo sukcesas daŭre ligi la intereson de la lernantoj.
    1. Eblo krei tian senton: pure persona demando, kiu ne povas enhavi intereson por la E-istoj (Z); por la estontaj generacioj mia rakonto eble havus kelkan intereson (Z); tiu libro prezentas absolute nenian intereson.
    1. [SOCIOLOGIO] Eblo akiri utilon aŭ profiton: komerca firma devas sin nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj (Z); la supozoj, ke mi oferis E-on al miaj financaj interesoj (Z); en la intereso de la malfruiĝintaj landoj; tion postulas la intereso de la afero (Z); servi al la interesoj de sia klaso; pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta malpaco (Z); la intereso de la mondo estas havi unu lingvon internacian, ne du aŭ tri; en via propra intereso atentu jenan averton; mi estas industriisto devigata gardi miajn interesojn (Z).
    1. Deziro akiri utilon aŭ profiton: la persona intereso tro ofte kondukas la homojn (Z); ne ekzistas kareso sen intereso (Z); li parolas el la koro, ne pro intereso (Z); mi sekve havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmo (Z).
  • interesa
    Prezentanta intereson: tiu folio estas tre interesa (Z); interesa romano; interesa vidaĵo de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj (Z); propono interesa por la studentoj.
  • interesega
    Ege interesa: kunplekti en interesegan tutaĵon (Z).
  • interesiĝi
    Sperti intereson: se homoj komencis interesiĝi je nia afero (Z); interesiĝi pri filmo, pri sporto; mi interesiĝas pri li (Z); la leganto, kiu ekinteresiĝis je la afero (Z).
  • interesiĝo
    Intereso 1.
  • neinteresa, seninteresa
    Ne prezentanta intereson: mia biografio eble estos ne seninteresa (Z); lia opinio estas tute seninteresa por mi.
    bagatela, banala, indiferenta, malgrava. [VIDU] gurdita.

    interesi


    Esprimoj

    Afekti interesiĝon.
    Agi por sia propra intereso.
    Alpreni ion al la koro (tutkore interesiĝi pri io).
    Edziĝo pro (el) inklino, amo, mono, intereso, laŭ koro.
    Mi legis vian leteron kun aparta intereso.
    Populara oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron.
    Tion postulas la intereso de la afero.
    Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
    Vidi interesajn aferojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    interesa,interesega,interesi,interesiĝi,interesiĝo,intereso,neinteresa,seninteresa

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bagatela (senutila)
    banala (senutila)
    indiferenta (senutila)
    malgrava (senutila)

    atenti
    koncerni
    profiti
    scivoli
    tuŝi
    utili

    Ankaŭ vidu:

    afero, agi, ami, interezo, legi, letero, paroli, scii, ŝati, valoro, vojaĝi, voli

    Iel rilatitaj:

    aferx agrablx agx amx atentx bagatelx banalx gravx indiferentx interezx koncernx kuriozx legx leterx parolx profitx proprx scivolx scix sindonx tuŝx utilx valorx vojaĝx volx ŝatx