turniro

*turnir/o

  1. [HISTORIO] En Mezepoko, kavalira festo, en kiu du kirasitaj rajdantoj vetbatalis per malakrigitaj armiloj: oni en lia honoro aranĝis grandan turniron (Z); ofte en la turniroj la rivaloj portis la kolorojn de sia damo kaj batalis por ŝia favoro.
  1. [SPORTO] [LUDOJ] ĉia amika konkurso pri lerteco, kiu ne donas okazon al atribuo de titolo: turniro de ŝako, briĝo, teniso kc.
  • amturniro
    En Mezepoko, konkurso inter trobadoroj pri amaj demandoj antaŭ publiko el nobeloj kaj damoj.
    korteza.
  • turnirejo
    Loko, kie vetbatalis la partoprenantoj de turniro.

    turnirx


    Iel rilatitaj:

    amx