vidi

*vid/i (tr)

  1. Percepti per la okuloj: bone, malbone vidi; vidi duoble (du objektojn tie, kie estas nur unu-aparte pri ebriulo); malproksime vidas ĝiaj okuloj (Z); aliajn gvidas, kaj mem ne vidas (Z); blinduloj vidas, lamuloj marŝas, surduloj aŭdas (N); li ne plu vidas (blindiĝis).
  1. Percepti la bildon de prilumita objekto: mi vidas ŝipon sur la lago (B); ekstere de la urbo la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele (Z); vi vidos ĉion antaŭ vi kiel vivantan (Z); apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis sinjorinon (Z); en la klara akvo ĝi vidis sub si sian propran bildon (Z); vidi sin en spegulo; vidas okulo, sed mano ne trafas (Z); mi tre deziras, ke ŝi vidu iom la mondon (Z); vidi mil stelojn (percepti fajrerojn pro bato sur la kapo); (f) en sonĝo princinon mi vidis (Z); vidi viziojn (X).
  1. Distingi per la okuloj, rimarki, observi: ni flanke sidis, ni ne aŭdis, nek vidis (Z); li vidas nur ĝis la pinto de sia nazon; pro multo da arboj li arbaron ne vidas (Z); ho popolo malsaĝa, kiu havas okulojn, sed ne vidas (X); neniu okulo min vidu! (X); 'kion mi vidas!' diris ŝia patrino kun grandega miro (Z); la nokto malhelpas nin esti vidataj (Z); infanoj devas esti vidataj, sed ne aŭdataj; la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo (X); neniam mi vidis lin tia (Z); mi vidis lin fali; eĉ muŝon li ne povis vidi suferi (Z); vidante, ke ŝi estas tiel bela, li [...] (Z); ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis (Z); la nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi (Z).
  1. (iun) Renkonti, viziti, akcepti: je la lasta fojo mi vidis lin ĉe vi (Z); jam de sep jaroj ni nin ne vidis (Z); esti en Romo kaj ne vidi la papon (Z); al ili mi demandis: ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas? (X); Dina eliris, por vidi la filinojn de la lando (X); sian knabon ŝi estis vidonta post la manĝado (Z); petu lin reveni, mi ne havas nun la tempon vidi lin.
  1. Koni, vidante iun; sperti, vidante ion: vi vidos la infanojn de viaj infanoj (X); la lando, kiu vidis lin naskiĝi; ĝi neniam vidos la morton; li vidis kvin reĝadojn; ŝi neniam denove vidos la tridekan jaron; soldato, kiu unuafoje vidas la pafadon; virtuloj vidos ilian falon (X); mi ne ekzistus, simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon (X); kiu laboron evitas, bonon ne vidas (Z).
  1. Percepti per la menso, kompreni, konstati: konfidu, sed vidu (Z); kiu vivos, tiu vidos (Z); neniu vidas, kio lin insidas (Z); vi estas Jekel-Malsaĝulo, mi vidas tion per viaj vortoj (Z); cetere li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion (B); mi ne vidas la signifon de tiu frazo; li neniam vidas la malfacilaĵon; fine vidi la veron; Dio vidas la fundon de nia koro (B); baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis (Z); kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona (X); ni vidos, ĉu li sukcesos; por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino (Z); rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! (X); ŝi vidos el tio, ke ŝia filino vivas (Z); rigardu kaj vidu, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero! (X); li vidas, de kie venas la vento; (speciale pri skribo) el via letero mi vidas, ke vi interkonsentiĝis kun s-ro M. (Z); mi vidis el la gazeto, ke la kongreso brile sukcesis; (por atentigi) vidu, ankaŭ pri tio vi devas pensi (Z).
  1. Rigardi iamaniere; opinii tia aŭ tia: juĝanto decidas, kiel li vidas (Z); ili vidis en mi nur fremdulon (Z); en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo (Z); mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi majstron (Z); mi nun vidas la vivon malsame; li vidas la aferojn nigraj; ŝi vidas ĉion en roza lumo; li kutimas vidi nur per la okuloj de sia edzino.
  • vido
    1. Unuopa ago de iu, kiu vidas: unu vido taŭgas pli, ol dek aŭdoj (Z); oni ekkonas bovon per la vido, kaj malsaĝulon per lia rido (Z); ĉe tiu vido la pia virino ekploris (Z); ĝian (de bazilisko) vidon neniu povas elteni (Z); (timi) ĉe la vido de sia propra ombro (Z); kapturniĝo, kiun donas la vido de kadavroplena loko de batalo (Z); la alloga vido de kuireja gracio (Z); pagi ĉekon ĉe vido; ekludi arion ĉe vido; traduki la grekan ĉe vido; fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton; kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! (Z); [TEKNIKOJ] flanka, fronta vido de objekto (desegnita). [VIDU] vidmaniero.
    1. (ark.) Aspekto: ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo (Z).
  • vida
    Rilata al la vidado: vidaj halucinoj, perturboj.
  • vidado
    1. [BIOLOGIO] Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu oni perceptas la lumon, kolorojn kaj formojn; kapablo vidi: havi akran, konfuzan vidadon; perdi la vidadon. SIN. vidsenso.
      opto.
    1. Longa aŭ ripeta ago de iu, kiu vidas: la princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro (Z); sur tiu ĉi monto oni havas esceptan punkton de vidado; la vidado estas ja senpaga.
  • vidate-vidote
    [KOMPUTIKO] (pp tekstoprilaborilo) Funkciante tiel, ke teksto aspektas sur la ekrano, same kiel ĝi aspektos sur la papero post presado: la programo funkcias laŭ la principo vidate-vidote.
  • vidaĵo
    1. Tio, kion oni vidas: la fluejo prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando (Z); neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon (Z); tiam mi ellasus la hundojn, ha! tio estus gaja vidaĵo! (Z); ili amas la diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj (Z).
    1. Desegno aŭ foto, prezentanta ian vidaĵon: estis skribite sur la poŝtkarto: 'vidaĵo el Florenco'.
  • videbla
    Tia, ke oni povas ĝin vidi: la remparoj estas la lastaj videblaj atestantoj de [...] (Z); multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo (B); ŝi rigardis lin kun videbla embaraso.
  • videble
    En videbla maniero; evidente: alvenis iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto (Z); la alta estraro videble tute ĝin ne rimarkis (Z); ŝi videble helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo estis ŝia (Z).
  • videbligi
    Fari, ke io estu videbla: videbligi sur papero tion, kion ni havas en ni (Z); li tro klare videbligis sian malkontentiĝon.
  • videma
    Inklina vidi multajn aferojn.
  • vidigi
    Fari vidata; montri: S-ino S. , ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron (Z); liaj fermitaj lipoj vidigis plej ĉarman kompaton (Z); en diversaj lokoj la vesto vidigis riparojn kaj flikojn (Z); nun mi havas la eblon vidigi al vi kiel ŝi min aranĝas (Z).
  • vidigilo
    1. ĉia aparato, kiu ebligas ekvidi aŭ ekzameni ion.
    1. [KOMPUTIKO] [TEKNIKOJ] Aparato por vidigi informojn sur ekrano.
      terminalo.
  • vidiĝi
    Iĝi vidata; aperi: en infano vidiĝas, kia homo fariĝos (Z); tra la truoj de ŝia robo vidiĝis ŝia karno.
  • vidinda
    Inda esti vidata: vidinda pentraĵo (B), pejzaĝo.
    pitoreska.
  • vidindaĵo
    Tio, kio estas vidinda: montri al iu la vidindaĵojn de sia urbo.
  • vidalvide
    En kontraŭa pozicio: vidalvide sur la alia bordo etendiĝas arbareto; en restoracio, vidalvide al la ĉefa stacidomo; mi troviĝis vidalvide kun la konkretaĵo.
    fronte al.
  • vidama
    Tre inklina al vidado: ne vidama turismo enŝipigis nin (Z).
  • antaŭvidi
    Anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri io: kiu povas antaŭvidi? (Z); mi ja neniam povus antaŭvidi teorie ĉiujn dubojn kaj demandojn (Z); li ĝuste antaŭvidis la sorton de la monarkio; li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno (Z); mi ne povas antaŭvidi, ĉu morgaŭ la cirkonstancoj ne devigos min [...] (Z); li ĉiam perdis monon malgraŭ ĉiuj antaŭvidoj (B); tiel jam nenia malhelpo estas antaŭvidebla (Z); kion oni nun nomas profeto, tion oni nomis antaŭvidisto (X).
  • ekvidi
    1. Komenci vidi: li ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo (Z) (naskiĝis); tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu [...] (Z); ĉe la unua ekvido li ŝin rekonis.
    1. Rimarki per la vido: nin ekvidis ĉasisto kaj pafis sur nin (Z); unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo (Z).
  • elvido
    Vido, kiun oni havas el io: palaco el kristalo kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo (Z).
  • elvidiĝi
    Aperi el io: replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj (Z).
  • intervidiĝi
    Renkontiĝi kaj ekparoli kun unu aŭ pluraj personoj.
    rendevuo, intervjuo.
  • laŭvide
    Nur per la vido: mi konas lin laŭvide.
  • neantaŭvidebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin antaŭvidi.
  • nevidate
    Tiel, ke oni ne estas vidata: li eliris nevidate.
  • nevidebla
    Tia, ke ties vido ne estas ebla: malgrandaj, nevideblaj grajnetoj (Z); ŝi akirus la kapablon fari sin nevidebla (Z); hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion (Z); nevidebligi celon militan.
  • pretervidi
    Ne rimarki ion, kion oni devus rimarki: pretervidi tajperaron; jen grava detalo, kien vi pretervidis.
  • revidi
    Vidi tion, kion oni jam vidis: Dio volu, ke ni nin revidu! (Z); mi devas revidi lin! (Z).
  • revido
    Ago revidi, (ss) unu la alian: ĝis la revido!
  • revidigi
    Vidigi en kontraŭa direkto: larĝa spegulo revidigis en si la grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj (Z); (f) tiu romano revidigis al mi miajn junajn amojn.
    speguli, retrospektiva.
  • retrovidilo
    Retrospegulo.
  • senvida
    Tia, ke oni ne povas tie vidi: senvida vetero; senvida flugado de aviadilo.
  • televidi (8)
    Rigardi televidan programon: hieraŭ ni televidis la matĉon Irlando-Aŭstralio; la televidantoj ne tre ŝatas la enmiksitajn reklamojn.
  • televido
    1. Transdistanca vido.
    1. Transsendo de spektaĵoj je granda distanco per elektromagnetaj ondoj: komerca, ŝtata, interŝtata televido; kolora televido; kabla televido (transsendo de televidaj programoj per kablo).
  • televidilo
    Aparato por televidi.
  • travidi
    Penetri per rigardo ion, kio ne malhelpas la vidon: travidi glason (B), akvon; vitro estas travidebla (Z); (f) riĉulo estas saĝa en siaj okuloj, sed saĝa malriĉulo lin tute travidas (X); sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus (Z).
  • travido
    Vido tra io: nun la silenta vilaĝo ricevis travidon tra la arbaro (Z).
  • travida, *travidebla
    Tia, ke tra ĝi io povas esti vidata: travida muslino; travida [...] fenestro de magazeno (Z); vitro estas [...] travidebla (Z).
  • unuvide
    Per unu sola vido: tia tabelo, ke oni povas ĝin ampleksi unuvide. [VIDU] sinoptika.
  • unuavide
    Jam ĉe la unua ekvido: unuavide enamiĝi al iu.
  • akrevida
    Havanta akran vidadon: inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj [...] (Z).
  • belvidejo
    Loko, de kiu oni ĝuas belan vidon.
    belvederoa, altano.
  • klarvida
    Vidanta klare la aferojn: klarvida spirito, politikisto.
  • nigravidulo
    Pesimisto.
  • noktovida
    [BIOLOGIO] Kapabla dumnokte vidi: strigo estas noktovida.
  • noktovideco
    Nokta vidkapablo, ĝenerale akompanata de netolero por la taglumo.
  • okulvidebla
    Makroskopa 1.
  • tagvida
    Havanta bonan tagan vidkapablon, sed nulan aŭ tre malfortan noktan vidkapablon: aglo, homo estas tagvidaj.

    vidi


    Esprimoj

    Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas.
    Mi vidas ŝipon sur la lago.
    Pro multo da arboj, li arbaron ne vidas.
    Je la lasta fojo, mi vidis lin ĉe vi.
    La lando kiu vidis lin naskiĝi.
    Mi ne vidas la signifon de tiu frazo.
    Mi petas vin, kedela nun a momento vi ĉesu vidi en mi majstron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    vida,vidado,vidakreco,vidama,vidate,vidaĵo,vidbendaparato,vidbendo,videbla,videble,videbligi,videma,vidi,vidigi,vidigilo,vidinda,vidindaĵo,vidiĝi,vidkampo,vidmaniero,vido,vidpunkto,vidsenso,akrevida,antaŭvidi,aŭdovida,belvidejo,ekvidi,elvidiĝi,elvido,intervidiĝi,klarvida,laŭvide,neantaŭvidebla,nevidate,nevidebla,nigravidulo,noktovida,noktovideco,okulvidebla,retrovidilo,revidi,revidigi,revido,senvida,tagvida,televidi,televidilo,televido,travida,travidebla,travidi,travido,unuavide,unuvide,vidalvide

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akcepti
    aperi (elvidiĝi)
    bildo (vidaĵo)
    desegno (vidaĵo)
    evidente
    foto (vidaĵo)
    fronte al (vidalvide)
    kompreni
    koni
    konstati
    lumo
    makroskopa (okulvidebla)
    observi
    okulo
    opinii
    opto
    percepti
    renkontiĝi (intervidiĝi)
    renkonti
    retrospegulo (retrovidilo)
    retrospektiva
    rigardi
    rimarki (ekvidi)
    speguli (revidigi)
    spektaklo
    spekti
    spektro
    sperti
    viziti

    Iel rilatitaj:

    adiaŭ agnozix akceptx akrx altx ambliopx amx antaŭ aperx aspektx aŭdx belvederx bildx blindx desegnx esperx estx evidentx forestx fotx frontx komprenx konjektx konsiderx konstatx konx kuriozx lumx makroskopx montrx nazx noktx observx okulx opinix optx pensx perceptx plastx renkontx retrospektivx revux rigardx rimarkx sensx spegulx spektaklx spektrx spektx spertx tagx trovx veterx vidpunktx vitrx vizitx ĉiĉeronx ŝajnx