gluo

glu/o

Duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante: gluo solvita en nafto (Z); gluo el gumo; amelgluo; farungluo; fiŝgluo; celuloza gluo; vinilgluo (blanka gluo, kutime uzata de la lignaĵistoj).
  • glua
    Rilata al gluo.
  • *glui (tr)
    1. (io) Teni kune fiksita per gluo aŭ simila substanco: tiu substanco gluas ledon, eĉ feron; (analoge) la pluvo gluis la buklojn de liaj longaj haroj en ŝnurojn (B); la ŝvito gluis lian ĉemizon al la dorso; gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu (X); (abs) tiu produkto bone gluas.
    1. (iu) Fari, ke unu objekto estu fiksita kun alia per gluo: la patro gluis paperfolion sur la rompita vitro; (f) glui sian orelon, okulon al la serurtruo.
      luti, mastiki.
  • gluado
    Ago glui.
  • gluaĵo
    Substanco kiu, aldonita al likvo, donas al ĝi gluan econ.
  • gluaĵi
    ŝmiri per gluo, por ebligi postan kungluadon: gluaĵi strion da tapetpapero; aparato por gluaĵi poŝtmarkojn.
  • glueca
    Prezentanta la ecojn de gluo: rezino estas glueca; gluecaj manoj de infano.
  • gluiĝi
    Fiksiĝi (kvazaŭ) per gluo: atendu, ĝis la peco bone gluiĝis; la bandaĝo gluiĝis al la vunda loko; (f) mi vidas sub gluiĝa vesto la karnon malmolan (K).
  • gluilo = gluaĵo.
  • gluizi = gluaĵi.
  • alglui
    Glui objekton al pli granda aŭ pli fortika: al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas (Z); li algluis la afiŝon post la fenestro (Z); alglui poŝtmarkon (B); (f) alglua lingvo.
    aglutini.
  • algluiĝi
    Forte kuniĝi per si mem kun alia objekto: al mia mano algluiĝis makulo (Z); la sango algluiĝis al la glavo (Z); koto algluiĝas al liaj plandoj (Z); mia lango algluiĝis al mia palato pro soifo (Z); (f) ŝiaj okuloj kvazaŭ algluiĝis al ĝi (Z); insulto ne algluiĝas (Z); ministro, kiu algluiĝas al sia posteno; li algluiĝis per sia tuta koro al tiu peco de tero (Z); algluiĝis lia animo al Dina (X); la peco algluiĝis tiel forte, ke ĝi restis neforigebla (B).
    alkroĉiĝi.
  • algluiĝa
    Ema algluiĝi: la algluiĝa forto.
    adheri.
  • kunglui
    Glui du objektojn proks. same grandajn: la randoj, kiujn oni volas kunglui (Z); kunglui du paperajn foliojn (B), la rompitajn pecojn de porcelanaĵo; (pluvo, pro kiu) la terbuloj kungluiĝas (X); la kungluiteco de la palpebroj (Z) (en kataro); maso por kungluado de marmoro, gipso ktp (Z).
  • kungluaĵo
    [BELARTOJ] [BELETRO] [MUZIKO] Verko, en kiun estas enkondukitaj jam ekzistantaj heterogenaj elementoj, kiuj kreas surprizajn konstrastojn.
  • malglui
    Disigi objekton disde alia, al kiu ĝi estas gluita: malglui poŝtan markon (B).
  • reglui
    Denove alglui, kunglui: pecon detranĉitan al la pano ne regluu (Z).
  • transgluebla
    Tia, ke oni povas ĝin transmeti per gluado: transgluebla bildo.
  • birdogluo
    Viskeca substanco, ricevita el la interna ŝelo de ilekso aŭ beroj de visko, kaj uzata por kapti birdetojn.
  • fiŝgluo
    Gluo, fabrikata el flosveziko de kelkaj fiŝoj.

    gluo


    Iel rilatitaj:

    adherx afiŝx aglutinx amx dekstrinx kroĉx laborx materialx rizx tenx