pensi

*pens/i

  1. (ntr) Ekzerci la kapablon, per kiu oni formas kaj kunligas ideojn: mi pensas, do mi ekzistas (B); mi estas tro laca, por klare pensi; kiu multe babilas, pensas malmulte (Z); li parolis ne pensinte; libere pensi; tio donas al vi ion por pensi!
    rezoni.
  1. Ekzerci tiun kapablon okaze de difinita objekto:

a) (pri) pensi pri tiu demando oni povos nur post la paso de longa tempo (Z); ŝi pensas pri kampo kaj aĉetas ĝin (X); ŝi iris kaj pensis pri nenio (Z); oni povis pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj (Z); pri tio vi pensas malpli ol pri via marĉeja princino! (Z); nun pensu (zorgu) iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj! (Z); antaŭ ĉio pensu pri vi mem! (Z); ĝi pensis pri tio, kiel ĝi estis mokata kaj persekutataj; ĝi tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj ĝin sercadis (Z);
b) kun neŭtra objekto (tr): tiu nur ripetas, kion aliaj pensis antaŭ li; ŝerce dirite, cele pensite (Z).
  1. Havi motivon por supozi, opinii:

a) (+ subprop.): mi kredeble ne povos veni, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn (Z); mi pensas, ke jes; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon (Z); sur la lago naĝis blankaj cignoj, pri kiuj oni antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo (Z); ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi? (Z); ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj (Z);
b) (kun neŭtra objekto) (tr + pri) kion vi pensas pri mia projekto? (B).
  1. (+ infinitivo) Intenci: kiam vi eliris el nia magazeno, mi pensis kuratingi vin sur la strato (Z); mi pensas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta (Z); kion vi pensas fari?
  • penso
    Tio, kion oni pensas: diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de G. (Z); libere eldiri sian penson; pensoj iras trans limo sen pago kaj timo (Z); estas malfacile sekvi viajn pensojn (Z); tio okupis liajn pensojn (Z); li povosciis plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno (Z); li, la penso de ŝia amo, ŝia tuta fiero (Z); penso pri io, al iu. [VIDU] fadeno.
  • pensado
    La kapablo, per kiu ni pensas kaj ekzercado de tiu kapablo: pensado estas neebla sen lingvo; ŝia eta kapo kliniĝis sub la pezo de la pensado.
  • pensema
    Inklina, kutimiĝinta al pensado.
  • pensiga
    Prezentanta temon por pensado, inspiranta pripenson.
  • pensulo, pensisto
    Homo, kiu kutimas profunde pensadi: legado de verkoj de la grandaj pensistoj (Z); oni ne bezonas esti pensisto, por tion diveni.
    filozofo.
  • antaŭpensi (tr)
    Prepari en penso, antaŭ ol agi: antaŭpensita krimo; pro ia neantaŭpensita eraro de nia flanko (Z).
  • ekpensi (ntr)
    Abrupte ricevi en la menson ian penson: ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel alte super ĉiuj bestoj? (Z); kio! ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, tial estas necese [...] (Z); ĝi sidis en angulo [...] , tiam ŝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero kaj la lumo de la suno (Z); ĉe tiu ekpenso li stariĝis.
  • *elpensi (tr)
    Rezultigi ion per penso: ili elpensis tutan historion (Z); elpensi malbonon (X), mensogon (X); mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj (Z); elpensi aparaton (B); li pulvon ne elpensis (Z).
    eltrovi, inventi, malkovri.
  • elpenso
    Produkto de penso: la dormo estas bela elpenso! (Z); 'Mensogo kaj elpenso!' li diris (Z).
  • elpensinto
    Tiu, kiu estigis ion novan per sia penso: kiom da suferoj kaj mokoj la elpensinto (de la vapormaŝino) devis elporti! (Z).
  • enpensa
    Absorbita en ia penso: ĝi estis ĉiam silenta kaj enpensa (Z); ŝi enpense staris apud la pomarbo (Z); li fariĝis ĉe tio tute enpensigita (Z); ĉiu timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo (Z); Helga enpensiĝinte klinis sian kapon (Z).
    mediti.
  • krompenso
    Kaŝita penso.
  • nepensebla
    Tia, ke oni ne povas aŭ volas pensi pri ĝi: tio estas nepensebla solvo; instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ĝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ĝi (Z).
  • *pripensi (tr)
    Uzi siajn mensajn fortojn super iu objekto, por atingi juĝon aŭ decidon: vi aŭtomate ripetis tion, kion vi supozeble neniam pripensis (Z); ni vivas ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ĝi devus pripensi! (Z); pripensi respondon (X); ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo (X); donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan (Z); nepripensita parolo (X); (abs) pripensu malrapide kaj agu decide (Z); ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem! (Z).
    konsideri, mediti, pesi, projekti.
  • pripensado
    Ago de tiu, kiu pripensas: post pli longa pripensado li trovis [...] (Z); ne penu riĉiĝi, forlasu vian pripensadon (X).
  • pripensema
    Inklina al pripensado: vi estas tre pripensema kaj prudenta homo (Z).
  • senpripensa
    Ne havanta inklinon aŭ kutimon pripensi: malserioza kaj senpripensa karaktero; de senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo (Z); kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas (Z); la semitaĵo, kiun ni ŝutis en senpripenseco (Z).
    frivola, vanta.
  • kaŝpenso
    Penso, kiu gvidas ies agadon, sed kiun tiu kaŝas, por pli certe atingi la celon.
  • liberpensa
    Ne agnoskanta dogmojn: li aliĝu al komunumo liberpensa (Z).
  • liberpensulo
    Homo liberpensa: liberpensulo, kiu oficiale apartenas al la komunumo hebrea (Z).
  • profundpensa
    Tia, ke oni ĝin serioze, profunde pripensis: profundpensa analizo de la esenco de amo (Z); volu nun rakonti fabelon, ian profundpensan kaj edifan (Z); eksterordinare profundpensa opinio (Z).
  • trudpenso
    Obsedo.

    pensi


    Esprimoj

    Antaŭpensita, besta krimo. Diri al si en la pensoj.
    Diri al si en la pensoj. elpensi.
    Elpensi, teksi, kulpi mensogon.
    Eraroj de juneco kaj manko de pripenso.
    La ago sekvis la penson.
    La filozofian ŝtonon, la pulvon li ne elpensis.
    La vortoj estas la vehikloj de la penso.
    Legado de verkoj de la grandaj pensistoj.
    Li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando.
    Libere eldiri sian penson.
    Libereco de kredo, de la gazetaro (preslibereco), de la penso.
    Mi pensas, do mi estas.
    Novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino.
    Perdi la kandelon el la kapo
    Ŝiriĝis ŝia pensofadeno.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭpensi,ekpensi,elpensi,elpensinto,elpenso,enpensa, kaŝpenso,krompenso, liberpensa,, liberpensulo,nepensebla,pensado, penseksperimento,pensema, pensfadeno,pensi,pensiga,pensisto, penslibereco,penso,penoplena,pensulo,pripensado,pripensema,pripensi, profundapensa, profundpensa,senpensa,senpripensa, trudpenso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    absorbiĝi en siaj pensoj
    bildigi al si
    cerbumi
    deziri
    droni en
    ekzameni
    eltrovi
    elvoki
    enabismiĝi
    enprofundiĝi
    erari
    esperi
    estimi
    fantazii
    hezitigi
    imagi
    intenci
    inventi
    kalkuli
    kompreni
    konsideri
    konsili
    laborigi la cerbon
    mediti
    mense forvagi
    motivi
    nenion plu kompreni
    ni tion forgesu
    opinii
    perdi la kapon
    perdiĝi en nuboj
    pesi
    pezi
    priatenti
    rememoriigi
    revadi
    revi
    rezoni
    rompi al si la kapon
    sinki
    sonĝi
    sopiri pri
    spekulativi
    sugesti
    sveni
    trompi
    turni la kapon
    vagrevadi
    valori
    zorgi pri

    abstrakta
    adventiva ideo
    atentema
    denaska
    ena
    falsa
    fiksa ideo
    interna
    intima
    klara kapo
    konfusa
    kunnaskitaj ideoj
    mensa
    misaj ideoj
    nebula
    neklara
    nenatura
    nigraj ideoj
    nuba
    obskurasenca
    pripensita kaj pesita
    profunda
    sekreta
    senlerne posedata
    serioza
    spirita
    subita malsaĝo
    zorgoplena mieno
    ĉefa ideo

    aŭtomate
    maŝine
    neimageble
    nekredeble
    parkere
    tute ne

    antaŭjuĝo
    ideo
    ideoŝlosilo
    intenco
    koncepto
    misjuĝo
    opinio
    prijuĝo
    vidpunkto

    cerbo
    cerebro
    imago
    intelekto
    inteligenteco
    juĝkapablo
    kapo
    menso

    cerbulo
    liberpensulo
    malplenkapulo
    mensmalsanulo
    saĝulo
    ventkapulo

    konceptado
    konsiderado
    opinikapablo
    opinisprimo
    pensmaniero
    prudento
    racio
    sana juĝkapablo
    volo

    artefarita intelekto
    havi fendeton en la cerbo
    kontraŭ sia penso
    memorigilo
    vero

    Ankaŭ vidu:

    agi. aĝo. ami. atenta. fari. filosofio. forgesi. ideo. kompreni. lerni. libera. libro. memori. opinii. paroli. religio. scii.

    Iel rilatitaj:

    abismx absorbx abstraktx adventivx aforismx agx amx antaŭ anticipx artx atentx aĝx aŭtomatx bildx cerbumx cerbx cerebrx dezirx dirx dronx egox eksperimentx ekzamenx en erarx esperx estimx fadenx falsx fantazix farx fiksx filosofix filosofx forgesx gazetx hezitx idealx idex imagx intelektx inteligentx intencx internx intimx inventx juĝx kalkulx kapablx kapx kaŝx klarx komencx komprenx konceptx konfusx konsiderx konsilx kredx kulpx laborx lernx liberx librx manierx maŝinx meditx memorx mensogx mensx mis motivx naskx naturx nebulx nigrx nubx obskurx opinix parkerx parolx perdx pesx pezx plenx profundx prudentx punktx racix religix revx rezonx rigardx rompx sanx saĝx scix sekretx sekvx seriozx sinkx sonĝx sopirx spekulativx spiritx subitx sugestx supozx svenx traktx trompx trovx trudx turnx vagx valorx verkx verx vidx vokx volx vortx zorgx ĉefx