delikata

*delikat/a

  1. Plaĉa per sia alta kvalito k nevulgareco: delikata viando (B), vino (kies odoroj k gusto evidentiĝas nur post momento), parfumo, plezuro, punto, esprimo; delikataj fruktoj (Z), ŝtofoj (Z); delikata koloro, nuanco, vizaĝo (Z); ŝi estis neimageble bela, delikata k pura, kiel folieto de rozo (Z); knabino delikata k ĉarma (Z); delikataj trajtoj, manetoj, folietoj (Z).
    etera, nobla, rafini 4.
  1. Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla: delikata porcelano (Z), vazo (B), aparato (B), pesilo, haŭto (Z), fadeno, aranea reto; flikilo tiel delikata k pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo (Z); feliĉo, tiudelikata floro; (f) delikata sano (B), ago (Z); ponto konstruita tiel arte k delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj k vitraj perloj (Z).
    facila, maldika, malforta.
  1. Neforte k neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton: delikata fajfo, bruo, tuŝo, paŝo, diferenco, deklivo, kiso; delikata sono de l' pluvo falanta sur molan teron (B); delikata nebulo; aŭdiĝis blovado de delikata venteto (X); grajneto sufiĉe delikata, por ke la vento povu ĝin forporti (Z);delikate klini la kapon; herboj delikate ondantaj.
    milda.
  1. = subtila: delikata sablo (Z).
  1. (f) Facile konfuziva: prezentanta malfacile eviteblajn falilojn, implikiĝojn: delikata punkto, situacio, cirkonstanco.
    tikla.
  1. Facile impresebla, sentema, akresenta: delikata orelo, pesilo, spirito; delikata konanto de karakteroj.
    sagaca, subtila.
  1. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: delikata laŭdo; montri siajn delikatajn morojn (Z).
  • delikataĵo
    Io delikata (precipe pri manĝaĵo): kio en seka forma estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova saŭco estos akceptita kiel delikataĵo (Z).
  • delikateco
    Eco de io delikata: la delikateco de ŝia haŭto; proponi ion kun delikateco; la delikateco de la sentoj (Z).
    takto.
  • delikatsenta
    Havanta tre delikatajn sentojn: tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino (Z).
  • maldelikata
    1. Konsistanta el ordinara materialo, pli-malpli fortika k malaltkvalita: maldelikata haŭto, fajenco, klingo, ŝtofo, vitro, glaso.
      kruda.
    1. Malfacile impresebla, malakre-sentema: maldelikata orelo, pesilo.
    1. Malmilde efikanta, ofendema, sentakta, nediskreta: maldelikata kareso de urso; maldelikata ŝerco, flataĵo, galantaĵo; maldelikata egoisto, kampulo; ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin (B).
      barbara, bruta, kulturi 3, sovaĝa.
  • maldelikatulo
    Krudulo.
    ŝtipo.
  • sendelikata
    Tute ne havanta delikatecon de sento: tiu aŭ alia sendelikata postulo de Hachette (Z); la sendelikateco de H. forte min kolerigis (Z).
  • trodelikateco
    Tiel rafinita delikateco, ke ĝi malhelpas ĝui la simplajn plezurojn.

    Iel rilatitaj:

    aferx agrablx amx barbarx bonx brutx cizelx delicx difektx diskretx eterx fortikx impresx karesx kulturx kvalitx mildx nebulx noblx rafinx rompx sagacx sentx sovaĝx subtilx taktx tiklx vinx vizaĝx ŝtipx