Senigita je vidkapablo: blinda de naskiĝo; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon (Z). amaŭrozo.
(f) Perdinta la kapablon ĝuste k kritike juĝi: li estis blinda pri sia danĝera pozicio; la blinda amaso (Z); elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn (X); (analoge) amo k kolero estas blindaj; blinda fervoro (Z), obeemeco (Z), ŝovinismo (Z); blinda konfido kondukas al perfido (Z); eraroj, kiujn niaj antaŭuloj faris el blinda neceseco (Z); unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda. fanatika.
(f) Tia, ke ĝi ne ebligas travidon: blinda muro, arkado (senapertura); blinda fenestro, pordo (masonfermita); blinda flugado (sen vido al la grundo); blinda vojo (kondukanta nenien).
blinde
Kiel blinda persono: mi blinde pafos, eble trafos (Z).
En nekritika, senkomprena maniero: ŝi kutimis blinde k sendemande obei sian edzon (Z); blinde kredi (Z), sin ligi (Z); ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde (Z) (senplane); la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde (sengarantie) transdoni al homoj ne elprovitaj (Z); la stilo E-a ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj (Z); anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru k rigardu! (Z).
blindeco Stato de iu blinda: la homojn (la anĝeloj) frapis per blindeco (X); tio estas ia morala blindeco.
blindigi
Senigi definitive je la vidkapablo: variolo blindigis multe da malsanuloj (B); al Cidkija oni blindigis liajn okulojn (X).
Momente malklarigi la vidkapablon: ĝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno (Z); ŝi deturnis la okulojn for de la blindiganta diamanto; ĉio brile radiis, la okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindigis de tio (Z).
(f) Konfuzi la juĝkapablon: blindigita de la pasio, de rutino (Z), de partieco; ne volas mi per vortoj vin blindigi (Z).
blindiga Tia, ke ĝi blindigas: torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin (Z); blindige blankaj vestoj (Z).
blindulo Homo blinda: ni palpas la murojn kiel blinduloj (X); inter la blinduloj regas la strabuloj (Z); blindulo kartojn ludi ne devas (Z).
blindulejo Institucio por blinduloj.
blindumo
[BIOLOGIO] [MEDICINO] Perturba ŝanĝiĝo de la okulsentebleco, kaŭzita de tro helaj punktoj en la vidkampo, kiuj produktas sur la retinon troan lumigon.
[BIOLOGIO] [MEDICINO] Subita, ne daŭra malfacilo aŭ neeblo vidi pro fizika-fiziologia kaŭzo: blindumo de aviadistoj en flugplonĝo.
kolorblindeco Kn de anomalioj en la perceptado de koloroj, i.a. daltonismo.
kolorblindulo Individuo trafita de kolorblindeco.
noktoblinda [MEDICINO] Havanta nenormale malfortan vidkapablon en malintensa lumo (ekz. dum krepusko). tagvida, noktovida.