admiri



 (tr)

  1. Senti entuziasman ravon, rigardante aŭ aŭskultante iun aŭ ion aparte belan: Marion, tiel aminda k admirata! (Z); edzin' admirata-edzo malsata (Z); eĉ monstron admiras, kiu ame deliras (Z); kiel ne admiri tian muzikon?; admiri pejzaĝon, statuon; oni maron admiras, se oni maron ne iras (Z); du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.
    adori.
  1. Senti profundan respekton kun ia animaltiĝo antaŭ iu aŭ io rara pro aparta boneco: admiri la antikvajn heroojn; admiri la virton, la asketismon; stultulo ĉiam trovas pli grandan stultulon, kiu lin admiras; (ironie) mi admiras mian malfeliĉon! (Z).

  • admirinda
    Tia, ke admiro estas vekata: admirinda poemo, heroaĵo, aktoro.
  • admiro
    Sento de tiu, kiu admiras: A. rigardis sin kun granda intereso, eĉ kun admiro (Z); estis malfacile deteni sin de admiro: kiel ili dancadis! (Z); la knabo staris antaŭ la montrofenestro, muta de admiro.

  • adori. alte taksi. apreci. aprezi. blindumi. ĉarma. direktoria elegantulo. ekstazo. eksterordinara. ek ĝoji. emocii. estimo. fanatika. fascino. fervoro. furoro. genuiĝi. idoligi. idol kulti. konsiderinda. kontempli. logtrompilo. magia miraklo. miraĝo. miri. mirigi. mirindaĵo mirrakonto movbrilo. ne kredi siajn okulojn. entuziasmo. prezo. ravi. resti muta. rigardadi. rimarkinda. spegulo. surprizi. sveni. ŝati. tromplogilo

    ami. bela. fama. honori. riproĉi. speciala. spegulo. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    adorx amx apartx aprecx aprezx belx bravx ekstazx elegantx emocix entuziasmx estimx famx fascinx fervorx furorx genux grandx herox honorx idolx konsiderx kontemplx kultx logx mirx okulx ordinarx prezx rarx ravx respektx rigardx riproĉx specialx spegulx surprizx taksx virtx ĉarmx ĝojx ŝatx